Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Meza klaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipausonano mezklasadomo
Meza riĉaĵo per plenkreskulo (2017)

La terminoMeza klasoMezklaso estas grado, tavolo aŭsocia klaso kiu aplikiĝas al personoj kun meza sociekonomia nivelo kiu situantas inter lalaborista klaso kaj laalta klaso. En lasociaj sciencoj tio termino priskribas socian kaj ekonomian grupon de homoj kun akceptebla financa kapablo, kiuj ne havas eksterordinaran aŭ videblan influon aŭriĉaĵon.

La Mezklaso, estas termino kiu aludas al la sociala tavolo sub laalta klaso, kiu vivtenas sin el rentoj (kaj ne el propra laboro) kaj super lamalalta klaso ensociologio. En amaskomunikiloj, en landoj kiaj Hispanio kutime oni aludas ofte la Mezklason kaj ne tiom la laboristan klason aŭ malaltan klason, kio kondukas al kutimakonfuzo identiĝi kun la Mezklaso pro ties lingva signifo, por granda procento de la loĝantaro. Strikte, la Mezklaso estas laŭnombre pli malgranda ol la procento de la loĝantaro kiu memidentigas kiel Mezklaso.

La mallarĝa sed plipreciza difino de la meza klaso laŭdomanaroj estas tiuj kies malneta enspezo varias inter 75% kaj 125% de la meza enspezo. Laŭ alia akceptita kalkulmetodo, la meza klaso estas difinita laŭ domanaroj, kies enspezo varias inter 75% kaj 125% de la mediana enspezo (la enspezlinio, kiun duono de la salajruloj gajnas supre kaj duono gajnas malsupre).

La vasta difino de la meza klaso rezultas el la divido de la loĝantaro de iu lando laŭ sociekonomikaj klasoj. Tiu dividado distingas inter alta klaso (ekzemple la 1% de la riĉuloj), kaj la laborista klaso, kun la meza klaso intere. Tiu ĉi dividado difinas la mallarĝigan dividadon kiel "mez-malalta klaso".

La meza klaso estas la klaso sur kiu baziĝas laindustriigita socio. La anoj en ĉi tiu klaso estas, kutime, ladungitoj kiuj dungis la plej multajn el la sistemoj en lakomerca-privata kajpublika sektoro, kaj ankaŭ estas la ĉefaj konsumantoj de la diversajkonsumvaroj en lamerkato. Enmarksisma sociologio, aliflanke, la frazo "meza klaso" estas utiligita kiel nomo por la klaso de burĝaj domposedantoj, kiuj gajnas sian porvivaĵon de komercaproprieto, administrado, kajliberaj profesioj, kontraste al la proletaro - la klaso de salajritaj laboristoj, kiuj perlaboras sian vivon permanlaboro.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Arriba, Ana & Serrano Pascual, Araceli (2002). Pobreza y Exclusión. Madrid: CSIC.
  • Erikson, Robert & Goldthorpe, John H (1993). The Constant Flux: A Study of Class Mobility in Industrial Societies. Cary (NC): Oxford University Press.ISBN 0-19-827908-6.
  • Esping-Andersen, Gösta (1999). Social Foundations of Postindustrial Economies. Cary (NC): Oxford University Press.ISBN 0-19-874200-2.
  • Weber, Max (1976). «Stände und Klassen». Wirtschaft und Gesellschaft, cap. IV. Tübingen: Mohr.ISBN 3-16-538521-1.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  • Diagonal Asociación Civil - NRO argentina kiu proponas oportunon de labora kaj socia relokigo al la meza klaso malriĉigita
  • Desoccidentalización, artikolo de Lluís Bassets pri la monda etendo de la meza klaso. El País, 20a de marto de 2010.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Meza_klaso&oldid=8364703"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp