Metacritic estasretejo, kiu kompilas recenzojn de amaskomunikiloj pri muzikalbumoj, videoludoj,filmoj,televidserioj kaj aliaj. Por ĉiu produkto, la poentaroj de ĉiu revizio estas kalkulitaj. Metacritic estis kreita de Jason Dietz, Marc Doyle kaj Julie Doyle Roberts en 1999. La retejo disponigas eltiraĵon de ĉiu revizio kaj ligoj al sia fonto. Koloroj verda, flava aŭ ruĝa resumas la rekomendojn de la kritikistoj. Ĝi estis priskribita kiel la ĉefranga" revizianto de la videoludindustrio. La poentado de Metacritic ŝanĝas ĉiun revizion en procenton, laŭ matematika marko, aŭ surbaze de decido subjektive de kvalita recenzo.[1]
Metacritic estis lanĉita en julio 1999 de Marc Doyle, lia fratino Julie Doyle Roberts kaj samklasano de la Universitato de Suda Kalifornio Jason Dietz.Rotten Tomatoes jam kompilis filmrecenzojn, sed Doyle, Roberts, kaj Dietz vidis ŝancon kovri pli larĝan gamon da amaskomunikilaro. Ili vendis Metacritic al CNET en 2005. CNET kaj Metacritic nun estas posedataj de la CBS Entrepreno. Nick Wingfield deThe Wall Street Journal skribis en septembro 2004: "Mr. Doyle, nun estas altranga produktmanaĝero ĉe CNET sed li ankaŭ funkcias kiel ludredaktisto de Metacritic". Doyle aldonis ke la taksado ne estis prenita kiel grava kiam senrilataj revuoj kaj retejoj disponigis recenzojn en izoliteco.
Stuart skribis: "la metapoentarfenomeno, nome Metacritic kaj GameRankings, fariĝis grandege grava elemento de interretluda ĵurnalismo dum malmultaj jaroj". Doyle diris ke ĉar videoludoj kaŭzas pli grandan investon da tempo kaj mono, ludantoj estas pli informitaj pri recenzoj ol estas fanatikuloj de filmo aŭ muziko.
En intervjuo kunThe Guardian, Marc Doyle citis "du gravajn eldonistojn" kiuj "faris ampleksajn statistikajn enketojn tra kiuj ili povis tiri korelacion inter altaj metapoentaroj kaj pli forta vendo" en certaj ĝenroj. Li asertis ke kreskanta nombro da entreprenoj kaj financaj analizistoj utiligas Metacritic kiel "fruan indikilon de la ebla vendo de ludo kaj (antaŭscion de) la akciarprezon de la eldonisto.". En 2008,Mikrosoft komencis uzi Metacritic mezurojn por listigi ludojn de Xbox Live Arcade.