Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Mikaelo la 2-a (Bizancio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imperiestro Mikaelo la 2-a (820-829) en la manuskripto de Johano Skylitzes
Imperiestro Mikaelo la 2-a (820-829) en la manuskripto deJohano Skylitzes
Persona informo
Μιχαήλ Β' ο Τραυλός
Naskiĝo770
enAmorio,Frigio,Anatolika Temo, nunaHisar,Provinco Afyonkarahisar,Malgrandazio,Bizanca Imperio
Morto2-a de oktobro829
enKonstantinopolo, nunaIstanbulo,Bizanca Imperio
Religioortodoksa kristanismovd
ŜtatanecoBizanca imperioRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
DinastioAmorian dynastyvd
Edz(in)oThekla(en)Traduki
Euphrosyne(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojTeofilo de Bizanco
 (Thekla(en)Traduki)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupomilitestroRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
PostenojBizanca imperiestro(820–829)
Protostrator(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Mikaelo la 2-a la Amorido, ankaŭ konata kielMikaelo la 2-a La Balbutulo regis kiel bizanca imperiestro de la 25-a de decembro 820 ĝis sia morto la 2-an de oktobro 829, la unua reganto de laAmorida dinastio.

Naskita enAmorium|Amorio, Mikaelo estis soldato, atingante altan rangon kune kun sia kolegoLeono la 5-a la Armena (reg. 813–820). Li helpis Leonon renversigi kaj anstataŭigi la imperiestronMikaelon la 1-an Rangabo. Tamen, post ilia kverelo, Leono kondamnis Mikaelon al morto. Mikaelo tiam planis komploton, kiu rezultigis la murdon de Leono dum la Kristnasko en 820.

Tuj li alfrontis la longan ribelon deTomaso la Slavo (760-823), kiu preskaŭ kostis al li lian tronon kaj nur estis tute subpremita dum la printempo de 824. La lastaj jaroj de lia regado estis markitaj de du gravaj militaj katastrofoj, kiuj havis longdaŭrajn efikojn: la komenco de laislama konkero de Sicilio kaj lakonkero de Kreto fare de la andaluzaj arabaj piratoj.[1] Enlande, li subtenis kaj plifortigis la rekomencon de oficialaikonoklasmo, kiu rekomenciĝis sub Leono la 5-a.

Frua vivo

[redakti |redakti fonton]

Mikaelo naskiĝis ĉirkaŭ 770 en Amorio, en Frigio, enkapadocian familion de profesiaj kamparanaj soldatoj, kiuj ricevis teron de la registaro por ilia militservo. Ili eble estis membroj de la sekto de laAtinganoj.

Mikaelo unue famiĝis kiel proksima asistanto (spatharios) de la generaloBardano Turko, kune kun siaj estontaj antagonistoj Leono la Armena kaj Tomaso la Slavo. Li edziĝis kun la filino de Bardano,Tekla Turko (775 - 820), dum Leono edziĝis kun alia filino. Mikaelo kaj Leono forlasis Bardano baldaŭ post kiam li ribelis kontraŭ la imperiestroNikeforo la 1-a en 803, kaj ili estis rekompencitaj per pli altaj armeaj komandoj: Mikaelo estis nomita la Imperiestrakomēs tēs kortēs.[2][3]

Mikaelo estis instrumenta en la renverso de Mikaelo la 1-a Rangabo farita de Leono en 813, post la ripetaj armeaj malvenkoj de Rangabo kontraŭ la bulgaroj. Sub Leono la 5-a, Mikaelo estis nomumita por komandi la elitantagmon ("ĉefa armeo de la binzanca imperio") formita deEkskubitoroj ("imperia gardistaro").

La morto de Mikaelo la 2-a kiel prezentita en la manuskripto deJohano Skylitzes.
Kronado de la Bizanca Imperiestro Mikaelo la 2-a (770-829).
Imperiestro Mikaelo la 2-a de Amorido (r. 820-829) kaj lia dua edzinoImperiestrino Eŭfrozina (790-836), filino deKonstanteno la 6-a (771-797).
Mikaelo la Amorido diskutante kunLeono la 5-a.
Tomaso la Slavo (760-823) formante aliancon kun laAbasidoj.
Laislama konkero de Sicilio komenciĝis en junio 827 kaj daŭris ĝis la jaro 902.
Konkero de Kreto (820-829):Mapo de laEgea maro, kun Kreto sube.
La bizancajtemoj de Malgranda Azio ĉ.780, post la disigo de laOpsikiono.
Mapo de bizancajtemoj ĉirkaŭ 950.
Ekstera vido de la urbomuro de Konstantinopolo.
Kreto estis konkerita de la araboj ĉ.825 kaj rekonkerita de la bizancoj nur en 921.

Tekla kaj Mikaelo havis nur unu konatan filon,Teofilon (813 - 20-a de januaro 842). La ekzisto de filino nomata Helena eblas, sed ekzistas kontraŭdiro inter malsamaj fontoj. Helena estas konata kiel la edzino deTeofobo, patricio ekzekutita en 842 pro konspiro por akiri la tronon por si mem. La monaĥoGeorgo Hamartolo kajTeofano raportas, ke li edziĝis kun la fratino de laImperiestrino Teodora (815-877).Jozefo Genezio registras, ke Teofobo edziĝis al la fratino de la imperiestro Teofilo. Ĉu Helena estis fratino aŭ bofratino de Teofilo do ne estas klare.

Mikaelo malkontentis pri Leono la 5-a kiam li divorcis de la bofratino de Mikaelo. Fine de 820, agentoj de laPoŝta Logoteto[4] malkovris komploton gvidatan de Mikaelo por renversi Leonon, kiu poste malliberigis Mikaelon kaj kondamnis lin al morto per bruligado. La edzina imperiestrinoTeodozia (775-826) sukcesis prokrasti la ekzekuton ĝis post Kristnasko. Tio permesis al Mikaelo kolekti nedetektitajn komplotantojn por asasini Leonon dum Kristnaskomateno en la palaca kapelo kaj kastri liajn filojn por malhelpi la daŭrigon de lia dinastio. Mikaelo estis tuj proklamita imperiestro, dum ankoraŭ portante prizonajn ĉenojn sur siaj kruroj. Poste, en la sama tago, li estis kronita de PatriarkoTeodoto la 1-a de Konstantinopolo.

Regado

[redakti |redakti fonton]

En sia interna politiko, Mikaelo la 2-a subtenis laikonoklasmon, sed li implice instigis repaciĝon kun laikonoduloj, kiujn li ĝenerale ĉesis persekuti, permesante al tiuj ekzilitoj de la imperiestro Leono la 5-a la Armena reveni. Inter ili estis la antaŭapatriarko Nikeforo,Antonio la Konfesprenanto, kajTeodoro la Studiito, kiuj tamen malsukcesis persvadi la imperiestron forlasi ikonoklasmon. Mikaelo ankaŭ ne restarigis la ekzilitajn ikonodulojn al iliaj antaŭaj postenoj. Teodoro ankaŭ petis permeson restarigi ikonojn, rekomenci rilatojn kun la episkopo de Romo kaj rekoni lin kiel la estron de ĉiuj eklezioj kaj arbitraciiston pri disputoj. Mikaelo permesis al ikonoduloj sekvi sian konsciencon ekster Konstantinopolo, sed ne faris pluajn koncedojn, rifuzante ŝanĝi imperian politikon kaj malpermesante diskutojn pri laKoncilio de Hiereia (754), laDua koncilio de Niceo (787) kaj laKoncilio de Konstantinopolo (815). Kiam la Patriarko Teodoto mortis en 821, Mikaelo nomumis laikonoklaston Antonion, episkopo deSilajo, kontraŭ la aspiroj de la ikonoduloj.

La ribelo de Tomaso la Slavo:821-823

[redakti |redakti fonton]

La surtroniĝo de Mikaelo instigis lian iaman kamaradon Tomason la Slavon starigi sin kiel rivala imperiestro enAnatolio por venĝi Leonon la 5-an. Li estis nomumita laturmarko de laFoederati (komando en laAnatolika Temo) fare de Leono, kaj tial Tomaso devis almenaŭ nominalan fidelecon al li. La komandanto de Sicilio, Gregorio Pterotos (646–647) (nevo de Leono) ankaŭ proklamis fidelecon al Leono kontraŭ Mikaelo, sed estis mortigita de la soldatoj sub la bizanca komandantoEŭfemio, kio certigis la lojalecon de la sicilia floto al Mikaelo.

Tomaso estis subtenata de laBukelaraj,Paflagoniaj kajCibireotaj temoj, dum Mikaelo tenis la eŭropan parton de la Imperio inkluzive de laOpsikiono (komandata de lia parenco Katakilaso, grafo de Opsikiono),Trakeziaj,Armeniakaj kajĤaldeaj temoj. Por plifortigi sian pozicion, li gajnis la subtenon de ikonodululoj per ĉesigo de persekutado, revokado de ekzilitaj episkopoj kaj ofertado je reenpostenigado de la Patriarko Nikeforo la 1-a de Konstantinopolo se li ignorus la ikonoklastan demandon, kion li rifuzis fari.

En sia serĉado de subteno, Tomaso prezentis sin kiel ĉampiono de la malriĉuloj, reduktis impostojn, kaj finis aliancon kunal-Ma'mun de laAbasida Kaliflando, kronante sin kiel imperiestro fare de la Patriarko de Antioĥio,Job la 1-a (810-826), la ikonodululo greka en laPreĝejo de Kasiano, tiam en Abasida teritorio, prenante la imperian nomon Konstanteno.

Amasiginte grandan armeon, eble de 80 mil viroj kiel iuj fontoj raportas, Tomaso marŝis enTrakion, gajnante la subtenon de la temo same kiel de la Armeniakaj kaj Ĥaldeaj. Li sieĝis la ĉefurbon en decembro 821. Kvankam Tomaso ne estis konvinkinta ĉiujn anatolikajn temojn, li certigis la subtenon de la mararmeaj temoj kaj iliaj ŝipoj, kaj tio permesis al li intensigi sian sieĝon de Konstantinopolo. Ĉe tiu punkto, la uzurpado de Mikaelo estis malhelpita nur per laMuroj de Konstantinopolo.

En somero 822, la imperia floto sukcesis detrui la ribelantan floton pergreka fajro. La ĉeffontoj malkonsentas pri ĉu granda prabulgara forto sub ĤanoOmurtago de Bulgario agis laŭ peto de Mikaelo aŭ propravole, tamen en printempo 823 ili marŝis kontraŭ Tomaso, devigante lin ĉesigi sian sieĝon de Konstantinopolo. Laprabulgaroj venkis Tomason kaj multaj el liaj viroj komencis dizerti, igante lin retiriĝi alArkadiopolo. Mikaelo sieĝis Tomason en Arkadiopolo kaj kaj lasis lin morti pro malsato, igante liajn subtenantojn transdoni lin al la imperiestro, kiu ekzekutis lin. La lasta rezistofokuso estis subpremita en Anatolio printempe de 824. Antaŭ la fino de 823, la potenco de Mikaelo estis firme establita kaj li negocis pacon kun la prabulgaroj malgraŭ iliaj atakoj kaj priraboj en Trakio dum la ribelo de Tomaso.

Konsekvencoj

[redakti |redakti fonton]

La milito damaĝis la kamparan ekonomion, precipe la regionon ĉirkaŭ Konstantinopolo, kaj multajdalmatiaj marbordaj urboj forĵetis imperian aŭtoritatecon, kiu ne estis restarigita ĝis la regado deBazilo la 1-a (reg. 867–886). Mikaelo provis reunuigi la Imperion pardonante multajn el la subtenantoj de Tomaso kaj edziĝante kun la filino deKonstanteno la 6-a kajMaria de Amnia (770-828),Eŭfrozina (790-836), de la glora ikonoklastadinastio Izaŭra, kvankam ŝi mem estis ikonodulino. La geedziĝo tiel donis al la regado de Mikaelo iom da legitimeco, sed ĝi kaŭzis iom da indigno ĉar lia unua edzino, Tekla, estis ĵus mortinta, kaj Eŭfrozina estis monaĥino. Tamen, la geedziĝo helpis stabiligi lian aŭtoritaton kaj pozicion.

