Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie kie troviĝas la ĉefa parto de la lando.
Lamezeŭropa tempo (MET) (angleCentral European Time (CET)) estas por partoj de Eŭropo – interalie por lagermanlingvaj landoj kaj teritorioj – kaj partoj de Afriko laŭleĝe valida horo. Ĝi egalas al laaveraĝa suntempo sur lalongitudo 15° oriente. La diferenco de la mezeŭropa normala tempo (MET) al la universala tempoUTC estas +1 horo, mallongeUTC+1. La diferenco de lamezeŭropa somera tempo (MEST, angl. CEST) al la universala tempo estas +2 horoj, mallongeUTC+2. Ĝi do egalas al la averaĝa suntempo sur la longitudo 30° oriente.
Kun validiĝo de la leĝo pri la enkonduko de unueca difino de tempo la 1-an de Aprilo 1893 estis difinita la mezeŭropatempo kiel unueca tempo por la tutaGermana Imperiestra Regno. Antaŭe tie validis laBerlina tempo.
Memorŝtono, kiu simbolas la etendiĝon de la 15-a meridiano, enGörlitz, la plej orienta urbo de Germanio
En Eŭropo la sekvaj urboj situas sur la 15-ameridiano – tio estas ĉi tie MET kaj la averaĝa suntempo estas egalaj:
La ideala orienta limo (22,5° oriente) de la horzono etendiĝas proksime al la urboLublin en la oriento de Pollando. Ĝi estas esence transirata nur en la nordo deNorvegio (la orienta lokoVardø situas kun 31° 6′ eĉ 6' oriente de la meridiano por la orienteŭropa tempo,UTC+2).
La validotereno de la MET etendiĝas en centra Eŭropo de Kap Touriñán en Hispanio (9° 17′ okcidente) ĝis la riveroBug apudHrubieszów en Pollando (24° 10' oriente), en la ĉepolusa regiono eĉ ĝis Vardø en Norvegio (31° 6′ oriente). La ideala latituda diferenco de 15° estas grave transirata kun preskaŭ 33,5° resp. preskaŭ 39,5°. Sufiĉe granda estas la malsameco inter zona tempo kaj averaĝa suntempo je la randoj de la fakta horzono: pli ol +1½ horoj (en somero +2½ horoj) ĉe Kap Touriñán, proksime −1 horo en Vardø.
En Germanio la MET estas disvastigata kiel laŭleĝe difinita tempo per la longonda sendejo DCF77 en Mainflingen, kies tempa signalo devenas de atoma horloĝo de la Fizika-Teknika federacia institucio en Braunschweig. Tiel nomataj radiosignalaj horloĝoj povas akcepti ĉi tiun temposignalan sendejon.
Unuiĝinta reĝlando havis 1940–1945 laBritish Summer Time kiel norman tempon(War Time) en uzado, kiel somera tempo validisBritish Double Summer Time (BDST)GMT+2[1]
Irlando uzis 1940–1946 laIrish Standard Time (IST) tutjare, 1941–1945 kaj 1947 sen laBritish Double Summer Time
Portugalio: 1966–1976 kaj 1992–1996: Portugalio enkondukis la MET por intensigo de la komercaj rilatoj kun Hispanio kaj Francio, sed denove rezignis pri ĝi, ĉar la infanoj ankaŭ dum somero (intensigata de la somera tempo) ankoraŭ dum malhelo devis iri al la lernejo, la lando situas sur proksimume 7,5° okcidente, havas do proksimume 1½ horan tempodiferencon al 15° oriente