Miĉigano (angleMichigan [MI-ŝi-gan]), aŭ malofteMiŝigano, estassubŝtato deUsono. Ĝi fariĝis la 26-a subŝtato de Usono la26-an de januaro1837.
La nomo deriviĝis elLago Miĉigano, kies nomo venis el laoĝibva vortomejĉigama, kiu signifas "granda akvo". Miĉigano tuŝas kvar el la kvinGrandaj Lagoj, kaj havas la plej longan akvo-bordon en la48-ŝtata regiono de Usono, kaj pli da plezur-boatoj ol ĉiu alia ŝtato.
Miĉigano estas plej fama pro sia rolo kiel la naskiĝloko de laaŭtomobila industrio. Cetere, ĝi estas vigla turisma celloko, kiu logas feriantojn alTraverse City,Insulo Makinaŭo,Saŭgatuko kaj laSupra Duoninsulo. Vizitantoj venas de Usono kajKanado por ripozi, ĉasi bestojn kaj spekti belan naturan pejzaĝon.
Miĉigano estas konata samtempe pro siaj urboj, kies ekonomioj konsistas el peza fabrikado, kaj sia netuŝita sovaĝejo, situejo de pli ol 11.000 lagoj. Senteblas vasta kontrasto inter la bruado de la fabrikoj kaj ekspresvojoj enDetrojto kaj la trankvilo trovata en ĉiu angulo de la ŝtato.
Lapoŝta mallongigo estas MI, same kiel la kodo laŭISO 3166. La militŝipo USS Miĉigano nomiĝis honore al la ŝtato. La kromnomo de Miĉigano estas "la Ŝtato de l'Grandaj Lagoj." Malpli ofte, ĝi kromnomiĝas La Gula Ŝtato, pro eventoj en latoleda milito.
Ambaŭ plej oftajgentonomojMichigander kajMichiganian restas neoficialaj[2], nek la pli maloftajMichiganer,Michiganite,Michiganese, aŭMichigine.[3][4] KvankamguberniestrojJim Blanchard,John Engler, kajJennifer Granholm uzis jeMichiganian, pli freŝdataj guberniestrojRick Snyder[5] kajGretchen Whitmer[6] estas uzintaj jeMichigander. Sondaĵo en 2011 indikis ke po 58 por cento de rezidantoj preferis jeMichigander, kompare al po 12 por cento preferantaj jeMichiganian, apud po 12 por cento kiuj tenas neniun specifan preferon, kaj po 11 por cento malfavoraj al ambaŭ ĉefaj gentonomoj.[7] En 2017, en unuanime akceptitaleĝpropono cele al establiĝo de la «Michigan Historical Commission», laŝtata kongreso ŝanĝis referencon disdeMichiganian alMichigander, implice aprobinte la duan terminon.[8] LaFederacia Registaro de Usono plu uzas la terminonMichiganian.[9]
Rezidentoj de la of theSupra Duoninsulo tipe sin nomasYoopers (derivaĵo elU.P., t.e. «Upper Peninsula») anstataŭ per la ŝtata gentonomo.[10] Rezidantoj de lasuba duoninsulo tipe sin nomasTrolls, ĉar tiuj loĝas sub laponto[11], alude al la fefabelo norvegaDe tre bukkene Bruse.
La terminoMichiganders, laŭvortavortokunfandoMiĉiganseroj, havas sian originon ĉeAbraham Lincoln, kiu uzis ĝin por pretendi la inteligentecon deMiĉigananoj tia deanseroj.[12] Malgraŭ la insulto de Lincoln, Miĉigananoj favoris lin porPrezidento de Usono en 1860 kaj 1864.
Miĉiganon esploris kaj koloniigisfrancaj vojaĝantoj en la17-a jarcento. En1701,Antoine de la Mothe Cadillac fondis Detrojton sur la markoloj inter la lagoj Sankta-Klara kajErio. La urbo fariĝis granda komercejo por ŝipado kaj feloj. La ceteron de la ŝtato ĉiuokaze ne koloniigis eŭropanoj. Miĉiganon ekposedisBritio en1763 kaj Usono ĝin ekposedis dudek jarojn poste. La loĝantaro kreskis malrapide ĝis la malfermo de laEria Kanalo enNovjorkio en 1825, kiam envenis amasoj da novaj loĝantoj.
En la1830aj jaroj, Miĉigano havis ĉirkaŭ 80.000 loĝantojn, pli ol sufiĉe por peti ŝtatecon. Registaro ŝtata fondiĝis en 1835, kvankam lakongreso prokrastis pri la afero pro landlima disputo kunOhio, kiam ambaŭ partioj asertis posedon de 1210-km²-a strio da tero, sur kiu situis la grava havenurboToledo sur Lago Erio kaj regiono tiam nomata "Granda Nigra Marĉo". La pinto de la disputo estis la toleda milito, kiam la militistaroj por ĉiu ŝtato manovris en la menciita strio. En la fino, la kongreso donis la strion al Ohio, kaj Miĉigano ricevante la okcidentan parton de la supra duoninsulo kiel koncedon, formale fariĝis parto de la unio en 1837.
Kvankam multaj taksis la supran duoninsulon senutila kiam ĝi fariĝis parto de Miĉigano, oni fine malkovris, ke tie abundasligno,fero kajkupro, kiuj fariĝos la plej dezirataj naturaj rimedoj en la ŝtato.
En la20-a jarcento la ekonomio de Miĉigano draste ŝanĝiĝis. La nasko de la aŭtomobila industrio, kun la unua fabrikejo deHenry Ford enHighland Park,antaŭurbo de Detrojto, signis la komencon de nova epoko en transporto. Tia transformiĝo efikis ne nur Detrojton kaj Miĉiganon, sed ĝi ŝanĝis la tutan sociekonomian etoson en Usono kaj eĉ la mondo.
Grand Rapids, la dua plej granda urbo en la ŝtato, estas alia centro por fabrikado de aŭtoj. Dum sia tuta historio, ĝi estas notinda pro sia vigla industrio enmebloj.
Post ladua milito, la ekonomia bazo de Detrojto malkreskis, ĉar iuj aŭto-kompanioj forlasis la industriejojn en la ŝtato kaj starigis fabrikadon eksterlande kaj en sudaj usonaj ŝtatoj. Tamen, havanta 10 milionojn da loĝantoj, Miĉigano restas granda kaj influa ŝtato. Ĝia loĝantaro estas la oka plej granda el la 50 usonaj ŝtatoj.
Ontogonono, aŭSuprio, estas la du nomoj por proponitasubŝtato, kiu estus la51-a subŝtato de Usono, kies lando inkluzivus la tutan supran duoninsulon de Miĉigano kaj en kelkaj proponoj ankaŭsubŝtateroj de la najbaraj kaj suba duoninsulo kajViskonsino. La sama regiono estis historie nomita "Sylvania" deThomas Jefferson. Ĉi tiun nomon oni ne akceptus ĉar la aldono de la Supra Duoninsulo al Miĉigano estis interŝanĝo por la tiel nomita "Toleda Striozono" dum laMilito de Miĉigano kontraŭ Ohio, kajSylvania estas distrikto deToledo hodiaŭ.
La nomo "Ontogonono" venas desamnomaj kaj subŝtatero kaj rivero kaj urbo. La nomo venas de latiama francigo (Nantounagon) de indiĝena vorto signifikante "ĉasrivero", tamen la vorto pli similas alOĝibva "onagon", signifikante "bovlo". La nomo "Suprio", pli simple venas de la nomo de lalago Supra.
La plendoj pri la hodiaŭa politika aranĝo fontas el la fakto, keMadison,Detrojto, kajLansingo estas tro foraj, tial ili ne zorgas pri la "supra regiono". Iam la movado havis pli da tiropotenco, tamen ĉi tiam, post la malkovro de metaloj sub la tero, minejoj kun moninvestado en la urbegoj de la suba duoninsulo, kaj finfine la konstruo de laPonto de Makinako en 1957, la ŝanco por subŝtatiĝi estas pli fora ol iam ajn.
Se la supra duoninsulo subŝtatiĝus, ĝi estus la plej malpopolata subŝtato, sen ia granda urbo, ĉar nun, malpli ol duono de miliono da personoj enloĝas la duoninsulon.
Hodiaŭ, la proponon oni ĝenerale prenas kiel nur kuriozaĵo, sen ia vera bezono aparte de kvazaŭ-fiero.
- ↑1,01,11,2Density Using Land Area
- ↑Michigan Historical Center (March 10, 2008) Michigan FAQ. Michigan Facts & History. Michigan Department of Natural Resources. Arkivita ella originalo je December 17, 2009.
- ↑ (1952) “Wolverine and Michigander”,Michigan Alumnus Quarterly Review 58,p. 203–208.
- ↑ (February 1954) “Words and Phrases in American Politics: Michigander”,American Speech 29 (1),p. 21–27.doi:10.2307/453592.
- ↑Foley, Aaron, "The 'Michigander vs. Michiganian' Debate Crops Up Again in Wake of Snyder's Election", MLive,Booth Newspapers, November 3, 2010.
- ↑Office of Governor Gretchen Whitmer (2019) About the Governor. Office of Governor Gretchen Whitmer. Alirita June 3, 2019 .
- ↑"Poll: 'Michiganders' Embrace the Label",United Press International, February 11, 2011.
- ↑Gray, Kathleen, "Michiganders or Michiganians? Lawmakers Settle It", Detroit Free Press, November 2, 2017.
- ↑United States Government Publishing Office. (2016)Style Manual: An Official Guide to the Form and Style of Federal Government Publications,31‑a eldono, Washington, DC: United States Government Publishing Office.ISBN 9780160936012.OCLC981985469.
- ↑"Da 'Yoopers' Added to Merriam-Webster Dictionary Celebrating Residents of Michigan's Upper Peninsula", Daily News.
- ↑Toeniskoetter, Clare, "The Vocabulary of Yoopers, Trolls and Fudgies",Michigan Radio, March 30, 2014.
- ↑"Talking About Words", Michigan Today News,University of Michigan News Service, September 15, 2003.Arkivigite je 2011-01-03 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-01-03. Alirita 2020-01-23 .