Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Michel Onfray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Onfray
Persona informo
Michel Onfray
Naskiĝo1-an de januaro1959 (1959-01-01) (66-jaraĝa)
en Argentan
Religioateismovd
Lingvojfrancavd
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato de Kaeno-doktoreco (–1987)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupofilozofo
eseisto
publikigistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoPolitika filozofio,filozofio de la religio,antikva filozofio,etiko,estetiko kajontologioRedakti la valoron en Wikidatavd
Doktoreca konsilistoSimone Goyard-Fabrevd
Verkado
VerkojLa Sculpture de soi ❦
Q61042208 ❦
Traktaĵo pri ateologio ❦
Q85853725 ❦
Krepusko de idolo: freŭda fabelumado ❦
Faut-Il Brûler L'Art Contemporain ? ❦
Q2995889vd
 
Honorigoj
Honorigojvd
EnTTTOficiala retejovd
Filozofo
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Michel Onfray (Mikaelo Onfrajo) estasfrancafilozofo.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Michel Onfray naskiĝis la 1-an de januaro1959 enArgentan (Orne, Francio), en kamparana familio. Li iĝis doktoro prifilozofio, kaj instruis ĉeteknika liceo enCaen de1983 ĝis2002. Forrifuzante la instruadon de la filozofio, kiel ĝi estas praktikata (laŭ instrukcioj, kiuj laŭ li, celas instrui nur la oficialan historion de la filozofio, kaj tiel mallernigas filozofi), li memvole eksiĝis el sia laborposteno en2002 (la jaro, kiamLuc Ferry iĝis ministro de la Nacia Edukado). Li tiam kreis laPopolan Universitaton de Caen, kaj verkis en 2004 la manifeston “La communauté philosophique “ (La filozofa anaro).

Li verkis dudekon da libroj, en kiuj li proponas teorion de lahedonismo: kion povas la korpo? En kio ĝi estas preferata filozofia ilo? Kiel artiste pensi? Kiel instali etikon ĉe la estetikogrundo? Kian lokon lasi alDionizo encivilizacio tute submetata alApolono? Kiaj rilatoj estas inter etikahedonismo kaj politikaanarkiismo? Laŭ kiaj kondiĉojfilozofio estas aplikebla? Kiajn feliĉojn la korpo povas atendi de la postmodernaj sciencoj? Kiaj rilatoj estas interbiografio kaj filozofia stilo? Laŭ kiaj principoj estas fabrikataj la filozofiamitologio?

La respondoj supozas pasi tra la libertina korpo, la imanenta etiko, la liberecaindividuismo, la artista filozofo, lamaldekstra niĉeismo (elNietzche), lasensismamaterialismo, la jubilautilismo, la ĝeneraligataestetiko, lapagana subjektiveco, la sunalibertineco, lafaŭsta korpo, la filozofia vivo kaj la alternativahistoriografio. Li proponis la koncepton deateologio.

Verkaro

[redakti |redakti fonton]
Sekvo al La filozofa anaro: Voĉporta maŝino
  • 2006:La Puissance d’exister, Grasset,(ISBN 2246716918), LGF(ISBN 9782253083979),La potenco ekzisti
  • 2007 :Théorie du voyage. Poétique de la géographie,éd. Galilée,(ISBN 271860655X) LGF (Livre de poche)(ISBN 9782253084419),Teorio de la vojaĝo. Poetiko de lageografio
  • 2007:Fixer des vertiges : Les Photographies de Willy Ronis, éd. Galilée,(ISBN 9782718607481),Fiksi vertigojn: La Fotografaĵoj deWilly Ronis
  • 2007:La Pensée de midi. Archéologie d’une gauche libertaire, éd. Galilée,(ISBN 9782718607559),La tagmeza penso. Arĥeologio de liberecana maldekstro.
  • 2008:Le Songe d'Eichmann, Galilée,(ISBN 9782718607672),La Sonĝo de Eichmann
  • 2008 :L’Innocence du devenir. La Vie de Frédéric Nietzsche, éd. Galilée,(ISBN 9782718607566),La senkulpeco de la estiĝo. La vivo de Frederiko Nietzsche
  • 2008:Le Chiffre de la peinture. L’Œuvre de Valerio Adami, éd. Galilée,(ISBN 9782718607702),La Ĉifro de la pentrarto. La Verko de Valerio Adami
  • 2008:Le souci des plaisirs. Construction d’une érotique solaire,éd. Flammarion,(ISBN 9782081216327),La Zorgo de la plezuroj. Konstruo de suna erotiko.
  • 2009:La Religion du poignard. Éloge de Charlotte Corday, éd. Galilée,(ISBN 9782718607917),La Religio de la ponardo. Laŭdo deCharlotte Corday
  • 2009:L’Apiculteur et les Indiens. La Peinture de Gérard Garouste, éd. Galilée,(ISBN 9782718607986),La abelbredisto kaj la Indianoj. La Pentrarto deGérard Garouste
  • 2009:Le Recours aux forêts. La Tentation de Démocrite, éd. Galilée,(ISBN 9782718608006),Sinturno al arbaroj. La tento deDemokrito
  • 2010:Philosopher comme un chien. La Philosophie féroce III, éd. Galilée,(ISBN 9782718607504 ),Filozofi kiel hundo. Kruelaga filozofio III
  • 2010:Voyous, voyants, voyeurs. : Autour de Clovis Trouille (1889-1975), kun Clovis Prévost, Ornella Volta kaj Henri Lambert, éd. Somogy,(ISBN 9782757203248),Friponoj, aŭguristoj, vuajeristoj: ĈirkaŭClovis Trouille (1889-1975)
  • 2010:Nietzsche, kun Maximilien Le Roy, Les Editions du Lombard,(ISBN 9782803626502)
  • 2010:Le crépuscule d'une idole : L'affabulation freudienne, Grasset,(ISBN 9782246769316),Krepusko de idolo: freŭda fabelumado
  • 2012:L'ordre libertaire. La vie philosophique d'Albert Camus, Flammarion
  • 2012:Vies et mort d’un dandy. Construction d’un mythe, Galilée, 2012
  • 2012:Rendre la raison populaire. Université populaire, mode d’emploi, Autrement, 2012
  • 2012:Le Postanarchisme expliqué à ma grand-mère. Le Principe de Gulliver, Galilée, 2012
  • 2013Le Canari du nazi. Essais sur la monstruosité, Collectif, Autrement, 2013
  • 2013La Raison des sortilèges. Entretiens sur la musique, Autrement, 2013
  • 2013Un requiem athée, Galilée, 2013
  • 2014Avant le silence. Haïkus d’une année, Galilée, 2014
  • 2014Bestiaire nietzschéen. Les Animaux philosophiques, Galilée, 2014
  • 2015Les Petits serpents. Avant le silence, II, Galilée, 2015
  • 2015Haute école. Brève histoire du cheval philosophique, Flammarion, 2015
  • 2015Penser l'Islam, Grasset, 2016
  • 2016Le Miroir aux alouettes. Principes d'athéisme social, Plon, 2016
  • 2016La Force du sexe faible. Contre-histoire de la Révolution française, Autrement, 2016
  • 2016L'Éclipse de l'éclipse. Avant le silence, III, Galilée, 2016
  • 2017Décadence, Flammarion, 2017

Onfray kaj Esperanto

[redakti |redakti fonton]

LaTraité d’athéologie estis tradukitaj en Esperanton, kun la titolo"Traktaĵo pri ateologio". La traduko estis dePaul Signoret kaj estis eldonita deSAT-EFK en 2010.[1] [2]

Mikaelo Onfrajo verkis artikolon pri regionaj lingvoj kajEsperanto :Ĉe du lingvaj ekstremoj Li diris i.a. pri Esperanto la jenon : "L’espéranto propose d’habiter une langue universelle, cosmopolite, globale qui se construit sur l’ouverture, l’accueil, l’élargissement" (Kiel loĝlokon, Esperanto proponas lingvon universalan, kosmopolitan, tutecan; ĝin fundamentas malfermiteco, akceptemo, vastanimeco).

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Prezento de la libro Traktaĵo pri Ateologio, Esperanto-traduko eldonita de la Eldona Fako Kooperativa de SAT aŭgusto 2010
  2. Recenzo de la Traktaĵo pri Ateologio fare de Nikolao Gudskov

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Trovu« Michel Onfray » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Michel_Onfray&oldid=8911575"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp