משנה |
---|
 |
sankta libro |
---|
Aŭtoroj |
---|
Aŭtoro | Juda Hanassi, Tanaoj |
Lingvoj |
---|
Eldonado |
---|
Ĝenro | rabena literaturo |
Partoj |
---|
| • Zeraim • Seder Moed • Nashim • Nezikin • Kodashim • Tehorotvd |
---|
|
---|
|
LaMiŝno aŭMiŝnao estas la unua ĉefahalaĥa verkaĵo de la judaj parolaj tradicioj, aŭ "Parola Torao." La Miŝnao registras la debatojn inter la rabenoj konitaj kiel La Tanaim. La ĉefredaktoro de tiu ĉi verkaro estis rabenoJehuda Ha-Nasi la estro de ĉiujjudaj komunumoj enJudeo-Palestino el fino de la2-a jarcento.
La nomo "Mishnah" originas de la hebrea radiko S.N.H. (En la aramea T.N.A) kaj estas derivita de la vortoj: "memorigo" (t.e.: ripeto - kutime buŝe) kaj "du" (ĉar ĝi estas dua kaj malĉefa al laBiblio).
Tosefta aŭTosefto (enJudbabilona aramea תוספתא "suplemento, aldono") estas kompilaĵo de lajudaparola tradicio (Torao) el la fino de la 2a jarcento, nome la periodo de la Miŝno.
La Mishnah estas dividita en ses ordojn (en la hebrea, Seder) laŭ malsamaj areoj de la tiama vivo.
Ĉar la Mishnah estasparkerigita, ĝi foje estas kondukita en la formo dedialogo, aŭ demandoj kaj respondoj, kaj ofte kondukas al malkonsentoj sen halaĥaj verdiktoj. La subteksto ankaŭ ne prezentas fonmaterialon por la temoj pridiskutataj en ĝi, Ĉar ĉio ĉi estas supozataj esti memkompreneblaj kaj por la redaktintoj kaj por la legantoj.
- Patroj (Abot). El la antikva hebrea literaturo „Miŝna’o“ antaŭ 2000 jaroj. IV. parto, IX. volumo. Tradukis:Josef Rabinovic-(Tajc). Jerusalemo, 1931 (?), 32 pĝ.
|
 | „ La ĉefverkoj de la antikvajuda literaturo estas: laBiblio,Talmudo kaj Miŝnao. La kvin libroj deMoseo (Pentateuĥos-Torao, leĝoj) reprezentas la sanktan fundamenton de lajuda religio. — Talmudo entenas la tutan religio-historian materion de lajuda tradicio, diskutojn, kontemplaciojn, parabolojn,legendojn kaj sciencajn, precipe medicinajn, temojn. — Miŝnao estas el ses partoj konsistanta verko, redaktita 190 a. Kr. Ĝi entenas komentarojn pri etikaj tezoj kaj indikojn al praktikado de la skiiba doktrinoj kaj leĝoj. En 32 paĝa broŝuro prezentas al ni la tradukinto parton de ĉi tiu grava hebrea literaturaĵo, la kompilaĵon de eldiroj, sentencoj kaj klarigoj, kiujn faris Plenaĝuloj, Profetoj, rabenoj kaj iliaj disciploj. Tiamaniere oni povas konatiĝi almenaŭ kun fragmiento de la ampleksa verko kaj kun ideologio de la juda instruo antaŭ du jarmiloj, instruo de ideoj, kiuj poreterne valoras. La Esp.-teksto de la libreto estas perfekta kaj zorge presita. Espereble sekvos iom post iom pluaj partoj. ” | — Sós.Aŭstria Esperantisto (revuo) n.74 (mar 1931) |
|
|
 | „ Fakto, ke la traduko devenas de la lando kie la originalo estis skribita,montras ke en ĉiuj rondoj Esperanto estas uzata por diskonigi al la homaro la nacian saĝecon, ĉu modernan ĉu antikvan. La traduko estas farita en fundamenta lingvo kaj la enhavo estas interesa laŭ idea rilato. Jen unu eldiro : Kiu plimultigas posedaĵon, tiu plimultigas zorgojn; kiu plimultigas edzinojn, tiu plimultigas superstiĉojn; kiu plimultigas instruon, tiu plimultigas vivon; kiu plimultigas justecon, tiu plimultigas pacon... En la Ĉapitro Unua, paragrafo 4-a : Ĉu la nomo « Joezer Credano » devas esti legata « Tsredano » aŭ ĉu ĝi estu skribota « Kredano »? ” | — Belga esperantisto n188 (sep-nov 1931) |
|
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |