Mezameriko (aŭ Mezamerika civilizo) estas historia kultura regiono situanta en granda parto de nuntempaMeksiko,Gvatemalo,Belizo,Salvadoro kajKostariko, kies indiĝenaj kulturoj havas plurajn komunajn ecojn. La plej famaj mezamerikaj kulturoj estis laolmekoj,toltekoj,meŝikoj kajmajaoj.
Mezameriko etendiĝas de norda limo en la nord-meksika dezerto ĝis suda limo en la tropikaj arbaroj de Kostariko. La klimato ene de tiuj limoj variegas.Gravan rolon en la geografio de ĉi tiu regiono havas montaroj, inter kiuj la plej grandaj estasSuda Patrinmontaro,Okcidenta Patrinmontaro kajOrienta Patrinmontaro.
Paul Kirchoff, kiam li geografie skizis la mezamerikan areon, samtempe proponis karakteraron komunan al ĉiuj tiuregionaj kulturaj, kiu difinas ilin. Inter tiuj karakteroj li rimarkigis la uzon de du kalendaroj, ritan de 260 tagoj, kaj alian de 365 tagoj; la dudekumannombrosistemon kaj la bildohieroglifanskribosistemon,homoferadon, la adoro al iuj gedioj (inter kiuj elstaras la gedioj de akvo, fajro, kaj laPlumhava Serpento), kaj kelkajn aliajn.
Christian Duverger argumentas ke la meŝika kulturo estis la ĉefesprimo de la mezamerika civilizo. Tiun perspektivon tamen kontraŭbatalis aliaj aŭtoroj (kiel López Austin, López Luján kaj Florescano), kiuj asertas, ke la mezamerika civilizo estas rezulto de interagado de diversaj popoloj. Krom etna diverso rilate iujn aferojn, Mezameriko fariĝis relative homogena rilate aliajn pro daŭraj komercaj kaj militaj kontaktoj inter siaj regionoj.
Maizo estis la bazo de mezamerika nutrado dum la antaŭhispana epoko kaj ankoraŭ havas tiun rolon en la sama regiono nuntempe. Lamilpa estas la tradicia uzita sistemo por kultivi ĝin.
La kultivado demaizo estis unu el la originalaj elementoj, kiujn Kirchhoff inkludis en la mezamerika karakteraro. Serĉante la originon de agrikulturo,Richard MacNeish eniris la sekejojn de laMontaro Tamaulipas kaj malkovris enCueva de La Perra restaĵojn de primitiva maizo, kiujn oni datigis al 2500 a. K. Enketante plu suden, ili atingisValon de Tehuacán, kie li supozis, ke kondiĉoj povas ekzisti, kiuj konservus indikojn pri la procezoj, kiuj okazigis la malsovaĝigon de kreskaĵoj kaj la evoluon deagrikulturo en Mezameriko.[1] La malkovroj de MacNeish en la kavernoj de Tehuacán havigis pruvojn subtenajn al la hipotezo de mezamerika origino de maizo.
Maizo estis malsovaĝigita ĉirkaŭ 5000 a. K., verŝajne elteosinteo, kaj okupis esencan ro/lon en Mezameriko. En la regiono koniĝas plurdek varioj adaptitaj al la klimataj kondiĉoj de la diversaj mezamerikaj regionoj. Ili estas divideblaj en du grandajn grupojn, kiujn oni nomas aliancoj. La istma alianco kunigas la variojn devenintajn el Oaĥako,Miŝtekujo, kajJukatano; la alianco Balsas-Okcidenta Meksiko inkludas rasojn apartenantajn al laBalsasa Depresio,Chiapas,Tierra Caliente kajJalisco. La teritorio de tiuj aliancoj preskaŭ ĉie samas kun laprahejmregionoj de laotomi-mangeaj nacioj. Tiu fakto, kun laglotokronologia takso, ke la plej antikva pralingvo kun maiz-rilata vortprovizo estas lapra-otomi-mangea, subtenas la hipotezon, ke la prauloj de tiuj popoloj rolis en la malsovaĝigo de la maizo.[2]
Ĉirkaŭ la utiligado de tiu cerealo, en Mezameriko ekestis tuta teknologiaro, kiu daŭras ankoraŭ nun. Ĝi inkludas semajn teknikojn kaj la eltrovo deniŝtamaligo, la evoluon de pistiloj (metatoj), kaj la diversiĝon de ĝia utiligado, kiu gamas de faruno ĝis tamaloj trapinole kajtortiljoj.[3] Ankaŭ en mitologio kaj religio gravis la rolo de maizo: el ĝi la homoj estas faritaj laŭ la meŝikaLegendo de la Sunoj kaj la kiĉeaPopol Vuh. En la meŝika mito, kaj la homo kaj ĝia nutraĵo estas produktoj de sinsekvaj perfektigoj. En la nuna erao nia specio havas en la maizo la materion de sia karno, kaj ĝia semo estascentli, tio estas maizo. Ankaŭ la homoj de la pasintaj kosmaj eraoj havis siajn semojn. Sub la Jaguara Suno, la homoj ne kultivis la teron; sub la Venta Suno ili manĝisacocentli; la erao de la Pluva Suno nutriĝis peracecentli; kaj la Akva Suno estis la erao deteosinteo. LaPopol Vuh diras:
„ Tiam pistiĝis la flava maizo, la blanka maizo, kaj la Antikva Kaŝintino faris naŭ trinkaĵojn. La nutraĵo enmetiĝis [en la karnon], naskis la dikaĵon, la grason, fariĝis la esenco de la brakoj, de la muskoloj de la homo. Tiel faris la Produktintoj, la Generintoj, la Dominantoj, la Potenculoj de la Ĉielo, kiel oni diras. Tuj estis [eldirita] la Vorto de Konstruo, de Formado de niaj unuaj patrinoj, [unuaj] patroj; nur flavaj maizospadikoj, blankaj maizospadikoj, [eniris al] ilia karno: sola nutraĵo de la kruroj, de la brakoj de la homo. Tiaj estis niaj unuaj gepatroj, [tiaj] estis la kvar konstruitaj homoj: tiu sola nutraĵo [iris] en ilian karnon. ”
— Popol Vuh, parto 25.
Ĉiuj mezamerikaj popoloj havis dion de la maizo, kaj li ĉeestis ekde la tempoj de laolmekoj. En multaj hakiloj eljado kaj aliaj altetvaloraj ŝtonoj, la olmekaj artistoj skulptis personon, kiu aperas kun la karakteraj felisedaj lipoj, sed estas distingebla de aliaj dioj ĉar li havas fendon en la kapo.[4] Ĉe lameŝikoj estis tri gedioj de la maizo:Xilonen estis la diino de la tenera spadiko,Cinteotl estis la dio de la matura maizo, kajIlamatecuhtli estis mastrino de la sekaj spadikoj.[5]
Kvankam la bazo de la agrikulturo kaj la nutrado de la mezamerikaj popoloj estis maizo, lastatempaj esploroj tendencas pruvi, ke ilia nutra komplemento, aparte ĉe la majaaj grupoj, kiu ebligis, ke ili pluvivigu tre grandajn loĝantarojn, precipe dum la klasika periodo kaj en la aparte multhoma suda regiono de Mezoameriko, (Tikal,Copán,Calakmul), estismanioko, tubero kun alta kaloria enhavo, el kiu oni faras tre nutran farunon, kiu ĝis nun apartenas al la dieto de la diversaj popoloj, kiuj loĝas en la majaa regiono, kaj ankaŭ en la baseno de laKariba Maro.[6] Kultivo de manioko estas certa en la majaa kulturo antaŭ 1400 jaroj enJoya de Cerén,Salvadoro).[7]
Alia grava kultivaĵo kaj nutraĵo estiskakao. El tiessemo oni faras paston por produkti trinkaĵon (ĉokoladon,naŭatlexocolatl) preparitan kun akvo.
La mezamerika diaro fariĝis tre granda pro la alpreno de novaj elementoj en la praan religion pri fajro, tero, akvo, kaj naturo. Tre grava estis la alpreno de astraj dioj (suno, steloj, konstelacioj, la planedo Venuso) kaj ilia prezentado en homformaj, bestoformaj, aŭ miksformaj skulptaĵoj, kaj en la formoj de ĉiutagaj objektoj.
La ecoj de la dioj ŝanĝis dum la tempo kaj pro interinfluo de la diversaj mezamerikaj kulturgrupoj. Dioj samtempe estis tri malsamaj estuloj kaj unu sama. Ili grupiĝis en du polusoj: pozitiva, rilatanta al lumo, vireco, forto, milito, la suno, ktp., kaj negativa, rilatanta al mallumo, ineco, resto, paco, la luno, ktp.
La enterigado de riĉaj oferdonoj enceremoniejoj, devenis de antaŭ la malnomadiĝo de mezamerikaj popoloj. Ĝi limigis la ceremonian kaj teritorian spacon por starigi kosman ordon sur la tero kaj pravigi la regadon de la rega klaso super la cetera socio. Ĝi laŭdis la praajn gediojn: la malnovan fajron de la vulkanoj, kaj la Patrinon Teron. Kaj ili elmontriĝis al ĉiu membro de mezamerika socio pere de tera tumulo, kiu dum la tempo transformiĝis en la monumentaj piramidoformaj konstruaĵoj.
La oferdonoj estis gravaj por la ceremoniejo ĉar ili havigis ideologian kaj religian povon. Tial forrabo de la oferdonoj signifis pli ol serĉon de riĉaĵoj, nome malfortigi aŭ ekstermi de la ceremoniejo ĝian religian kaj politikan potencon.
Tzompantli (kranimuro). Tiuj monumentoj memorigas la homojn oferitajn por pluigi la movadon kaj vivadon de la du precipaj kosmaj fortoj: lumo kaj mallumo.
Laofera ago havis grandan religi-politikan signifon kiel renovigon de la dia energio de la kosmo. La dioj donis vivon al la homo oferante sian propran. La homo devis kompense fordoni sian vivon por teni la ordon starigitan de la dioj.
Lasango signifikas vivon laŭ mezamerika kredo. Homa sango estingas la soifon de la dioj (aparte la Suno) kaj enhavas parton de la sango de la dioj. Sango revigligas la diojn, la teron, la plantojn kaj la bestojn (ekzemple la aglon kaj la jaguaron). La devo faradi tiun revigligon estis esprimata en mezamerika kulturo per bildoj pri oferado: agloj kaj jaguaroj vorantaj homajn korojn; cirkloj eljado (chalchihuites) kiuj reprezentas korojn; bildoj kiuj entenas samtempe peton depluvo kaj de sango, kun la sama celo, t.e. redoni la dian energion; bildoj de plantoj kaj floroj kiuj simbolas samtempe la naturon kaj la vivnaskan sangon.
Buĉoferado havis plurajn funkciojn en mezamerika religio. Unue, ĝi ĉeestigis la diigitanmorton. Morto estis sekvo de la homa oferado, sed ne fino, sed daŭrigo de la kosma ciklo. Ĝi renaskis vivon, liberigante dian energion kaj reirigante ĝin al la dioj por ke ili generu novan vivon. Due, buĉoferado pravigis militon, ĉar en milito oni akiris la plej valorajn oferotojn, militistojn havantajn la energion bezonatan por fortiga la diojn en ilia konstanta agado. La milito kaj la kaptado de kontraŭuloj samtempe fariĝis rimedo de supreniĝo en la socia ŝtuparo, kaj dia ludo. Trie, buĉoferado pravigis la reĝan potencon kaj tiun de la pastroj, kiuj regis la religian idearon, kaj de la militistoj, kiuj liveradis la oferotojn.
Statuo deTlaloko, mezamerika dio de pluvo, trovita en Coatlinchan, Ŝtato Meksiko, kaj portita en la Nacian Muzeon de Antropologio de Meksiko.
Mezamerikaj kulturoj evoluigis tendencon kompreni paron de malajn konceptoj kiel paron de aspektoj de unu fundamentaĵo. Tiu duuma koncepta stilo markis publikan religion kaj politikon kiel ankaŭ popolajn kredojn kaj ĉiutagan konduton. Ĝi naskiĝis de kultura kunfandiĝo inter navatloj kaj aŭtoktonoj. La plej reprezentaj ekzemploj estas la kredoj jenahual kaj lamezamerika pilkludo.
Lameksika nuda hundo estas unu el lanahual de la dioKecalkoatlo. En tiu formo li helpas la mortintojn transiri Chicnahuapan, riveron dividantan la mondo de la vivantoj de tiu de la mortintoj.
La vortonahual rilatas al la kapablo ke homo alikorpiĝe prenu la aspekton de alia besto. Ĝi nomas kaj la nehoman korpon kaj la homon kiu kapablas alikorpiĝi en tiun beston, sed la bazo de la koncepto estas kredo, ke oni povas esti kaj homo kaj alispeca besto samtempe. La rilato denahual estas strikte individua, malsame detotemismo, kiu estas kolektiva rilato. Iujnahual estis tre famaj, ekzemple lajaguaro kaj laaglo; aliaj estis pli modestaj, ekzemple lahundo, ladazipo, ladidelfo, ktp.
Enmezamerika arto,nahual estis diverse interpretataj. La unua speco estas malfacile komprenebla por modernuloj, ĉar ĝi impresas kiel dazipo aŭ jaguaro, ekzemple, sed vere la artaĵo celas reprezentinahual de dio aŭ reĝo. La dua, pli rekta maniero bildigas la homon kaj ties duan formon kune kiel unu duon-antropomorfan vivulon, kun homa kapo aŭ brakoj kaj nehomaj kruroj, beko, vosto, aŭ simile.
Pilkludejo de Ŝoĉikalko. La pilkludo (tlachtli) estis ceremonia dramece reprezentanta la moviĝojn de la astroj. La venkintoj de la ludo estis oferataj al la dioj, kio estis honoro por ili.
La mezamerika pilkludo ne estissporto en la kutima senco, sed rito, kaj la "ludejo" ĉiam situis interceremoniejoj. Ĝi havis esence kosman signifon, rilatantan kun la moviĝoj de la suno kaj de launiverso. Tiuj moviĝoj reprezentiĝis en la pilko, kiu estis fabrikita el malmoligitakaŭĉuko farita elkarikfikusa sevo; la materialo elektiĝis pro sia resaltemo.
La pilkludo havis multajn regulojn, kiuj ŝanĝiĝis de regiono al regiono. En unu versio oni povis ludi nur per la manoj, en alia oni uzis la koksojn kaj kubutojn, kaj en alia nur bastonforman frapilon. Por ĉiu tipo ekzistis propraspecaj ludejoj: unu havanta benketojn por resaltigi la pilkon je koksa alto, alia senigita je sia grundo. Ĝenerale ĉiaj pilkludejoj estis I-formaj. Ĉe la ekstremoj povis troviĝi birdajn kapojn kiel enCopán aŭ grandaj ringoj tra kiuj oni devis irigi la pilkon, kiel enŜoĉikalko. La ludo finiĝis per homa buĉofero, sed oni ne scias, ĉu la oferoto estis la kapitano de la venkinta teamo aŭ la venkita.
La kvarkompasdirektoj de laspaco estis ligitaj kun latempo per lakalendaro, kiu vicigis la kvalitojn de la spaco dum la tempo. En Mezameriko dato aŭ okazo ĉiam ligiĝis al spaca direkto, kaj la kalendaro esprimis simbolan topografion karakteran de tiu periodo. La tagoj ligiĝis laŭ siaj nomoj al kompasdirektoj, kiuj donis al ili kosman signifon.
La signoj de laoriento estas: krokodilo, serpento, akvo, kano, movo. La oriento ligiĝas al planta fekundeco kaj kun la mondo de la pastroj.
