Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Meso (Puccini)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LaMessaMessa a quattro voci deGiacomo Puccini (nune plej amplekse konata laŭ la apokrifa nomo deMessa di Gloria)[1] estasMeso komponita por orkestro kaj kvar-parta koruso kun soloistojtenoro,baso kajbaritono. Strikte parolante, la peco ne estas kompleta Meso, nek veraMessa di Gloria (kiu enhavas nurKyrie kajGloria kaj forigas laKredo, laSanctus,Benedictus kaj laAgnus Dei).

Puccini komponis la Meson kiel sia gradiga ekzerco por laIstituto Musicale Pacini. Ĝi havis sian premieron enLucca la 12an de Julio, 1880. Tamen, laCredo jam estis verkita kaj ludita en 1878 kaj estis dekomence planita de Puccini kiel memstara verko. Puccini neniam publikigis la kompletan manuskripton de laMessa, kaj kvankam ĝi estis bone ricevita tiam, ĝi ne estis denove ludita ĝis 1952 (unue en Ĉikago kaj poste en Napolo). Tamen, li reuzis iome el tiestemoj en aliaj verkoj, kiaj laAgnus Dei en siaoperoManon Lescaut kaj laKyrie enEdgar.

Fine de laDua Mondmilito, Fr. Dante Del Fiorentino aĉetis malnovan kopion de la manuskripto de la Messa el la familio Vandini enLucca, image ke ĝi estas la originala verko. Tamen, la skribaĵo, en posedo de la familio Puccini, estis donita de lia bofilino alCasa Ricordi, nome publikiga firmao de Puccini. La sekva jura batalo estis fine solvita dividante la rajtojn pri la verko inter Ricordi kaj Mills Music (la publikigantoj de la manuskripto de Fiorentino).

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. La erara titolo,Messa di Gloria, estis unuafoje uzita en 1951 fare de publicistoj de la unua presita eldono, nome laMills Music de Novjorko. Vidu Michele Girardi,Puccini: His International Art, Presejo de Universitato de Ĉikago, 2002, p. 17.ISBN 0-226-29757-8

Pliaj fontoj

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Meso_(Puccini)&oldid=8363722"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp