Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Meskalo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je1 okt. 2023.
botelo de meskalo kun raŭpo (fone)

Meskalo (de lanahatlamexcalli, „brando)“[1]) estasmeksikiabrando kun tipe 40vol.-%alkoholo; ĝi estas farata elfruktokarno de diversajagavospecioj. La gusto kaj la aspekto de meskalo varias de la specio de agavoj, la regiono respektive preparmaniero kaj daŭro de stokado. La plej konata meskalo estas latekilo, kiu venas el la ĉirkaŭaĵo de la meksikia urboTequila en la meksikia subŝtatoJalisco. Ĝi estas farata nur el lablua agavo. Meskalo estas ĉefe farata en la regiono ĉirkaŭ la urboOaxaca. Oficiale ĝin rajtas fari la subxtatojGuerrero,Durango,San Luis Potosí kajZacatecas.

Farado

[redakti |redakti fonton]

Meskalo estas farata el la koroj de la agavoj, antaŭ ol la planto floris la unuan kaj lastan fojon, ĉirkaŭ 6 ĝis 10 jarojn aĝaj. La folioj estas forbatataj, nur la ananasforma kerno de la planto (tial la hispana esprimopiña = „ananaso“, „strobilo“) estas rikoltata, kuirata kaj dispremata al kaĉo.

Tradicie la kuirado okazas en tiel nomitajpalenques, grandaj fosaĵoj en la tero. Tiuj fosaĵoj estas kovrataj kun blankaj ŝtonoj, sur tio oni metas la agavajn korojn kaj tiuj estas kovrataj kun palmmatoj (petate) kaj kun tero. En tiaj fosaĵoj ili restas dum tri ĝis kvin tagoj, por ke ili povu preni la guston de la tero kaj de la fumo. Poste la agavaj koroj kuŝas tie dum ĉirkaŭ unu semajno kaj poste ili estas muelataj permuelŝtono. Moderna metodo estas la kuirado en ŝtalaj fornoj kaj posta disigo per maŝino.

Al la kaĉo oni donas giston kaj, se ne temas pri 100 % da agavoj, sukeron. Poste ĝi estas fermentata en granda rustimunaj ŝtalujoj. La procentaĵo de agavoj devas havi minimume 51 % laŭleĝe. Post lafermentado la kaĉo estas dufoje distilata. Post la unuadistilado laalkoholenhavo estas ankoraŭ tro malalta. Post tiu distilado la kaĉo estas sebfibrigata kaj la alkoholo de la unua distilado estas aldonata. La miksaĵo estas distilata la duan fojon. Oni aldonas akvon, se la fluidaĵo havas alkoholenhavon de pli ol 80 %. Tiunbrandon oni enboteligas aŭ estas stokata.

La aĝigado de meskalo okazas kompare al aliajbrandoj relative rapide. Ĝi estas stokata en grandaj lignaj bareloj dum du monatoj ĝis sep jaroj. Per tiu stokado la brando ricevas siajn aromon kaj koloron. Ju pli malhela la mekalo, des pli longe ĝi estis stokata kaj des pli forta ĝia aromo. Oni distingas tri aĝgrupojn:

  1. Joven (la juna): blanka (klara) mekalo stokita malpli ol du monatoj.
  2. Reposado (la ripozata): stokita inter du monatoj kaj unu jaro.
  3. Añejo (la aĝa): stokita minimume unu jaro, ĉe kio la barelo ne estas pli granda ol 350 litoj.

La „vermo“ en Meskalo

[redakti |redakti fonton]
„vermoj“ (Gusanos de maguey)

Kelkaj Meskalo-markoj enhavas papiliajnraŭpojn de la specioAegiale hesperiaris (familio de laHesperioedoj) aŭ la specioHypopta agavis (familio de lakosideoj) en la botelo.[2] Tiuj raŭpoj ofte nomiĝas „vermoj“ (hispanegusano) . la triviala nomo deAegiale hesperiaris estasgusano de maguey,agava vermo,agava raŭpo,meskalo-vermo , dumHypopta agavis estasgusano rojo,ruĝa agavo-vermo,ruĝa ahavo-raŭporuĝa meskalo-vermo[3].

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Merriam-Webster: mescal
  2. May Berenbaum:Right-handed ants. In:American Entomologist. Bd. 54, Nr. 1, 2008,ISSN1940-9818, S. 4–5,Digitalisat (PDF; 548 KB)Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivoWayback Machine.
  3. Theodor C. H. Cole:Wörterbuch der Lebensmittel. Deutsch – Englisch, Englisch – Deutsch. =Dictionary of Foods. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg 2010,ISBN 978-3-8274-1992-7, S. 2.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Udo Pini:Das Gourmet-Handbuch. Könemann, Köln 2000,ISBN 3-8290-1443-0, S. 357 (Neuauflage: Ullmann in Tandem-Verlag, Potsdam 2007,ISBN 978-3-8331-4302-1).
  • Shadi Shokralla, Gregory A. C. Singer, Mehrdad Hajibabaei:Direct PCR amplification and sequencing of specimens' DNA from preservative ethanol. In:BioTechniques. Bd. 48, No. 3, March 2010,ISSN0736-6205, S. 233–234,COI:10.2144/000113362.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Meskalo&oldid=8778341"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp