Tra la municipo fluas la rivero Campiazo, kreanta valon, nomitan ankaŭ Valo de Meruelo. En la ekonomio de la municipo plej aktivas launuaranga sektoro, sed ankaŭ konstruado, pro la amaso de turistoj vizitantaj la municipon dum somero kaj volantaj duan loĝejon. Plie, en aparta malgranda valo de la municipo estas la plej granda kontrolitarubodeponejo deKantabrio.
La municipo situas en la historiakomarkoTrasmiera. Mezepoke, ĝi estis parto el la vilaĝaro Sep Vilaĝoj, kiu disiĝis en plurajn municipojn laŭ la nuna . De la municipo devenas pluraj artistoj, kielŝtontajlistoj,skulptistoj kajsonorilistoj, inter aliaj, kiuj kreis konstruaĵojn kaj artaĵojn kaj en la municipo kaj en aliaj partoj deIberio.