Derviŝoj, foto de 1887.Derviŝoj dancantaj en Istanbulo
La mevlevioj ankaŭ estas konataj kieldancantaj derviŝoj ĉar ili sekvas ceremonion konsistanta el danco-meditado, nomataSema, per kiu la maskla danco estas akompanata de flut-muziko kaj tamburoj. La dancantoj rondiras sur si mem kun etendiĝintaj brakoj, simbolante la "spiritan supreniron al lavero, akompanataj de la amo kaj tute liberigitaj de la memo". La ceremonio originiĝis inter la mistikuloj deHindio kaj la turkaj sufianoj. La Semao, kiel mevlevia ceremonio, estis proklamita en2005 kaj enlistigita en2008 en laNemateria monda heredaĵo deUnesko.
La mevlevioj atingas la mistikan ekstazon pere de la danco (samá’), simbolo pri la danco de la planedoj. La derviŝoj aŭ mevlevioj dancas rondire sur si mem ĝis atingo de laekstazo. La danco estas akompanata de flutoj, timbaloj, tamburetoj,kamanĉao, kaj longaj liutoj kiaj la turkasazo. Tiu ĉi muzika tradicio evoluis tra la ceremonio maŭlavija nomata Ajn Ŝaref, kiu havis famajn komponistojn: Mustafa Dede (1610-1675, Mustafa Itri (1640-1711), aŭ la derviŝo Ali Siraĝani (m. 1714).
La mevlevioj estis sufia ordeno tre rekonata en laotomana imperio kaj inter ili estis pluraj ŝtatlaboristoj tre gravaj en laKaliflando. La centro de ĝia religio estis la urboKonya en Turkio, kie nuntempe ripozas la mortaj restaĵoj de Rumi enmoskeo muzeigita. Ankaŭ ekzistas mevlevia monaĥejo enIstanbulo en la proksimaĵoj de laGalata turo. La mevlevioj donis al la mondo serion de muzikistoj kaj poetoj el granda renomo kiajŜejĥ Ghalib,Ismail Ankaravi kajAbdullah Sari.
La mevlevia ordeno estis malpermesita en Turkio fare deKemal Atatürk en1923; sed en la 1950aj jaroj, la registaro rimarkis ke la derviŝa danco estis bona turisma allogaĵo kaj ree permesis ĝin en Konya, okaze de la datreveno pri la morto de Rumi. Nuntempe la derviŝoj prezentas la dancojn ofte en turismaj lokoj, inkluzive de muzikfestivaloj eksterlande.