La signoj de lanordo estas: vento, morto, hundo, jaguaro, siliko. Kontraste al la oriento, ĝi simbole estas seka, malvarma, kaj malvigliga. Oni konsideras ĝin la nokta parto de la universo kaj loĝejo de la mortintoj. La hundo, precipe lameksika nuda hundo havas tre specialan signifon, ĉar li iras kun la mortinto dum la vojaĝo kaj irigas lin aŭ ŝin trans la alimondan riveron en neniecon.
La signoj de laokcidento estas: domo, cervo, simio, aglo, pluvo. Ĝi estas direkto ligita kun la ciklo de lavegetaĵaro, precipe en la moderklimata alteja ekosistemo, kun maldensa pluvo kaj kvar sezonoj.
La signoj de lasudo estas: kuniklo, lacerto, seka herbo, katarto, floro. Ĝi rilatas unuflanke kun la luma kaj varma tagmeza suno, kaj aliflanke kun la pluvo plena de alkohola trinkaĵo. La kuniklo, kiel ĉefa simbolo, estas ligita kun kultivistoj kaj kunpulko.
La Micaohtli, en Teotivakano. La mezamerikaj urboj estas organizitaj ĉirkaŭ kelkaj lokoj gravaj por astronomia observado.
La ceremoniejoj estas la aksoj de la loĝlokoj de Mezameriko. Laurba teritorio mem estas nenio alia ol parto de la propra spaco de la ceremoniejoj, kiuj konsistigas ĝian koron. Ilia funkcio estas situigi la spacon ĉirkaŭ si. La urbo kun sia ceremonia centro konsistigas la politikan ekzistaĵon, bazon de la identeco de ĉiu homo.
„ Ne estas triba homo, la natura etnocentrismo de la gentoj devigas, ke preskaŭ ĉiuj sin titolas la homoj. Aliflanke, la etna plureco de Mezameriko ne permesas kunligi etnon kaj teritorion; tial la identecon kreas la urbo: esti meŝiko signifas loĝi en México; esti zapoteko signifas loĝi en Zapotlán. ”
— Duverger, 1996: pág. 77
La ceremoniejoj ĉiam estis konstruitaj por videblo. Piramidoj estis konstruaĵoj kiuj elstaris de la cetera urbo por manifesti la diojn kaj iliajn kapablojn. Alia karaktero de ceremoniejoj estas la historia akumulado. Ĉiu ceremonia domo estis konstruita en pluraj fazoj, unu sur la alia, tiel ke la nun videbla parto normale estas nur la lasta konstrua etapo. La ceremoniejoj estas la arkitektura traduko de la identeco de ĉiu urbo projekciita sur ĝian adoron al siajdioj kaj mastroj.
K'inich K'an B'alam II sur steleo de Palenque. Tiaj publikaj monumentoj estis tre oftaj en la tuta Mezameriko kaj celis memorigi memorindajn okazojn aŭ farojn de la rega klaso.
Oni konceptis en Mezameriko plurajn specojn de postmorta ekzisto kaj tial oni praktikis plurajn specojn de funebra ceremonio: unuhomajn kaj plurhomajn,amastombojn, masonitajn ĉambrojn, urnojn, ktp. Krome oni praktikis kremacion. La socia rango de la mortinto kaj la maniero de morto ambaŭ faktoris en la elekto de maniero deenterigo. En ĉio rolis ideo de postmorta vojaĝo, kies deira punkto estis la tombo kaj kies celo estis la mondo de mortintaj homoj.
Mezamerikanoj kredis je tri postmortaj vojaĝoceloj. La vojaĝon ĉielen faris nur homoj mortintaj enbatalejo, sur la buĉofera ŝtono, aŭ dum akuŝo. Tiu ekzistejo nomiĝis Cincalco ("maiza domo"). La dua estis la subtera vojaĝo, pilgrimado kiu kondukis la mortintojn al ekzistejo sub la norda ekstremo de la mondo. Tiu loko nomiĝisMictlān ("mortintejo"). La tria vojaĝo kondukis al la suna paradizo en la orienta direkto. Tiun lokon regatan de la suno oni nomis en la naŭatla lingvo Tonatiuhichan ("domo de la suno").
En ĉiu enterigo oni devis lasimanĝaĵon kaj trinkaĵon en ujoj faritaj elargilo por ke la mortinto nutru sin dum la vojaĝo; oni lasis ankaŭmaskojn por ŝirmi ilin kontraŭ la malvarmo. Nuntempe iuj mezamerikaj indiĝenoj ankoraŭ metas monerojn inter la fingrojn de mortinto por kovri la kostojn de la vojaĝo.
Mezamerikaj fakaj konoj estas aranĝeblaj en du kunekzistantaj aksoj. En medicino la magia elemento estisŝamanisma tradicio; "ŝamano" estas moderna nomo por kuracisto-pastro, kiu okipiĝis pri iuj malsanoj. La plej ofta el tiuj estis la perdo de la animo. Por la kuracado de la malsanuloj laŝamano utiligispsikaktivaĵojn (pejotlon,tabakon, ruĝajn fabojn riĉajn jemeskalino) kaj magiajn procedojn (sorĉojn kajvotoferojn).
La alia medicino estis pragmata konaro. En Mezameriko estistradiciaj kuracistoj, kiuj sciis kuraci ostrompiĝojn kaj vundojn kaj eĉ fari kelkajnakuŝistajn intervenojn. Ili krome kuracis per plantoj, ekzemple uzante la aktivan principon deaspirino, kiun ili sciis eligi de salikaj ŝeloj.
Majaaj ciferoj. Mezamerikaj nombrosistemoj baziĝis sur la nombro dudek. Oni kredis, ke ĉiu nombro havas magian kromsignifon, kiu influas al la destino de la homoj.
Astronomio, naskiĝis de la observado de la astroj kaj la simbola konstruado de la tutkosma vivo. La mezamerikanoj komprenis, ke laĉielo organiziĝas laŭ regulaj cikloj kaj sinsekvoj desezonoj kaj astronomiaj fenomenoj. Ili asociisbestojn,plantojn, kaj aliajn figurojn kun la diversajkonstelacioj. La astronomiaj konoj akumuliĝadis dum jarmiloj. La procezo kulminis kun la invento de la kalendaro, kies radikoj troviĝas en la mezaantaŭklasika periodo), surbaze kaj de la observado de la astroj kaj dematematiko:
„ La mezamerikanoj preferis konstrui pli abstraktan kalendaron, bazitan sur la korelacioj de la diversaj kalkuloj, kun strukturo pli aritmetika ol astronomia. Ekzemple mirigas, ke ili preferis la jaron de 360 tagoj, 18 monatoj kaj 2 tagojn al la jaro de 365 tagoj de la majaalonga kalkulo. ”
La kalendaro de 260 tagoj nomiĝis en la naŭatla Xihuitl (civila), kaj dividiĝis en 13 monatoj po 20 tagoj. Ĝi nomiĝis ankaŭTonalpohualli ĉe la centraj popoloj,Tzolkin ĉe la majaoj, kajPije ĉe la zapotekoj. La kalendaro komenciĝis de 1200 a. K., kaj spegulis la evoluon de la maniero mezuri la tempon. Ĝi uziĝis ne nur por scii en kiuj tagoj oni kultivu, kiujn religiajn festojn oni faru, kaj kiel la astroj moviĝas, sed ankaŭ por antaŭdiraj celoj kaj por determini la diversajn destinojn de la homoj.
La nomoj uzataj por latagoj,monatoj, kajjaroj en la mezamerika mondo devenas grandaparte de la magi-religia mondrigardo, kiun la mezamerikanoj havis pri la natura medio, en kiu ili vivis komence de la fruaantaŭklasika periodo: bestoj, floroj, la astroj, kaj la morto. Ĉi tiu kalendaro ĉeestas en ĉiuj mezamerikaj kulturaj zonoj, de la olmekoj kaj la oaĥaka regiono ĝis lamajaa zono kaj la Novvulkana Akso.
Kodekso Nuttal. Ĉiuj popoloj de antikva Mezameriko evoluigis manierojn registri faktojn. Tamen nur kelkaj estas tiel ligitaj kun parolebla lingvo por esti akceptataj kiel skribosistemoj en strikta senco.
Matematiko por la mezamerikanoj ne temis nur pri nombroj, ĉar tiuj enhavis simbolan valoron laŭ la duumeca pensmaniero. La nombrosistemo estis dudekuma, t.e. simila al modernaj arabaj nombroj, sed kun bazo de dudek anstataŭ dek. La nombroj skribiĝis per punktoj, kiuj valoris unuon, kaj liniojn, kiuj valoris kvin unuojn. Simbolisme, la nombro 2 rilatis al origineco, ĉar oni komprenas ĉian originon kiel disduiĝon; 3 al la endoma fajro; 4 kun la kvar anguloj de la universo; 5 al malstabilo; 9 al la subtera mondo kaj la nokto; 13 kun la lumo; 20 kun pleneco; kaj 400 kun senfineco. La majaoj estis la unua civilizo en Mezameriko kaj unu el la plej fruaj en la mondo, kiuj uzis nombran signon por la matematika konceptonulo.
Granda kontribuo al matematiko, farita precipe de la meŝikoj, estis la invento de lanepohualtzintzin,abako per kiu oni rapide kalkulis aritmetikajn operaciojn. Ĝi estis fabrikita el ligno, fadenoj, kaj maizaj grajnoj, kaj oni foje nomas ĝin "azteka komputilo".
La studo de la mezamerikahieoroglifa skribado evoluis laŭ etapoj. La sola plene skriba sistemo estas la majaa. Dekomence oni diskutis kiel klasifiki la pli limigitajn signosistemojn uzitajn de aliaj mezamerikaj kulturoj.Bildoskribaj elementoj portis tre variajn signifojn laŭ arta, religia, kaj kultura mondrigardo. La signobildoj inkludis personojn, bestojn, kalendarajn konceptojn, lokajn nomojn kaj aliajn aferojn konatajn en ĉiuj mezamerikaj kulturoj.
La uzocelo de skribado en Mezameriko estis diversa. Foje ĝi servis por interpretado de la signoj senditaj de la astroj rilate la nomon kaj destinon de homoj. Alia uzo estis klarigado de lamitoj kajhistorioj de la popoloj, kiuj estis registrataj per hieroglifoj sur ŝtono kaj papero. Tiun laboron faris lapastroj, kiuj estis la solaj homoj kapablaj kompreni la signojn. Alia gravega uzo estis la legitimigo de la potenco de la regantoj. La skribaĵoj estis faritaj sur publikaj monumentaj, murpentraĵoj, steleoj, kaj piramidaj strukturoj, kiuj klarigis propagande al ĉiuj homoj la potencon de iliaj reĝoj.
Arta esprimado obeis al la kondiĉoj deideologio, kiun konsistigisreligio kaj politiko. Granda parto de la artaĵoj, kiuj restis post la eŭropa konkero, estas publikaj monumentoj. Tiajn artaĵojn oni faris precipe por ke ili vidiĝu. Tio gravis por la mezurado de la tempo, la grandeco de la urbo, kaj la adorado al la dioj. Krome ekzistis alia speco de arto rilatanta kun la kaŝita aspekto de la mondo; ĝi ne estis observebla, sed ĝia valoro estis en si, ekzemple la argilaj ujoj uzataj en enterigoj kaj la nerigardeblaj flankoj de statuoj.
La aŭtoreco de arto estis anonima, sen ia subskribo de la kreinto. Oni nomas ĝin abstrakta, kvankam ĝi reprezentas figurojn, en la senco, ke ĝia referenco ne celasrealismon, sed intelektan komprenon.
Diversaj specoj de maizo. La tuta mezamerika civilizo dependis de la kultivado de tiu specio, kaj la plej granda diverso da maizaj rasoj troviĝas en la mezamerika regiono.