Mikaelo provis repacigon pri la ikonoklasta konflikto kun Teodoro kaj Nikeforo, sed ili restis firmaj pri sia malakcepto rilate al iu ajn kompromiso interikonoklasmo kajikonodulismo. Teodoro insistis, ke la afero estu solvita de koncilio prezidata de Nikeforo aŭ de la papo kiel fina arbitracianto. Nikeforo verkis sian Refuton pri la Agoj de la Koncilio de Konstantinopolo de 815.[5]

Mikaelo neis, ke la papo havas ian ajn aŭtoritatecon por interveni en la Orienta Eklezio, do kiam laabato Metodio, pli poste Patriarko de Konstantinopolo, alvenis en Konstantinopolon kun difino de ortodokseco de PapoPaskalo la 1-a, li estis konsiderata perfidulo kaj malliberigita. Ĉi tio estis la sola kazo de subpremo de ikonodululoj fare de Mikaelo registrita laŭ la ĉeffontoj, kaj li ĝenerale sekvis bonvolan politikon, esperante, ke li povus konverti ikonodululojn per dialogo.

Li skribis al lakarolida imperiestro,Ludoviko la Pia (regis 814-840), defendante la ikonoklastan pozicion kiel reprezentitan en la sinodo de 815, kaj asertante kredon je la respektego de relikvoj. Li raportis pri la ribelo de Tomaso la Slavo kaj apelaciis al Ludoviko por subpremi orientajn monaĥojn, kiuj disvastigis kontraŭ-bizancan propagandon en Romo.

Li ankaŭ esprimis sian malaprobon pri certaj praktikoj asociitaj kun ikonodululoj, inkluzive de la miksado de fragmentoj de ikonoj kun laKomunio, la uzo de ikonoj kiel altartabloj kaj kiel sponsoroj en bapto aŭtonsurado.

Ĉi tion konfirmas aliaj raportoj pri la vasta kulto de bildoj, kiu disvolviĝis ekde la naŭa jarcento. Alia kazo de bizanca diplomatio kun la Frankoj estis la donaco de la manuskripto dePseŭdo-Dionizio la Areopagano al la kortego de Ludoviko, en 827, kiu estis intence elektita ĉar la konsilisto de Ludoviko,Ilduino, abatode Sankta Denizo, elektis Denizon kiel la patronsanktulon de sia abatejo.

Kampanjoj kontraŭ la araboj

[redakti |redakti fonton]

En 824, Mikaelo sendis floton por ataki la sirian marbordon kaj prirabiSozopetran (ankaŭ konata kiel Zizoatra]]. Kalifo al-Ma'mun aranĝis kombinitan teran kaj maran atakon en 825, sed tio ne kaŭzis multan longdaŭran damaĝon kaj Mikaelo ne rebatis, lasante la orientan limon en malamika stagno.

Mikaelo heredis grave malfortigitan militistaron kaj ne kapablis malhelpi lakonkeron de Kreto[6] en 826 fare de 10 mil arabaj piratoj deal-Andalus (kiu havis 40 ŝipojn), aŭ reakiri la insulon per ekspedicio. La piratoj estis ekzilitaj de la omajadaemiro de al-Andalus kaj konkerisAleksandrion en 825 sed estis forpelitaj.

Kreto estis reakirita nur en 961, kaj ĝis tiam ĝi restis kiel bazo por atakgrupoj en laEgean kaj orientanMediteraneon. En 828, lacibireota mararmeo kaj armeo atingis kelkajn sukcesojn, sed estis detruitaj en surpriza atako kaj la stratego de la temo estis mortigita. Tamen en 829, la imperia floto sukcesis forpeli la piratojn el laCikladoj.

Al Sicilio mankis kaj domina politika kaj kultura centro, kielRaveno,RomoNapolo, kaj sendependa loka milita elito, do ĝia loĝantaro estis aŭ dividita aŭ reagis pasive dum la krizoj de la 820-aj jaroj. Malkontento komenciĝis per la ribelo de Tomaso la Slavo, kaj disvolviĝis per la provo de Mikaelo pliigi impostojn en 826.

Kontraŭimperia ribelgrupo ekestis, gvidata de la turmarko de Sicilio, Eŭfemio, kiu gvidis sukcesajn atakojn enNordafriko. En 827, lastratego Konstanteno provis aresti lin, kvankam lia motivo estis neklara. Tio estis verŝajne respondo al la mallojaleco de Eŭfemio, sed pli postaj legendoj raportas, ke li volis puni Eŭfemion pro forkapto de sia nevino el monaĥinejo kaj devigi ŝin edziniĝi kun li.

Ĉiukaze, la novaĵo pri la intenco de Konstanteno atingis Eŭfemion kiam li atakis la nordafrikan marbordon, kaj igis lin iniciati ribelon, kaptanteSirakuzon, proklamante sin imperiestro kaj poste mortigante la strategon Konstanteno post venki lin ĉeKatanio.

Kelkaj el la subtenantoj de Eŭfemio forlasis lin favore al la imperia registaro, kaj li estis venkita de alia garnizonestro, kiu devigis lin fuĝi al laAglabida emiro,Ziyadat Allah la 1-a deIfrikio, kiu rekonis lian titolon kaj donis al li floton. En junio 827, forto ĉefe konsistanta je araboj surteriĝis okcidente de la insulo ĉeMacara, komencante invadon.

La bizancanoj komence malbone sukcesis, retenante kontrolon nur de kelkaj fortikaĵoj kajSirakuzo. Kun la morto de Eŭfemio kaj la alveno de nova stratego en 829 venis serio da sukcesoj, kiuj certigis imperian aŭtoritatecon antaŭ la fino de la regado de Mikaelo.

Pli postaj jaroj

[redakti |redakti fonton]

Mikaelo konservis sian politikon je kompromiso kaj neŭtraleco inter ikonoklasmo kaj ikonodulismo ĝis sia morto, kaj estis subtenata tra la tuta tempo de Patriarko Antonio. En oktobro 829, Mikaelo ordonis la liberigon de kaptitoj, reflektante sian moderan politikon. La 2-an de oktobro, li mortis prorena malfunkcio. Lin pace sukcedis lia filoTeofilo kaj la duonpatrino de Teofilo, Eŭfrozina, ĉar Teofilo estis nur deksepjara.

Pro sia ikonoklasmo, Mikaelo ne estis populara inter la sacerdotaro, kiu prezentis lin kiel senscian kaj malbone edukitan kamparanon, sed li estis kompetenta ŝtatisto kaj administranto.Imperiestrino Teodora (regnis 842–856) defendis sian edzon Teofilon, kio mildigis la"damnatio memoriae" kontraŭ li kaj lia patro Mikaelo, tamen la pli postaj ikonodululaj fontoj estis tre kritikaj pri ili. La interna milito, kiu estis la plej furioza ekde laheraklia ribelo (608–610), grave malfortigis la imperian registaron, kiu vidis la komencon de la jarcentlonga lukto pri Sicilio kontraŭ la aglabidoj kaj la perdon de Kreto al la arabaj piratoj de al-Andalus. Ambaŭ insuloj fariĝis bazoj por estontaj atakoj de la marbordoj de suda Italio kaj de la Egea Maro, same kiel la konkero deBario en 842.

Tamen, antaŭ la fino de la regado de Mikaelo, li komencis la restarigon de la bizanca militistaro. La sistemo de regado kaj militistaro konstruita de Mikaelo ebligis al la Imperio sub lia nepoMikaelo la 3-a akiri superecon en siaj luktoj kontraŭ la abasidoj kaj elteni ĉiujn ŝanĝiĝojn de la bizanca palaca vivo. La rektaj posteuloj de Mikaelo la 2-a, laamorida dinastio sekvita de la tiel nomatamakedona dinastio, regis la Imperion dum pli ol du jarcentoj, inaŭgurante labizancan renesancon[7] de la 9-a kaj 10-a jarcentoj.

Kvankam li estis aranĝinta la murdon de Leono la 5-a, Mikaelo daŭrigis sian formon de ikonoklasmo en tio, kio fariĝis konata kiel la "dua" bizanca ikonoklasmo. Ĉi tiu ikonoklasmo estis malpli obstina ol la unua. Ikonodululoj ne estis akuzitaj pri idolkulto kaj bildoj, kiuj estis pendigitaj sur altaj lokoj (kaj tial nekapablantaj esti honoritaj), estis permesitaj resti en preĝejoj.

Tamen, multaj ikonodululaj klerikoj restis firme kontraŭaj, precipe Patriarko Nikeforo la 1-a de Konstantinopolo, kiu estis detronigita de Leono la 5-a sed restis aktiva en polemikoj kontraŭ la imperia aŭtoritato dum la regado de Mikaelo.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Easy History
  2. La Imperia Grafo de la Tendo kaj liaj subuloj, la "kortinarioi", respondecis pri la starigo de la Imperia tendo kaj helpado al laDrungario de la Gardo en la vigilado de la tendaro nokte.
  3. laDrungario de la Gardo cetere estis milita posteno respondeca pri la persona sekureco de la imperiestro.
  4. Poŝta Logoteto estis la estro de la departemento de la Publika Poŝto.
  5. New Advent
  6. Easy History
  7. History of the Byzantine Empire
v  d  r
Romiaj imperiestroj
Principato
(27 a.K – 235)
Krizo de la 3-a jarcento
(235-284)
Dominato
(284-395)
Okcident-Romia Imperio
(395-476)
Bizanca imperio
(395-1204)
Flavio Arkadio •Teodozio la 2-a •Marciano •Leono la 1-a la Traco •Leono la 2-a •Zenono la 1-a •Bazilisko la 1-a •Bazilisko la 2-a •Anastazio la 1-a •Justino la 1-a •Justiniano la 1-a •Justino la 2-a •Tiberio la 2-a Konstanteno •Maŭrico •Fokas •Heraklio •Konstanteno la 3-a •Heraklio Konstanteno la 3-a •Konstantino Heraklio la 2-a •Konstanto la 2-a •Konstanteno la 4-a •Justiniano la 2-a •Leoncio •Tiberio la 3-a •Filipiko •Anastazio la 2-a •Teodozio la 3-a •Leono la 3-a •Konstanteno la 5-a •Artabasdo •Leono la 4-a •Konstanteno la 6-a •Ireno •Nikeforo la 1-a •Staŭrakio •Mikaelo la 1-a •Leono la 5-a la Armena •Mikaelo la 2-a •Teofilo la 2-a •Mikaelo la 3-a •Bazilo la 1-a •Leono la 6-a •Aleksandro la 3-a •Konstanteno la 7-a •Romano la 1-a •Romano la 2-a •Nikeforo la 2-a •Johano la 1-a •Basilo la 2-a kajKonstanteno la 8-a •Zoe Porfirogenido kunRomano la 3-a tiamMikaelo la 4-a tiamMikaelo la 5-a tiamKonstanteno la 9-a •Teodora •Mikaelo la 6-a •Isaako la 1-a Komnena •Konstanteno la 10-a •Romano la 4-a •Mikaelo la 7-a •Nikeforo la 3-a •Aleksio la 1-a •Johano la 2-a Komneno •Manuelo la 1-a Komneno •Aleksio la 2-a •Androniko la 1-a •Isaako la 2-a Angelo •Aleksio la 3-a •Aleksio la 4-a •Aleksio la 5-a
Nicea imperio
(1204-1261)
Bizanca imperio
(1261-1453)


Antaŭe:Bizanca ImperiestroPoste:
Leono la 5-a25-an de decembro820 -2-an de oktobro829Teofilo
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Mikaelo_la_2-a_(Bizancio)&oldid=9307894"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp