| Mia Farrow |
|---|
 |
|
| Persona informo |
|---|
| Mia Farrow |
| Naskonomo | Maria de Lourdes Villiers Farrow |
| Naskiĝo | 9-an de februaro1945 (1945-02-09) (81-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
| Etno | usonanojvd |
| Lingvoj | anglavd |
| Ŝtataneco | Usono vd |
| Familio |
|---|
| Patro | John Farrow vd |
| Patrino | Maureen O'Sullivan vd |
| Gefratoj | Patrick Villiers Farrow(en) ,Prudence Farrow(en) ,Tisa Farrow(mul) kajStephanie Farrow(en) vd |
| Edz(in)o | André Previn(mul) (1970–1979) Frank Sinatra(1966–1968) vd |
| Amkunulo | Woody Allen(1980–1992) vd |
| Infanoj | Matthew Previn(en) ( André Previn(mul) ) Dylan Farrow(en) ,adoptita filino ( Woody Allen) Moses Farrow,adoptita filo ( Woody Allen) Tam Farrow(en) ,adoptita filino ( ) Quincy Farrow(en) ,adoptita filo ( ) Isaiah Farrow(en) ,adoptita filo ( ) Thaddeus Farrow(en) ,adoptita filo ( ) Ronan Farrow(mul) ( Woody Allen) Daisy Previn(en) ,adoptita filino ( André Previn(mul) ) Sascha Previn(en) ( André Previn(mul) ) Soon-Yi Previn(en) ,adoptita filino ( André Previn(mul) ) Fletcher Previn(en) ( André Previn(mul) ) Lark Previn(en) ,adoptita filino ( André Previn(mul) ) Minh Farrow(en) ,adoptita filino ( ) vd |
| Parencoj | Nancy Sinatra (vicfilino) Frank Sinatra Jr.(en) (vicfilo) Tina Sinatra(mul) (vicfilino) vd |
| Profesio |
|---|
| Alia nomo | Mia Farrowvd |
| Okupo | homrajta aktivulo filmaktoro teatra aktoro televida aktoro vd |
| Aktiva en | Usonovd |
| Aktiva dum | 1959–vd |
|
|---|
|
|---|
|
|---|
| EnTTT | Oficiala retejovd |
|
| vd | Fonto:Vikidatumoj |
|
María de Lourdes Villiers "Mia" Farrow (/ˈmɑːriːɑː di lʊrdz vɪljərz færoʊ/; 9a de februaro,1945) estas usonaaktorino, aktivulino, kaj iamamanekeno. Farrow aperis en pli ol 50 filmoj kaj ricevis nombrajn premiojn, inter kiujOra Globo kaj tri nomumoj al premiojBAFTA. Farrow estas konata ankaŭ pro sia etenda laboro kiel Bonvola Ambasadoro deUNICEF, kio inkludis humanitarajn aktivecojn enDarfur,Ĉado, kaj enCentrafrika Respubliko. En 2008, la gazetoTime nomis ŝin unu el la plej influaj personoj en la mondo.[1]
Ŝi estas la plej aĝa filino de la aŭstralia reĝisoro John Farrow kaj de la irlanda aktorinoMaureen O'Sullivan, kaj havis striktan edukon enkatolikismo enBeverly Hills,Kalifornio. Post labori kiel manekeno estante junulino, ŝi ekfamiĝis pro sia rolo kiel Allison MacKenzie en latelevida serioPeyton Place (1964–1966). Ŝia listigita debuto en filmo estis porGuns at Batasi (1964), kio havigis al ŝiOran Globon por Novstelulo de la Jaro, kaj ŝi akiris plian rekonon pro sia posta dujara geedzeco kunFrank Sinatra, al kiu ŝi edziniĝis estante 21-jaraĝa. La portreto de Farrow pri Rosemary Woodhouse en la hororfilmoRosemary's Baby (1968) havigis al ŝi nomumon por premio BAFTA kaj Oran Globon por la Plej Bonkvalita Aktorino. Ŝi atingis trian nomumon al Ora Globo pro sia rolo enJohn and Mary (1969).
En 1971, Farrow iĝis la unua usona aktorino en la historio kiu aliĝis al laRoyal Shakespeare Company, aperante kielJohana de Arko en ludado deJeanne d'Arc au bûcher (Johana de Arko sur la ŝtiparo). Al tio sekvis teatraj ludoj deMary Rose (1972), kajTri fratinoj (1973) kajIvanov (1976) deAnton Ĉeĥov. Farrow stelulis ankaŭ en kelkaj filmoj laŭlonge de la1970-aj jaroj, ĉefe kiel Daisy Buchanan en la kinadapto de 1974 deThe Great Gatsby, kaj en la komedio deRobert Altman nomeA Wedding (1978).
Farrow ekrilatis kun la kinistoWoody Allen en 1979, kaj laŭlonge de unu jardeko ŝi stelulis en 13 el liaj filmoj, dekomence perA Midsummer Night's Sex Comedy (1982). Ŝi ricevis nombrajn kritikajn honorojn pro siaj ludoj en kelkaj el la filmoj de Allen, kiel nomumojn por Ora Globo proBroadway Danny Rose (1984),The Purple Rose of Cairo (1985), kajAlice (1990), same kiel por premio BAFTA proHannah and Her Sisters (1986). Post separo el Allen en 1992, Farrow faris publikajn akuzojn ke li estis sekse aliĝinta al ŝia sep-jaraĝa adoptita filino, Dylan, kion li ripete neis. Spite neklaran pruvaron, Farrow retenis la zorgon de Dylan. Tiuj postuloj ricevis gravan publikan atenton post Dylan mem rerakontis la supozitan aligon en intervjuo de 2013.
Ekde la2000-aj jaroj, Farrow faris porokazajn aperojn en televido, kiel por ripeta rolo enThird Watch (2001–2003), kaj por duarangaj roloj en filmoj kielThe Omen (2006),Be Kind Rewind (2008), kajDark Horse (2011). Ŝi dediĉis gravajn periodojn al zorgado de siaj multaj adoptitaj kaj biologiaj filoj, same kiel al partopreno en humanitaraj klopodoj eksterlande, specife pri defendo dehomaj rajtoj enafrikaj landoj.
- Rosemary's Baby (1968)
- John and Mary (1969)
- The Great Gatsby (1974)
- A Wedding (1978)
- Death on the Nile (1978)
- A Midsummer Night's Sex Comedy (1982)
- Zelig (1983)
- Broadway Danny Rose (1984)
- The Purple Rose of Cairo (1985)
- Hannah and Her Sisters (1986)
- Radio Days (1987)
- September (1987)
- Another Woman (1988)
- Crimes and Misdemeanors (1989)
- Alice (1990)
- Shadows and Fog (1991)
- Husbands and Wives (1992)
- The Omen (2006)
- Be Kind Rewind (2006)