Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Metroo de Moskvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Moskvo
Metroo de Moskvo
Московский метрополитен
emblemo
metrooRedakti la valoron en Wikidata
Komenco1935vd
Geografia situo55° 45′ 1″ N,37° 37′ 7″ O(mapo)55.750237.6186Koordinatoj:55° 45′ 1″ N,37° 37′ 7″ O(mapo)
Lando(j)RusioSoveta Uniovd
SituoMoskvo
Metroo de Moskvo (Moskvo)
Metroo de Moskvo (Moskvo)
DEC
Map
Metroo de Moskvo
 
Partoj
Sokolniĉeskaja linio,Zamoskvoreckaja linio,Arbatsko-Pokrovskaja linio,Filovskaja linio,Kolcevaja linio,Kaluĵsko-Riĵskaja linio,Tagansko-Krasnopresnenskaja linio,Kalininsko-Solncevskaja linio,Solncevskaja linio,Kalininskaya Line(en)Traduki,Serpuĥovsko-Timirjazevskaja linio,Lublinsko-Dmitrovskaja linio,Bolŝaja kolcevaja linio,Butovskaja linio,Centra ringo de Moskvo,Nekrasovskaja linio,Troickaja linio,Moskva Unurelvojo kajexpansion program of Moscow Metro(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PosedatojCentra ringo de MoskvoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Premioj
vd
RetejoOficiala retejo
vdr
 
Metroo de Moskvo
Московский метрополитен
Stacioj de Metroo de Moskvo
Stacioj de Metroo de Moskvo
metroo
Ĝeneralaj informoj
LokoMoskvo
 Rusio
Transportsistema specoMetroo
Komenco de trafiko15-a de majo 1935
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo460,5 km
Nombro de linioj14
Nombro de stacioj263
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage9 milionoj (2012)
Traklarĝo1 520 mm
PosedantoRegistaro de Moskvo
TransportistoMetroo de Moskvo
vdr

Metroo de Moskvo (aŭMoskva metroo,ruse Московский метрополитен) estas plejparte subtera sistemo de reltransporto (metroo) en urboMoskvo (ĉefurbo deRusio) kaj en kelkaj apartaj lokoj deMoskva provinco. Ĝi estas unu el plej ŝarĝitaj metrooj en mondo: dum unu labora tago veturigas ĝis 8 milionoj dapasaĝeroj.

Unua linio de Moskva metroo estis malfermita por pasaĝeroj la15-an de majo 1935 kaj situis ekdeSokolniki ĝisPark Kulturi kun branĉo ĝisSmolenskaja. Dum unuaj 20 jaroj ĝi estis je nomo deLazar Kaganoviĉ, ekde1955 estas je nomo deLenin.

Metroo de Moskvo enhavas en 2023, 14 liniojn kaj 263 staciojn. Ĝis jaro2020 estis planata aldonado de 78 novaj stacioj. Komuna longo de metrolinioj (durelaj) estas460,5 km.

Teknikaj detaloj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloVeturilaro de la Moskva metroo.

Mapo

[redakti |redakti fonton]
Mapo de Metroo de Moskvo (2024)

Linioj

[redakti |redakti fonton]

Linioj de Moskva metroo (koloroj en tabelo estas samaj kiel en mapo, informo estas por jaro 2016):

#Nomo (en Esperanto kajruse)Jaro de malfermoLongoDaŭro de veturo
010Ruĝa — Sokolniĉeskaja — Сокольническая193544,1 km66 min
020Verda — Zamoskvoreckaja — Замоскворецкая193842,9 km64 min
030Blua — Arbatsko-Pokrovskaja — Арбатско-Покровская193845,1 km67 min
040Helblua — Filovskaja — Филёвская193514,9 km29 min
050Kolcevaja linio — Кольцевая195019,3 km30 min
060Oranĝkolora — Kaluĵsko-Riĵskaja — Калужско-Рижская195837,6 km57,5 min
070Violkolora — Tagansko-Krasnopresnenskaja — Таганско-Краснопресненская196642 km59,5 min
080Flava — Kalininsko-Solncevskaja — Калининско-Солнцевская197916,5 km21,5 min
081Flava — Kalininsko-Solncevskaja — Калининско-Солнцевская201435,5 km3 min
090Griza — Serpuĥovsko-Timirjazevskaja — Серпуховско-Тимирязевская198341,2 km59 min
100Helverda — Lublinsko-Dmitrovskaja — Люблинско-Дмитровская199533,5 km44 min
110Bolŝaja kolcevaja linio — BKL — Большая кольцевая линия201870 km87,5 min
111FERMITAVerdblua — Kaĥovskaja — Каховская19843,3 km5 min
120Leĝera — Butovskaja — Бутовская200310,0 km18 min
130Monorelo de Moskvo — Московский монорельс20044,7 km20 min
140Centra ringo de Moskvo — Московское центральное кольцо201654 km84 min
150Nekrasovskaja linio — Некрасовская линия20196,9 km9 min
160Troickaja linio — Троицкая линия2024
170Rublovo-Arĥangelskaja linio — Рублёво-Архангельская линия202718,7 km
180Birjulovskaja linio — Бирюлёвская линия202720,7 km

Sume 349.5 km (sen Monorelo, Centra ringo de Moskvo kaj projektataj linioj).


Monorelo de Moskvo

[redakti |redakti fonton]

En skemo estas ankaŭMonorelo de Moskvo (linio 13, antaŭe nomita M1) ĝis2008 funkciinta en ekskursa reĝimo: ekde la 8-a ĝis la 20-a horo kun 20-minutaj intervaloj; bileto kostis kelkoble pli ol en metroo. Ekde10-a de januaro 2008 ĝi funkcias en transporta reĝimo. Ekde1-a de januaro 2013 biletoj de Moskva metroo estas uzeblaj ankaŭ tie.

Specialaj linioj

[redakti |redakti fonton]

En Moskvo ekzistas sekreta metroa linio konstruita dum lastalina epoko pri kiu oni scias malmulte. Ĝi ne estas uzebla de pasaĝeroj.

Stacioj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloListo de stacioj de Moskva metroo.

Moskva metroo enhavas 228 funkciantajn staciojn. Kelkaj stacioj estas konstruataj.

Veturanta materialo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloVeturilaro de la Moskva metroo.
  • Tipo 81-717/714
    Tipo 81-717/714
  • Tipo 81-740/741 "Rusiĉ"
    Tipo 81-740/741 "Rusiĉ"
  • Tipo 81-760/761 "Ока"
    Tipo 81-760/761 "Ока"
  • Tipo 81-765/766/767 "Moskvo"
    Tipo 81-765/766/767 "Moskvo"
  • Tipo 81-775/776/777 "Moskvo-2020"
    Tipo 81-775/776/777 "Moskvo-2020"

Biletoj

[redakti |redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo aŭ sekcio estas ĝisdatigenda.
Bonvolualdoni freŝajn novaĵojn por pli kompleta informo.

En Moskva metroo aspekto de biletoj ofte ŝanĝiĝas. Ekde1-a de januaro 2013 oni uzas novan komunan bileton por veturoj en metroo kaj surtera transporto.

Magneta bileto de moskva metroo por 20 veturaĵoj. Ĝi estas kartona, de amplekso 84*54mm. Ĝi jam estis uzita 9 foje, do ĝi validas por ankoraŭ 11 fojoj (nombro "11" en la fino de tria linio sur la dorsa flanko).

Teksto sur vizaĝa flanko de la bileto:

"Moskva metropoliteno

Bileto № ...

Sur rea flanko de la bileto dum vendo en du unuaj linioj sinsekve estas skribitaj: limo de kvanto da veturaĵoj, kosto, lasta tago kiam oni devas komenci uzi la bileton.(vere en tiu bildo ĉi tiuj linioj estas du antaŭlastaj, ĉar sur ĵus vendita bileto estas nur tri lastaj linioj)

Dum la unua uzo informo pri periodo de uzado estas printata.(en la unua linio)

Veturigado de pakaĵo pagatas aparte.

La bileto bezonas gardan konservon kaj uzon.

Konservu la bileton ĝis fino de la veturaĵo.

Falsado de biletoj estas punata laŭ leĝo."

Legu E-lingvajn konsilojn —Kiel uzi Moskvan metroon.

Wi-Fi

[redakti |redakti fonton]

La2-an de decembro 2014 la sendrataWi-Fi estas nun havebla en ĉiuj metrolinioj de laMetroo de Moskvo. Ĉiuj 12 linioj estas ekipitaj de senpaga retaliro, kun longeco de pli ol 325 km, dum la nombro de veturiloj kiuj havas alirpunkton estas pli ol 5 mil. Nuntempe Wi-Fi reto funkcias en prova modo, ĝi funkcios ekde la1-a de januaro 2015 en plena sendrata retaliro en la metroo.

Estas grave noti, ke tia projekto estas unika en la mondo ĝis nun. En kelkaj urboj ĉirkaŭ la mondo estas Wi-Fi en la metrostacioj, sed ne en la tuneloj. EnMoskvo, tiu servo estas havebla al pasaĝeroj nur en veturiloj, en stacidomoj kaj en la vestibloj la reto ne estas havebla. La datuma transsenda rapideco estas de pli ol 100 Mbit/s en la vagonaro.

"Provizi aliron al laInterreto en la metroo - tio estas ne nur transport-servoj, sed ankaŭ servoj, celantaj certigi pli komfortan iradon al niaj pasaĝeroj", - diris la ĉefo de la Moskva Metroo Dmitrij Pegov.

La projekto ekipi veturantan materialon de la metroo per Wi-Fi reto komencis esti implementita ekde la1-a de septembro 2013. La unuaj linioj ekipitaj de senpaga retaliro estisKaĥovskaja linio kajKolcevaja linio. La posedanto kaj funkciigisto de sendrata norma datum-reto Wi-Fi en laveturanta materialo de Moskva metroo estas kompanio "Maxima Telekom". Je propra kosto la entrepreno instalis bazo-staciojn kaj ekipis la veturilojn per la necesa materialo por ricevi kaj transdoni signalon.[1][2]

Moskva metroo en beletro

[redakti |redakti fonton]

En Esperanto-literaturo

[redakti |redakti fonton]

En rusa literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • "Nokta patrolo" (ruse "Ночной дозор"), Sergej Lukjanenko
  • "Metroo-2033" (ruse "Метро-2033"), "Metroo-2034" (ruse "Метро-2034"),Dmitrij Gluĥovskij

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Wi-Fi в метро. (ruse). Arkivita ella originalo je 2015-12-22. Alirita 2015-12-12 . Wi-Fi в метро. (ruse)
  2. Free Wi-Fi in the Moscow metro - Maxima Telekom

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Metrooj enRusio
Metrooj
Leĝera metroo
Unurela fervojo
Konstruataj
Nuligitaj
Vidu ankaŭ:Tramtransporto en Rusio -Trolebusa transporto en Rusio
  • 010
  • 020
  • 030
  • 040
  • 041
  • 050
  • 060
  • 070
  • 080
  • 081
  • 090
  • 100
  • 110
  • 111
  • 120
  • 130
  • 140
  • 150
  • 160
  • 170
  • 180
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Metroo_de_Moskvo&oldid=8855189"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp