Michael Richey | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro1678 (1678-10-01) en Hamburgo |
Morto | 10-an de majo1761 (1761-05-10) (82-jaraĝa) en Hamburgo |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Germanio![]() |
Alma mater | Universitato de Wittenberg![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto historiisto filologo mezlerneja instruisto ![]() |
Michael RICHEY (naskiĝinta la1-an de oktobro 1678 enHamburgo, mortinta la10-an de majo 1761 samloke) estisgermana multflanka scienculo kaj poeto.
Michael Richey studis teologion, natursciencoj, matematikon kaj historion ĉeWittenberg. Je la fino de 1699 li iĝis magistro pri filozofio. En la 10.9.1704 li eklernejestris ĉe la Athenaeum-gimnazio enStade. En julio 1712 li forlasis la urbon propestepidemio kaj ebla sieĝado fare dedanaj trupoj. En majo 1713 li laŭforme abdikis. Ekde 1712 li aktivis kiel privata docento en Hamburgo. En la 26.1.1717 li iĝis profesoro pri lagreka lingvo kaj historio ĉe la Akademia Gimnazio, kiun funkcion li plenumis ĝismorte.
Por li nomitis la stratoRicheystraße en la hamburga kvartalo Barmbek-Nord kaj la stratetoRicheyweg en Stade.
Richey anis ĉe la societoPatriotische Gesellschaft. Inter 1724 kaj 1726 li membris en la redaktistaro de la en Hamburgo aperinta morala semajngazeto "Der Patriot".[1] kiu iĝis grava sontubo de malfruaklerismo en Germanujo kaj eĉ ekstere de la landlimoj germanaj. Tre gravis liaj meritoj koncerne la studojn de la hamburga dialekto (Idioticon Hamburgense oder Wörter-Buch, zur Erklärung der eigenen, in und um Hamburg gebräuchlichen, Nieder-Sächsischen Mund-Art. Hamburgo 1743, dua eldono en 1755). Richey per tio kreis la fakterminonIdiotikon kiu iĝis standardo en titoloj pri regionaj vortaroj.[2]
Krome li ellaboris la kolektonHamburgische Bibliotheca Historica, Der Studierenden Jugend zum Besten zusammen getragen (10 volumoj, Leipzig 1715–1729, kune kunPhilipp Friedrich Hane,Johann Hübner,Johann Albert Fabricius).