Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Merkantilismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude Lorrain,Marhaveno kun la vilao Mediĉoj,1638

Merkantilismo estasekonomia teorio kiu precipe prosperis enEŭropo ekde la16-a jarcento ĝis la mezo de la18-a jarcento. La merkantilismaj teoriistoj subtenas ekonomian disvolviĝon kaj riĉigon de la nacioj per eksterakomerco, kiu ebligas pozitivankomercbilancon. Laŝtato havas gravegan rolon laŭ tiu koncepto, ĉar ĝi devas initiatiprotektistan politikon (precipe altajndogantarifojn) kaj subteni eksportojn kiel eble plej forte.

La merkantilista doktrino estis unu el la plej frutempaj ekonomiaj skoloj. Ĝi simbolas la finon de la supereco de lakristanisma opinio pri ekonomio, heredita elAristotelo kajPlatono, kiuj kondamnis ekscesan amason da bienoj aŭ pruntodonojn. Merkantilismo logike aperis je periodo, kiam la reĝoj deziris multanoron.Adam Smith, kiu severe kritikis merkantilismon enLa Riĉo de Nacioj, donis al ĝi la kromnomon "ekonomio en la servo de la Princo".

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Merkantilismo&oldid=9052710"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp