Mikroorganismo aŭmikrobo estasunuĉela, mikroskope malgrandaorganismo, kia ne estas videbla per nuraj okuloj, t.e. sen helpo de optika instrumento (ekzemple mikroskopo).Bakterioj,arĥeoj,protistoj, iujfungoj estas mikroorganismoj. Ankaŭ lavirusoj estas konsiderataj kiel mikroboj, kvankam striktasence ili ne vivas sed nur parazitas.
Se mikroorganismoj amasiĝas enkolonio (kulturo), ili iĝas perokule videblaj.
Lamikroba teorio pri malsanoj aŭĝerma teorio pri malsanoj estassciencateorio kiu proponas, ke la mikroorganismoj estas la kaŭzo de ampleksa gamo demalsanoj. Tiuj malgrandaj organismoj, preskaŭ ĉiuj tro malgrandaj por ebligi ties vidadon per simpla rigardo, invadas homojn, aliajn animalojn kaj aliajn gastigantojn. Ties kresko kaj reproduktado ene de la gastiganto povas produkti malsanon. "Ĝermo" aŭ "mikrobo" estas terminoj kiuj povas referenci alviruso,bakterio,protisto,fungo aŭpriono. La mikroorganismoj kaŭzantaj de malsanoj estas nomatajpatogenoj kaj la malsanoj kiujn ili kaŭzas estas nomatajinfektaj malsanoj.