La diversaj eblaj funkcioj de mezkampuloj ene de la ludejo (hispanlingve)
Enfutbalo,mezkampulo,mezkampisto,mezulo aŭmezludisto, estas la futbalisto ĉu atakanta ĉu defendanta kiu ludas ĉefe en la centro de la ludejo. Ties ĉefaj funkcioj estas la jenaj: ekvilibrigi la teamon inter la defendo kaj la atako, konstrui kaj organizi la ludon, pasigi lapilkon al laavanuloj, rekuperi la pilkon kiam tiu estas posedata de la kontraŭa teamo, inter aliaj. Spite teorian malgravon de mezuloj, kompare kungoluloj kaj avanuloj, ili povas esti decidigaj en la ludado, ekzemple por rapide pasigi pilkon el defendantoj aŭ el sia propra rekupero al rapida avanulo kiu farugolon.