Mielo estas dolĉa manĝaĵo farita de abeloj uzante nektaron el floroj. La variaĵo produktita demielabeloj (nome la genroApis) estas unu el plej ofte menciataj, ĉar ĝi estas la tipo de mielo rikoltita de plej abelbredistoj kaj konsumita de plej homoj. Mielo estas ankaŭ produktita deburdoj,meliponinoj, kaj aliajhimenopterajinsektoj kiajmielvespoj, kvankam la kvanto de tiu mielo estas ĝenerale pli malalta kaj ĝi havas iome diferencajn propraĵojn kompare kun la mielo produktita de la abeloj el la genroApis. Mielabeloj konvertas nektaron en mielo per de procezo de regurgitado kaj vaporigo. Ili stokas ĝin kiel ĉefa manĝoresurso en vaksaj ĉelaroj ene de laabelujo.
Ĝi konsistas el 72-80 %-a akva solvaĵo deglukozo,fruktozo, enhavantaproteinojn, odoraĵojn kaj aliajn materialojn. Ĝi estas rezerva nutraĵo deabeloj. Ĝia koloro varias de helflava ĝis malhelbruna. Kelkfoje okazas, ke la glukozo – malpli solvema – elkristaliĝas (fraja mielo). La abeloj (mielabeloj) faras tion elnektaro defloroj kaj el aliaj plantajsukerhavajsukoj. Ĝi surmerkatiĝas kiel ĉelara aŭ likveca mielo.
Mielo elhavas sian dolĉecon el lamonosaĥaridojfruktozo kajglukozo, kaj havas ĉirkaŭ la saman relativandolĉecon kielsurtabla sukero.[1][2] Ĝi havas allogajn kemiajn propraĵojn por bakado kaj tre distingan guston kiu kondukas al fakto ke kelkaj homoj preferas ĝin alsukero kaj al aliaj dolĉigiloj.[1] Plejmikroorganismoj ne kreskas en mielo pro ties malalta akvaktiveco de malpli ol 0.6.[3] Tamen, mielo foje enhavas dormantajnendosporojn de la bakterioClostridium botulinum, kiu povas esti danĝera al infanoj, ĉar la endosporoj povas transformiĝi en venen-produktaj bakterioj en infanaj nematuraj intestaj kanaloj, konduke al malsano kaj eĉ al morto.[4]
Homoj kiuj havasmalfortan imunsistemon ne devus manĝi mielon pro la risko debakteria aŭfunga infekto.[5] Neniu pruvaro montras la profiton uzi mielon por trakti malsanojn.[5] Mielo estas fonto demalplenaj kalorioj kaj oni rekomendas ke ĝi estu anstataŭata per fruktoj kaj vegetaloj.[6] Unu plenkulero da mielo havigas 64 kaloriojn.[7]
Abeloj tenas mielon en ses-eĝaj ĉeloj elvakso kiel nutraĵon por siajlarvoj, sed ankaŭ kiel provizon por lavintro. Abelistoj forprenas la ĉelojn kaj percentrifugilo disigas vakson kaj mielon. Transportante abelujojn en regionojn, kie floras precipe unu speco de plantoj, oni ricevas apartan specon de mielo kun speciala gusto.
La uzado kaj produktado de mielo havas longan kaj varian historion.[8] Mielrikoltado estas antikva aktivaĵo.[9] Homoj ŝajne ekĉasis (ekriklotis) mielon ekde antaŭ almenaŭ 8,000 jaroj, kiel pruvas kavopentraĵo deValencio,Hispanio.[9]
La nomita sinteza mielo produktiĝas elmaiza tigo, kaj estas fakte inverta sukero, ne mielo, nome dolĉigaĵo.
La sukeroj de mielo estas senakvigitaj, kio malhelpas fermentadon, kun ekstrajenzimoj por modifi kaj transformi ilian kemian kunmetaĵon kaj pH. Invertazoj kaj digestigaj acidoj hidrolizas saĥarozon por doni al la monosaĥaridoj glukozon kaj fruktozon. Invertazo estas unu el tiuj enzimoj sintezitaj fare de la korpo de la insekto.
Mielabeloj transformas saĥaridojn en mielon per procezo deregurgito, kelkajn fojojn, ĝis ĝi estas parte digestita. La abeloj faras la regurgiton kaj digestadon kiel grupo. Post la lasta regurgito, la akva solvaĵo daŭre estas alta enakvo, tiel ke la procezo estas per vaporiĝo de multo de la akvo daŭre kaj per enzimeca transformo.
Mielo estas produktita per abeloj kiel nutraĵfonto. Por produkti proksimume 500 g da mielo, manĝantaj mielabeloj devas vojaĝi la ekvivalenton de tri fojojn ĉirkaŭ la mondo.[10] En malvarmavetero aŭ kiam freŝaj nutraĵfontoj estas malabundaj, abeloj utiligas sian stokitan mielon kiel sian fonton de energio.[11] Per kreado deabelsvarmoj kiuj nestu en artefaritajabelujoj, homoj estis kapablaj al duonaldomigado de la insektoj kaj rikoltas ties troan mielon. En la abelujo aŭ en natura nesto, la tri specoj de abeloj estas:
La laborabeloj kreskigaslarvojn kaj kolektas lanektaron kiu iĝos mielo en la abelujo. Forlasante la neston, ili kolektas suker-riĉan flornektaron kaj revenas.
Abelisto laboranta.
En la abelujo, la abeloj uzas siajn "mielstomakojn" por engluti kajregurgiti la nektaron kelkajn fojojn ĝis ĝi estas parte digestita.[13] Invertazo sintezita de la abeloj kaj digestigaj acidoj hidrolizas saĥarozon por doni la saman miksaĵon de glukozo kaj fruktozo. La abeloj funkcias kune kiel grupo kun la regurgitado kaj digestado ĝis la produkto atingas deziratan kvaliton. Ĝi tiam estas stokita en vaflitaj ĉeloj. Post la fina regurgitado, la mielĉelaro estas lasita malsigelita. Tamen, la nektaro daŭre estas alta en kaj akvoenhavo kaj naturajgistoj, kiuj, sensigelaj, igus ke la sukeroj en la nektaro fermentiĝu.[11] La procezo daŭras dum abeloj ene de la abelujo ventumas per siaj flugiloj, kreante fortan venteton tra la tuta mielĉelaro, kiu plifortigas vaporiĝon de multo da la akvo de la nektaro.[11] Tiu redukto en akvoenhavo plialtigas la sukerkoncentriĝon kaj malhelpas fermentadon. Matura mielo, forigita de la abelujo fare deabelbredisto, havas longan komsuman limdaton, kaj ne fermentos se konvene sigelite.[11]
Alia fonto de mielo estas de kelkajvespo-specioj, kiel ekzemple la vespojBrachygastra lecheguana kajBrachygastra mellifica, kiuj troviĝas en Suda kaj Meza Ameriko. Tiuj specioj povas nutriĝi je nektaro kaj produkti mielon.[14]
Kelkaj vespoj, kiel ekzemple laPolistes versicolor, eĉ konsumas mielon mem, ŝanĝante el manĝado polenon en la mezo de siaj vivocikloj al nutriĝado je mielo, kiu povas pli bone zorgi pri iliaj energibezonoj.[15]
Mielo estas rikoltita de naturaj abelkolonioj, aŭ de aldomigitajabelujoj. Naturaj abelnestoj foje estas lokigitaj sekvantemielindikantajnbirdojn. La abeloj unue povas esti pacigitaj uzante fumon deabelfumigilo. La fumo ekigas manĝiginstinkton (provo konservi la resursojn de la abelujo pro ebla fajro), igi ilin malpli agresemaj kaj la fumo malheligas laferomonojn kiujn la abeloj uzas por komuniki.
Lamielĉelaro estas forigita el la abelujo kaj la mielo povas esti eltirita el ĝi, ĉu per dispremado aŭ uzantemieleltirilon. La mielo poste estas kutime filtrita por forigi vakson kaj aliajn derompaĵojn.
Antaŭ la invento de forpreneblaj kadroj, abelkolonioj ofte estis rompitaj por fari la rikolton. La rikoltmaŝino prenis la tutan haveblan mielon kaj anstataŭigis la tutan kolonion la venontan printempon. Ekde la invento de forpreneblaj kadroj, la principoj el agrikulturabestobredado kondukis la plej multajn abelbredistojn certigi ke iliaj abeloj havos sufiĉe da nutraĵoj por postvivi la vintron, aŭ postlasante iom da mielo en la abelujo aŭ provizante la kolonion per mielanstataŭaĵo kiel ekzemple sukerakvo aŭ kristaliĝintasukero (ofte en la formo de "bombonujo"). La kvanto de manĝaĵo necesa por postvivi la vintron dependas de la raso de la abeloj kaj de la longo kaj severeco de lokaj vintroj.
En 2013, oni produktis 1.7 milionojn datunoj da mielo tutmonde, kaj nurĈinio respondecas pri ĉirkaŭ 28% el la tutmonda totalo (tabelo).[16] La venontaj kvar plej grandaj produktantoj estas –Turkio,Argentino,Ukrainio kajRusio – respondecas kolektive pri malpli ol 20% de la tutmonda totalo (tabelo).[16]
Pintaj kvin mielproduktantaj landoj (milionoj de tunoj)
Dum ĝia historio kiel manĝaĵo,[8] la ĉefaj uzoj de mielo estas enkuirarto,bakado,desertoj, kiel ekzemple la tipakataluna desertomel mi mató (mielo kun kaprofromaĝo), kiel ŝmiraĵo sur pano, kaj kiel aldono al diversaj trinkaĵoj, kiel ekzempleteo, kaj kiel dolĉigilo en kelkaj komercaj trinkaĵoj. Mielspicakradrostaĵo kajmielmustardo estas aliaj oftaj gustoj uzitaj ene desaŭcoj.
Mielo estas la esenco en la alkoholaĵo nomemedo, kiu ankaŭ estas konata kiel "mielvino" aŭ "mielbiero". Historie, la fermento por medo estis naturagisto el mielo. Mielo ankaŭ estas utiligita kiel komplementa aldonaĵo en kelkajbieroj.
Mielvino, aŭ medo, estas tipe (moderna epoko) faritaj el miksaĵo de mielo kaj akvo kun gisto aldonita por fermentado. Primara fermentado kutime daŭras 40 tagojn, post kiuj lamosto devas esti enujigita en sekundara fermentadujo kaj lasita por sidi tie proksimume 35-40 pliajn tagojn. Se farite konvene, fermentado estos finita proksimume de tiu punkto (tamen se ŝaŭma medo estas dezirata, fermentado povas esti rekomencita post enboteligado per la aldono de malgranda kvanto de sukero), sed la plej multaj medoj postulas aĝigadon dum 6-9 monatoj aŭ plie por esti bongustaj.
Miela uzado kaj produktado havas longan kaj multfacetan historion.[8] En multaj kulturoj, mielo havas asociojn kiuj iras preter ĝia uzado kiel manĝaĵo. Mielo estas ofte utiligita kieltalismano kajsimbolo dedolĉeco.
Mielkolektado estas antikva agado.[9] Homoj ŝajne komencis rikoltadi mielon antaŭ almenaŭ 8,000 jaroj, kiel konstatite per prahomaj pentraĵoj enValencilando, Hispanio.[9] La pentraĵo estas mezolita rokpentraĵo, montrante du miel-rikoltistojn kolektantajn mielon kaj mielĉelaron de natura abelsvarmo. La figuroj estas prezentitaj portantaj korbojn aŭ kukurbojn, kaj utiligantaj ŝtuparon aŭ seriojn de ŝnuroj por atingi la naturan abelneston.
Ĝis nun, la plej antikvaj restoj de mielo estis trovitaj enKartvelio. Arkeologoj trovis mielrestojn en la interna surfaco de argilaj ujoj elterigitaj en antikva tombo, datinta el ĉirkaŭ 4,700–5,500 jaroj.[21][22][23] En antikva Kartvelio, mielo estis pakita por personaj veturoj al la postvivo, kaj ankaŭ pli ol unu tipo – kune por la vojaĝo estis tilio, bero kaj herbej-flora varianto.[24]
Enantikva Egipto, mielo estis uzata por dolĉigi kukojn kaj biskvitojn, kaj estis uzata por multaj aliaj pladoj. Ankaŭ la popoloj de antikva Egipto kajMezoriento uzis mielon pormumiigi la mortintojn.[25] La prifekundeca dio de Egipto,Mino, ricevis kiel oferon mielon.
La spirita kaj saniga uzado de mielo enantikva Hindio estas dokumentita kaj ĉe la tekstoj de laVedoj kaj de laAjurvedo, kiuj estis ambaŭ komponitaj almenaŭ antaŭ 4,000 jaroj.[26]
Plinio la Maljuna dediĉas konsiderindan spacon en sia libroNaturalis Historia al abelo kaj mielo, kaj al ties multaj uzoj. Dum foresto de sukero, mielo estis integra dolĉiga ingredienco jam en romiaj receptoj, kaj eblas trovi referencojn al ties uzado en manĝo en la verko de multaj romiaj aŭtoroj, kiajAteneo el Naŭkrato,Katono, kajKasjano Baso.
La arto de abelbredado enantikva Ĉinio ekzistis ekdeekstermemora tempo kaj aperas nedatebla en sia origino. En la libroOraj reguloj de negoca sukceso verkita de Fan Li (aŭ Tao Zhu Gong) dum la Epoko de Printempoj kaj Aŭtunoj, kelkaj partoj mencias la arton de abelbredado kaj la gravon de la kvalito de la ligna skatolo por abelbredado kio povas efiki sur la kvalito de ties mielo.
Mielo estis kultivata ankaŭ en antikvaMezameriko. LaMajaoj uzis mielon elsenpikilaj abeloj por kuirartaj celoj, kaj ankoraŭ plue faras tion. La Majaoj konsideras abelojn kiel sanktaj.
Kelkaj kulturoj kredas ke mielon havas multajn praktikajn sanigajn uzojn. Ĝi estis uzata kiel ŝmiraĵo por erupcioj kaj brulaĵoj, kaj por helpi mildigi gorĝodolorojn kiam ne estas aliaj praktikaj disponeblaj.
Tradiciaj abelujoj elfaritaj el ligno, ardezo, restaĵoj de ceramiko (tegoloj, ĵaregoj) kaj malnovaj malplenigitaj trunkoj (Valdepeñas de la Sierra,Guadalajara,Hispanio).
Proponita por traktado de vundoj kaj brulaĵoj, mielo povas havikontraŭmikrobajn proprecojn kiel unuafoje oni registris en 1892, kaj povas esti kaj utila kaj sekura, provizora vundotraktaĵo.[27][28] Kvankam ties supozataj kontraŭmikrobaj proprecoj povus esti ŝuldo al alta osmolareco eĉ solvita kun akvo, ĝi estas pli efika ol simpla sukerakvo de similaviskozeco.[27][28] Definitivaj medicinaj konkludoj pri la efikeco kaj sekureco de vundotraktado, tamen, estas ne elfareblaju nur el tiu limigita esplorado.[29]
Laflaŭro kiujn abeloj uzas por fari la mielon povas ludi gravan rolon en siaj proprecoj, partikulare ĉe abeloj kiuj manĝas el la manuka mirto,Leptospermum scoparium, kiel proponita en kelkaj studoj.[27]
EnHinduismo, mielo (madhu) estas unu el la kvin eliksiroj de senmorteco (panĉamrita). En temploj, mielo estas surmetita super la diaĵoj laŭ ritaro nomitamadhu abhiŝeka. La Vedoj kaj alia antikva literatura mencias la uzadon de mielo kiel grava medicina kaj saniga manĝo.[30]
Enjudisma tradicio, mielo estassimbolo de lanova jaro,Roŝ Haŝana. Ĉe tradicia manĝo por tiu festo, pomaj tranĉaĵoj estas trempitaj en mielon kaj manĝataj por okazigi feliĉan novan jaron. Kelkaj salutoj de Roŝ Haŝana montras mielon kaj pomon, simbole de la festo. En kelkaj kongregaĵoj, oni disdonas malgrandajn pajlojn el mielo por bondeziroj por la nova jaro.
LaHebrea Biblio enhavas multajn referencojn al mielo. En laLibro de Juĝistoj,Ŝimŝono trovisabelsvarmon kaj mielon en la kadavraĵo de leono (14:8). En lajuro de laMalnova Testamento, oni faras proponojn en la templo al Dio. La Libro deLevidoj diras ke "Ĉiu greno prezentita kiun vi alportu al Dio devas esti fartia sen gisto, ĉar vi ne devas bruli ajn ĝiston aŭ mielon en manĝo prezentata al Dio" (2:11). En la Libroj deSamuelo Jonatano estas devigita al kontraŭstaro kontraŭ sia patro la reĝo Saulo post esti manĝanta mielon rompinte promeson kiun Saulo estis farinta (14:24–47). Proverboj 16:24 en la JPS Tanaĥa versio de 1917 diras "Plezurigaj vortoj estas abelujo, dolĉaj al animo, kaj sano al la ostoj."Eliro fame priskribas laPromesitan Landon kiel "tero kie fluaslakto kaj mielo" (33:3). Tamen, plej pribibliaj komentistoj verkis, ke la origina hebrea en la Biblio (דבשdevaŝ) referencas al dolĉasiropo produktita el lasuko dedaktiloj (silan).[31] En 2005 abelujaro datita el la 10a jarcento a.K. estis trovita en Tel Rehov, Israelo, kiu enhavis 100 abelujojn kaj oni ĉirkaŭkalkulis ke ĝi produktis duontunon de mielo ĉiujare.[32][33] Pura mielo estas konsideratakoŝera kvankam ĝi estis produktita de fluganta insekto, nome nekoŝera estaĵo; aliaj produktoj el nekoŝeraj animaloj ne estas koŝeraj.[34]
EnBudhismo, mielo ludas gravan rolon en la festivaloMadhu Purnima, celebrata enBarato kajBangladeŝo. Tiu tago rememoras la pacigon fare deBudho inter siaj disĉiploj retiriĝinte al la naturo. Laŭ la legendo dum li estis en natura arbarosimio alportis mielon por manĝo. Dum la festivalo de Madhu Purnima, Budhistoj rememoras tiun agon per donaco de mielo almonaĥoj. La donaco de la simio estas ofte pentrita en Budhisma arto.[30]
En la kristanaNova Testamento,Mateo 3:4, oni diras ke Johano la Baptisto estis vivanta dum longa periodo de tempo en la naturo danke al dieto konsistanta ellokustoj kaj natura mielo.
EnIslamo, estas tuta ĉapitro (Surao) en laKorano nomata an-Nahl (la abelo). Laŭ lia instruado (hadito),Mohamedo forte rekomendis mielon por sanigaj celoj.[35] La Korano proponas mielon kiel nutriga kaj saniga manĝo. Sube estas traduko de tiuj specifaj versoj:
„ Kaj la Sinjoro lernigis la abelon konstrui siajn ĉelojn sur montetoj, sur arboj, kaj en (homaj) loĝejoj; poste manĝi la tutan produkton (de la tero), kaj trovi lerte la spacajn vojojn de ties Sinjoro: estas produktoj el interno de ties korpoj kiel trinkaĵoj de variaj koloroj, kaj tiele estas saniga por homoj: vere en tio estas Signo por tiuj kiuj pensas [Korano 16:68–69].[36]”
En kelkajMelaleuca arbaroj de sudaVjetnamio, homoj uzas tradician metodon por kolektado de mielo kajvakso de kolonioj deApis dorsata. Tiu metodo de "abelĉasado" unue estis raportita en 1902 fare de Fougères.[37]
Laŭ vjetnamaj sociologoj, komence de la 19-jarcento mieloĉasado aŭ trabado estis la plej grava okupo de la homoj kiuj vivis en laMelaleuca arbaromarĉo. En tiu tempo homoj pagis impostojn al la registaro en interŝanĝo por vivado en la arbaro. Vakso estis uzata por pagi impostojn kaj por produktado dekandeloj, kaj estis vendita al vizitantaj ŝipoj elHajnano, Ĉinio.[38][39]
Inter 1945 kaj 1975 la arbaroj unue estis detruitaj de militoj, kaj poste prosenarbarigo por lignoindustriaj kaj agrikulturaj celoj. Kiel sekvo, flosista abelbredado draste malpliiĝis en la regiono. La tekniko daŭre estas uzita hodiaŭ ĉe la ŝtatbieno de Song Trem en Uminh-arbaro, Vjetnama respubliko. Laŭ enketo, ekzistas proksimume 96 abelbredistoj en la areo. En 1991, ili rikoltis 16,608 litrojn da mielo kaj 747 kilogramojn da vakso.[40]
↑Constance U. Battle (6a de Oktobro 2009). Essentials of Public Health Biology: A Guide for the Study of Pathophysiology. Jones & Bartlett Publishers. pp. 153–.ISBN 978-0-7637-4464-9.[2] Alirita la 27an de Oktobro 2015.
↑Marilyn P. Shieh; Michelle Shieh (April 2012). Getting Healthy with the Devip System. Trafford Publishing. pp. 68–.ISBN 978-1-4669-1902-0.[3] Alirita la 27an de Oktobro 2015.
↑8,08,18,2Hunt CL, Atwater HW (7 April 1915). Honey and Its Uses in the Home. US Department of Agriculture, Farmers' Bulletin, No. 653. Alirita la 27an de Oktobro 2015.[4]
↑Bequaert, J.Q. (1932). “The Nearctic social wasps of the subfamily polybiinae (Hymenoptera; Vespidae)”,Entomologica Americana.
↑Britto, Fábio Barros, kaj Flávio Henrique Caetano. "Morphological Features and Occurrence of Degenerative Characteristics in the Hypopharyngeal Glands of the Paper Wasp Polistes versicolor (Olivier) (Hymenoptera: Vespidae)." Micron 37.8 (2006): 742-47. Web.
↑Short, Lester, Horne, Jennifer kaj Diamond, A. W. (2003). "Honeyguides". In Christopher Perrins (Ed.). Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books. pp. 396–397.ISBN 1-55297-777-3.
↑ (2006) “The first find in southern Georgia of fossil honey from the Bronze Age, based on palynological data”,Vegetation History and Archaeobotany16 (5),p. 399.doi:10.1007/s00334-006-0067-5.
↑27,027,127,2 (2013) “Honey: a sweet solution to the growing problem of antimicrobial resistance?”,Future Microbiology8 (11),p. 1419–1429.doi:10.2217/fmb.13.105. Alirita 16a de Oktobro 2015..
↑28,028,1 (2014) “Wound care in the wilderness: is there evidence for honey?”,Wilderness Environ Med.25 (1 (Mar)),p. 103–110.doi:10.1016/j.wem.2013.08.006.
↑Jull AB, Cullum N, Dumville JC, Westby MJ, Deshpande S, Walker N (2015). "Honey as a topical treatment for wounds". Cochrane Database Syst Rev 3 (CD005083). doi:10.1002/14651858.CD005083.pub4.PMID 25742878. "Honey appears to heal partial thickness burns more quickly than conventional treatment (which included polyurethane film, paraffin gauze, soframycin-impregnated gauze, sterile linen and leaving the burns exposed) and infected post-operative wounds more quickly than antiseptics and gauze."
↑Son Nam. 1993. (represasĵo) Dat Gia dinh xua (The ancient Southern part). Ho Chi Minh City Publishing House, Ho Chi Minh, Vietnam.
↑Phung Huu Chinh, Nguyen Hung Minh, Pham Hong Thai and Nguyen Quang Tan (1995). Rafter Beekeeping in Melaleuca Forests in Vietnam. Bees for Development Journal 36 pp. 8-9.
Krell, R. (1996). Value-added products from beekeeping. Food and Agriculture Organization of the United Nations.ISBN 978-92-5-103819-2.[6] Alirita la 26an de Oktobro 2015.
Jean-Luc Darrigol, Le Miel pour votre santé : Propriétés thérapeutiques du miel, du pollen, de la gelée royale et de la propolis, Dangles, 1990, 140 p. (ISBN 978-2703301875)
Dorothée Demey, Diane de Saint Marc et Sabine Paris, Je cuisine au miel, Albin Michel, 2006, 173 p. (ISBN 978-2226169327)
Laura Fronty et Marie-France Michalon, Le miel et ses bienfaits, Flammarion, 2008, 83 p.(ISBN 978-2081212763)
Sylvie Girard-Lagorce, Laurence Du Tilly kaj Iris-L. Sullivan, Le miel : Un livre gourmand, Minerva, 2005, 160 p. (ISBN 978-2830708172)
Olivier Laurent, Les bienfaits du miel, De Vecchi, 2005, 101 p. (ISBN 978-2732812342)
Olivier Laurent, Soignez-vous avec le miel, De Vecchi, 2006, 101 p. (ISBN 978-2732811277)
Michel Gonnet, Miel : composition et propriétés, OPIDA, 1980.
Marie-Odile Moreau, Le contrôle des miels, Université de Caen, 1987 (thèse)
Helmut Horn, Cord Lüllmann: Das große Honigbuch: Entstehung, Gewinnung, Gesundheit und Vermarktung. 3. Auflage. Franckh-Kosmos, Stuttgart 2006,ISBN 978-3-440-10838-3.
Detlef Mix: Die Heilkraft des Honigs. 2. Auflage. Herbig, München 2006,ISBN 978-3-7766-2498-4.
R. Fleming u. a.: Untersuchungen von Bienenhonig auf Cl.-botulinum-Sporen. In: Archiv für Lebensmittelhygiene, 31. Jg. 1980, S. 179–180, ISSN 0003-925x.
Josef Lipp, Enoch Zander, Albert Koch: Der Honig. Ulmer, Stuttgart 1994,ISBN 3-8001-7417-0 (Handbuch der Bienenkunde, Band 3).
M. Robischon: Duftendes Gold. In: Der Feinschmecker. Heft 1, 1. Januar 2007, S. 76–77 (über Tupelo-Honig).
Jamila Smanalieva: Ermittlung funktioneller und materialwissenschaftlicher Kennwerte von ausgewählten Honigsorten. Dissertation, TU Berlin 2007. (Volltext - über Honig aus materialwissenschaftlicher Sicht).
Elisabeth de Lestrieux, Anne Six, Jacques Six, Arjen Neve: Honig für Feinschmecker – Mit 183 Rezepten. Dumont, Ostfildern 1995,ISBN 3-7701-3493-1.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloHoney en la angla Vikipedio.