Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Metamorfa rokaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazaltaeklogito el verdaklinopirokseno kaj ruĝagrenato.

Metamorfaĵojmetamorfoz-devenaj rokaĵoj[1], aŭmetamorfaj petroj (laŭ NPIV[2]) ekestas el pli malnovajrokaĵoj de iu ajn tipo permetamorfozo, tio estas transformiĝo sub altapremo, altatemperaturo kaj eventuale perĥemia substancinterŝanĝo ensolidan staton. Je la transformiĝo la mineralkonsisto de la rokaĵo ŝanĝiĝas, ĉar formiĝas novaj mineraloj kaj mineralagregaĵoj, kiuj estas stabilaj sub la novaj prem- kaj temperaturkondiĉoj; krome ankaŭ la rok-tavolo transformiĝas. Tipe el metamorfaj petroj estas laskisto.

Elkvarcenhavasabloŝtono ekestas per rekristaliĝo kaj la subtila kunkresko de la unuopaj kristalgrejnoj la metamorfa petrokvarcito, je kiu la formo de la unuopaj sablograjnoj ne plu estas rekoneblaj. El (pura) kalkŝtono ekestas per rekristaliĝo, je plukonzisto de la sama kemia substanco, malfajngrajnamarmoro. La sub diversaj kondiĉoj ekestintajn metamorfajn petrojn oni denove alordigas al metamorfajfacioj. Petro ekestinta per parta fandiĝo (anatekso) nomiĝasmigmatito kaj reprezentas la transiron al magma petro.

Kristalakalko (marmoro), klare rekoneblaj estas la brilantajkristaloj.

Grandregiona metamorfozo de rokaĵoj plej ofte okazas en granda profundo, sed lokaj transformiĝoj ankaŭ povas aperi proksime al la tersurfaco, ekzemple je lokoj, kie altaj tensioj konstruiĝis.

  • Dinamika metamorfismo estas kaŭzita per alta premo. Ĝi povas ekzemple aperi loke jefaŭltoj, ankaŭ dum la faldiĝo de petroj per kunpremado kaj rekristaliĝo okazas dinamika metamorfismo. Ekzemplo estas la transformiĝo deargilajsedimentoj alardezo.
  • Termika metamorfismo estas la nomo de la petrotransformiĝo per varmecinfluo el la ĉirkaŭanta rokaĵo aŭ, en loka skalo, per hejtado de petro ĉirkaŭanta malgrandan magmokameron. Gigantaj transformiĝozonoj nomiĝasaŭreoloj; ili formiĝas ĉirkaŭ grandaj profunde situantajplutonaj intruzioj. Tiamaniere ekzemple ekestasgranito.
  • Per grandarea varm- kaj preminfluo ekestasregiona metamorfismo, kiu estas disdividata je diversaj gradoj.Ardezo indikas regionan metamorfismon de malalta grado,gnejso kontraŭe estas produkto de altgrada metamorfozo.

Ekzemploj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. E. Dudich:Ĉu vi konas la teron? P. 50.
  2. http://vortaro.net/#petro Metamorfa petro en reta vortaro
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Metamorfa_rokaĵo&oldid=8402193"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp