Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Mestre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mestre
loĝlokoRedakti la valoron en Wikidatavd
Administrado
Poŝtkodo30171, 30172, 30173, 30174 y 30175
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro89 376  (2012)[+]
Geografio
Geografia situo45° 29′ N,12° 14′ O(mapo)45.49055555555612.238055555556Koordinatoj:45° 29′ N,12° 14′ O(mapo)[+]
Alto3 m[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Mestre (Veneto)
Mestre (Veneto)
DEC
Situo de Mestre
Mestre (Venecio)
Mestre (Venecio)
DEC
Situo de Mestre

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoMestre[+]
vdr

Mestre estas urbo proksima alVenecio kaj apartenas al ties komunumo. Oni povas ĝin konsideri kiel surteran plivastigon de la urboVenecio.

Urbo Venecio enhavas ĉ. 70 000 loĝantojn, sed Mestre kajMarghera kune enhavas ĉ. 180 000 loĝantojn.

Dum Venecio profitas plejparte de turismorilata enspezo, Mestre kreskis kaj floris pro la proksima industria centro deMarghera.

Mestre estas la plej granda urbo en Italio kiu ne regas propran komunumon.

Jam kvarfoje la komunumo Venecio konsentis al dividemaj grupoj starigi referendumon por krei apartan komunumon por Mestre, sed ĉiun fojon (1979, 1989, 1994 kaj 2003) la loĝantoj malkonsentis la apartigon.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Laŭ legendo, kiu ne trovis historiajn bazojn, mita heroo Antenoro, ĉefulo de la Heneta popolo, fuĝis el detruiĝinta urbo Trojo, kaj transiris laAdriatikan maron kaj fondis la urbonPadovon, nomante la regiononVeneto. Kune kun li estis valora militisto, Mesthle, filo de Pilemeno, reĝo de Paflagonio, kiu lasis Antenoron kaj kun propra grupo fondis urbon en arbara, ĉelaguna teritorio. El lia nomo, li nomis la urbon Mestre.

Ne estas certeco pri la vera origino de Mestre, sed oni certas ke ĝi iam estis malgranda romia kolonio, detruita deAtilo kaj rekonstruita ĉirkaŭ je la jaro1000. La urbeto pasis de unu posedo al alia, unue sub Treviso, poste Venecio, Verono, kaj fine Venecio en la 16a jarcento.

Ĝis 1926, Mestre estis distrikto, kiun konsistigis pluraj sendependaj komunumoj (Mestre, Chirignago, Zelarino, Favaro Veneto). En tiu jaro oni deklaris ĝin parto de la Venecia komunumo.

Mestre vidis altegan kreskon de sia loĝantaro ekde la sesdekaj jaroj, pro malkonvenaj labora kaj loĝa politikoj starigitaj en Venecio. Plej granda ekspansio de Mestre okazis en la sepdekaj jaroj, kiam ĝi atingis pintan kvanton da loĝantoj (220 000). Pro manko de loka administrado la urbo pligrandiĝis sen vera plano kaj malorde. Ankaŭ pro tio la novaj loĝantoj de tiuj jaroj ne ekhavis fortan ligon kun la urbo mem.

Mestre hodiaŭ

[redakti |redakti fonton]

Hodiaŭ Mestre videblas kiel urba etendaĵo de Venecio, kiu ne plu povas kreski en sia laguno.

Pro krizo de kemia industrio, kaj ĝenerala malgrandiĝemo de grandaj norditalaj urboj, tamen, en la lastaj jaroj Mestre malkreskis laŭ loĝantaro. Kun 186 000 loĝantoj, ĉiukaze, ĝi helpas Venecion teni la unuan lokon laŭ loĝantoj enVenetio, kaj la dek unuan enItalujo.

La urbo sukcesis starigi plurajn kulturajn eblojn, danke al la konstruo de la kongresejoCentro Candiani, la pluraj lernejoj kaj gimnazioj, kaj la informadika fako de la Universitato de Venecio.

Interesaĵoj

[redakti |redakti fonton]
Lahorloĝa turo en placo Ferretto
  • Piazza Ferretto: Mezepoka bazarejo, kaj iama tramstacidomo,Piazza Ferretto (placo Ferretto) en pli malfrua epoko ĉirkaŭiĝis de vendejoj kaj kulturejoj, kiel la TeatrejoToniolo. Apud la placo ankaŭ estas la 16ajarcentaDuomo di San Lorenzo (ĉefpreĝejo de Sankta Lorenco), laPalazzo da Re (reĝa palaco), kies antaŭpordo funkciis kiel grenbazarejo, laTorre dell'Orologio (horloĝa turo), konstruita en la jaro 1108, laPalazzo Podestarile (komunumestra palaco) kaj laProvvedaria. En la jaro 1998 la placo repavimiĝis kaj senaŭtiĝis, laŭ projekto fare de arkitektoGuido Zordan. Meze de la placo oni metis grandan fontanon, centre de kiu stariĝis orsurfaca bronza statuo fare deAlberto Viani (1906-1989), Mestrano inter la plej grandaj skulptistoj de sia jarcento.
  • Aliaj artaĵoj, kiel la Rezistmilita Monumento fare de Murer enPiazza XXVII Ottobre (Placo de Oktobro, la 27a), popole nomita "Piazza Barche"; kaj la fontano de Gianni Aricò, en Via Piave (strato Piave), kontribuis al plibeliĝo de la urbo.
  • LaMadonna delDon, ikono tenita ĉe la Kapuĉina Preĝejo enVia Cappuccina, troviĝis de laAlpistoj enRusio, en la jaro 1943. Ĝi estas honorata de la Alpistoj, kiuj ĉiun septembron kunvenas el tuta Italio por celebri la tagon. Ĉiun jaron malsama sekcio de laNacia Alpista Asocio (Associazione Nazionale Alpini) ofertas la oleon, kiun oni uzos por lumigi votan lampon dum la venonta jaro.
  • La du grandaj urbaj parkoj:Parco San Giuliano (antaŭ la Venecia laguno) kajParco Albanese Bissuola, en la nord-orienta parto de la urbo. Ĉi-lasta parko estas ses hektarojn vasta kaj enhavas plurajn sportejojn, teatrejon, lagon kaj infanludejon.
  • LaForti (fuortoj), kiuj konsistigis la muregon de Mestre.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Mestre&oldid=9030287"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp