Monero de Mikaelo la 3-a kun (reverse) la patrino Teodora kaj Tekla.
Dum la neplenaĝuleco de Mikaelo, la imperion estris lia patrino Teodora kun lia onklo Sergio kaj la ministroTeoktisto. La imperiestrino, kontraŭa al laikonrompismo de la antaŭa imperiestro, eksigis la tiamanpatriarkon nomeJohano la gramatikisto, obstina ikonrompisto, kaj lin anstataŭigis per ikonhonorantoMetodio la 1-a (843). Tiel ĉesis la repreno de ikonrompismo en Konstatinopolo.
Tiun agon sekvis energiaj subpremadoj kaj deportaĵoj de herezajPaŭlidoj el Anatolio enTrakion kaj estis lanĉitaj ekspedicioj kontraŭ laslavoj premantaj ĉe la landaj limoj.
Danke al la helpo deBardaso, frato de Teodora, jam nomumita Cezaro, Mikaelo renversis la reĝimon de Teodora en 856, ekzilis la patrinon kaj onklinojn en monaĥinejon, dum Teoktisito estis mortigita.
Mikaelo la 3-a,la Ebriulo, kaj anoj de lia kortego.
Mikaelo devis entrepreni diversajn militojn kontraŭ araboj, sed lia armeo, dekomence gvidata de Bardaso, suferis malvenkojn. Ankaŭ kontraŭ labulgaroj li militis, sed Bardaso sukcesis kontrakti kun ili avantaĝan pacon kun sindevigo de reciproka nemilitado, dum la patriarkoFotio la 1-a, levita al tiu eklezia ofico de Teodora, obtenis permesonevangelizi bulgarojn.
Ankaŭ enSicilio araba armeo plurfoje venkis bizancian armeon kaj sukcesis konkeri diversajnfortresojn.
Sume, tamen, la imperio plifortiĝis profitante de diversaj favoraj situacioj.
Bizancio epoke de la morto de Mikaelo la 3-a (Noto: la mapo ne montras keVenecio kaj parto deIstrio apartenis, almenaŭ formale, al bizanca imperio).
Mikaelo ne rezignis la tradiciancezaropapismon de siaj antaŭuloj kaj volis regi en eklezio kaj en la konstantinopola patriarklando. Dum la regno de Mikaelo la 3-a okazis kolizio, grave memorinda, kun papoNikolao la 1-a, instaliĝinta pro la deoficigo de patriarko Ignaco. Ignaco la 1-a, patriarko de Konstantinopolo ekde846, kulpigis858 Bardason la onklon de Mikaelo pri sangadulto kaj malpermesis al li eniri preĝejon dum publika akcepto. Kiam la imperiestro tion eksciis, li furioziĝis pro la ne petita permeso tion fari. Li senprocese maloficigis Ignacon kaj lin anstataŭigis per Fozio opiniata fidela al lia volo. La papo reagis ordonante ke Ignaco reenoficiĝu al sia eklezia tasko, Mikaelo deklaris lin forfalita el papado proherezo. La afero sekvigos gravajn konsekvencojn kiuj signis la historion de la rilatojn de la du eklezioj.
En866 Mikaelo permesis ke lia onklo Bardaso estu mortigita demakedona aventuristo,Bazilo (812 –886) al kiu li disdonos favorojn kaj prestiĝon kun la komando de la armeo. Bazilio trovis pretekstojn kaj okazon por sin liberigi de la imperiestron mem kontraŭ kiu li organizis konspiron (867). La taskon de la mortigo plenumis soldato.
Dum la regado de tiu imperiestro, laŭhistoriistoj, Bizancio gajnis pli da prospero kaj sekureco, sed ankaŭ komenciĝis tumulta vivo en la regno.