Microsoft Windows (angla elparolo [ˈmaɪ.kɹoʊ.sɒft ˈwɪn.doʊz], enEsperantoVindozo[noto 1][1] aŭFenestroj) estas serio de plurtaskajoperaciumoj produktataj fare deMicrosoft (en EsperantoMikrosofto). Ili plejparte estas destinitaj porpersonaj komputiloj (PC) ekipitaj perprocesorojIntel-kongruaj; la kombinon de tiu ĉiaparataro kaj de Windows oni foje nomasVintelo. Windows estas la plej vaste uzata operaciumo en la mondo. La nomoWindows (angle"fenestroj") venas de tio, ke lauzanto-interfaco montras la rulantajn aplikaĵojn kiel kvarangulajn fenestrojn.
Historio de Windows
La unua versio de Windows estis enkondukita en la jaro1985, kiam ĝi ankoraŭ estis nuragrafika uzantinterfaco por la tiam popularaoperaciumoMS-DOS. Ekde tiam aperis pliaj versioj. La unua vere disvastiĝinta estis la versio 3 (1990), ĉe kelkaj malnovaj komputiloj ankoraŭ estas uzata la versio 3.11 (1992). Poste apartiĝisWindows NT kiel jam memstara operaciumo, dumeWindows 95 fariĝis pro la granda progreso ekde la lasta versio grava paŝo antaŭen. Per ĝia plibonigo aperisWindows 98, ankoraŭ nun sufiĉe vaste uzata operaciumo.Windows 2000 estis daŭrigo de laNT-serio. Kvankam ĝi enhavis kelkajn funkciojn prenitajn de la versioj naŭdekkelkaj, tiuj iĝis sekvitaj per eldono deWindows ME. Estis kreita surbaze de Windows 2000 en2001Windows XP; la serio naŭdekkelka estas ne plu disvolvigota. En2006 estis eldonitaWindows Vista, en2009Windows 7, en2012Windows 8, en2013Windows 8.1, en2015Windows 10, kaj en2021Windows 11, nune la plej lasta operaciumo de Windows.
Krome ekzistas ankoraŭ versioWindows CE porpoŝkomputilo (en la angla 'PDA') kaj aliaj porteblaj aparatoj.
Microsoft Windows estasmarkonomo de la entreprenoMicrosoft.
Versioj de Windows
Windows konsistas el multaj generacioj de produktoj kiujn oni povas klasifiki laŭ operaciuma medio:
16-bita medio
Lau fruaj versioj de Windows nur estis MS-DOS programoj, kiuj provizisgrafikan uzantinterfacon inter la uzanto kaj la suba MS-DOS servoj, kiel servoj aŭ traktiloj por la klavaro, muso, dosiersistemo, kaj printiloj. Windows estis supera al MS-DOS, provizante grafikajn servojn, kaj normigante la fasadon de programoj verkitaj por Windows, anstataŭante nefacilajn komandliniajn interfacojn. Malsame al MS-DOS, Windows havis neprioritatan vicigilon por samtempa plurtaskado de pluraj programoj. Finfine, oni realigis programan sistemon de memor-regado, kiu permesis al la GUI ruligi programojn pli grandajn ol la disponebla memoro, aŭ la 64 k-bita MS-DOS limigo. Ekzemploj inkluzivas Windows 1.0 (1985) kaj Windows 2.0 (1987).
Hibrida 16/32-bita medio
Windows/386 utiligis 32-bitanprotektan reĝimon en siakerno kajvirtuala maŝino. Dum Vindoza seanco, ĝi ebligis virtualajn konektadojn por la disk-adaptilo, videokarto, klavaro, muso, ktp. Tiel, ĝi ebligis plurkaskadon de MS-DOS medioj per interrompa ŝanĝado inter la variaj taskoj. Windows 3.0 (1990) kajWindows 3.1 (1992) plibonigis la serion, provirtuala memoro kaj ŝarĝeblajpeliloj (VxD-oj) kiuj ebligis al multaj programoj uzi la samajn rimedojn. Plej grave, Windows ebligis al aplikoj de Windows funkcii en speciala sekcio de la memoro, kiu iomete protektis sin mem kaj aliajn programojn. Plie, Microsoft ankaŭ rekodis kritikajn operacierojn elC programlingvo alasembla lingvo, kiu malpligrandigis kaj rapidigis la kodon.
16/32-bita operaciumo
Pro la enkonduko de 32-bita dosieratingo enWindows for Workgroups 3.11, Windows ebligis finfine eviti DOS por dosiero-administrado. Pro tio,Windows 95 enkondukis « Longajn Dosiernomojn » kaj ebligis plenan 32-bitan operacion. MS-DOS tiam estis kunpakigita kun Windows, kiu ebligas iom da interoperacio. Tamen, iuj programoj el aliaj firmaoj ne funkciis kun la nova platformo. Ekzemploj el ĉi tiu serio estisWindows 95,Windows 98, kajWindows ME.
Plena 32-bita operaciumo
Ĉi tiu serio estis farita por firmaecaj komputiloj sen MS-DOS. La unua eldono estis Windows NT 3.1 (1993) elektita por samigi la norman Windows-version de tiam, kaj superigi la versio-numeron deOS/2 2.1 deIBM. Ekzemploj de ĉi tiu serio estasWindows 2000 kajWindows XP.
Sekureco
Dum multaj jaroj sekureco estis (kaj plu estas) grava malforteco de Windows. Pro la disvastigata uzado de Windows, multaj kodrompistoj celis Vindozajn sistemojn, anstataŭ la pli malofte uzataj operaciumoj kielLinukso,Unikso,Mac OS X, ktp (kvankam, tiaj sistemoj neniam estas imunaj). Plejparte, ne-Vindozaj operaciumoj estis planitaj por plur-uzantaj kaj retokapablaj medioj, kaj ne havas multajn sekurecajn problemojn. Male, origine oni planis Windows-on por facila uzado sur unu-uzanta PC sen reta konektilo, kaj pro tio, sekurecaj funkcioj ne estis enkonstruitaj ekde la komenco.
Iuj opinias, ke Windows estas atakata pli ofte ol la aliaj operaciumoj, ĉar ĝi estas la plej domina labortabla operaciumo. Aliaj, ke malbona programa strukturo igas ĝin facila celo. Microsoft publike agnoskis ĝiajn sekurecajn problemojn kun Windows, frue en ĉi tiu jarcento. Lau ĝia presa deklaro, Microsoft nun rigardas sekurecon kiel ĝian plej gravan farendaĵon. Proksimume ĉiumonate Microsoft eldonas (rete) sekurecajn flikilojn, kiuj aŭtomate meminstaliĝas, se la uzanto jam ebligis la funkcionWindows Update.
Vidu:Kategorio:Videoludoj ludeblaj per Vindozo
Notoj
- ↑ElKomputada Leksikono:
Vindoz·o —
Esperantigita nomo deWindows.
Noto.
Simono Pejno skribis en s.c.e. (1995-09-17):
Eble interesas tio, kial mi persone ne skribas «Fenestroj», ja la vortecan tradukon el la Angla.
Nu fakte, tiu Angla produktonomo
Windows kaŭzas malgrandan dilemon por Esperanto. En la angla oni povas apliki substantivojn adjektive per simpla apozicio. Ekz-e
Windows compatibility. Ĉe tio tute ne ĝenas ebla pluraleco de la adjektivigotaĵo. En Esperanto oni evidente ne povas fari la frazon «Fenestroj-a kongrueco». Je la plua ŝtupo:
Windows compatibilty issues, oni tradukante devus tute reformuli la aferon al io simila al «gravaj temeroj rilate la kongruecon de Fenestroj». Aldone oni konsideru, ke la Angla gramatike plurala termino fakte uziĝas ununombre, kiel speco de kolektivo aŭ nevariigebla tuto. Ankaŭ la ebla termino «Fenestraro» ne tute kontentigas, ĉar tiu koncepto de areco iel malestas en la originalo.
Ĉiuj ĉi pripensoj kondukis al la iom aŭdaca esperantigo «Vindoz/o».
Evidente per tiu oni povas skribi: Vindozo, Vindoza, Vindozaĵo, Vindozulo, Vindoze kongrua, Vindozkongrua, Vindozliveranto, Vindoze ktp (…)
Tamen tute aparte de tiuj logikaj tialoj la kvazaŭsufikso «-oz» ŝajnas al multaj komputilistoj tre konvena rilate al Vindozo ☺.
Angle: Windows { ☺ Windoze, Microsloth Windows }
Ruse: Винды
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj