Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Meretrico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moderna meretrico.

LaŭPIVmeretrico estas amoristino. Dumemeretrici estas praktiki la profesion de meretrico.

Meretrico estas la romia nomo uzita en la aktualo kiel sinonimo deprostituitino. Pli proksime al la etimologio de la vorto kaj por pli ampleksigita senco, meretrico estas lavirino kiu, sen amo, edziniĝas al viro pro ekonomia aŭ socia intereso.

La ŝanĝo de signifo de la vortomeretrico okazis jam dum laRomia Imperio. La vera prostitutino debordelo estis nomita dekomenceQuastuosa. Kaj tiuj, kaj ne la meretricoj, dediĉis sin profesie alprostituado.

Apud tiuj ekzistis ankaŭ pastrinoj de diversaj temploj kaj diversaj nomoj kiuj dediĉis sin al la praktikado deseksaj rilatoj pro religiemo (kiel la originajbakĥantinoj) aŭ kiel rimedo porvivtenado de ties kulto, per kontribuo de siaj seksaj servoj ŝanĝe de mono kaj maskigante la komercatrakto pere de religia rito (unu el tiuj temploj estis precize de la adorantinoj de la egipta diinoIziso).

Estis precize la fraŭlinoj sen intenco prostituiĝi, sed kiuj provizore prostituiĝis, kiuj origine estis nomitajmeretricoj. Tiu distingo aperis klare en la juraj tekstoj dePompejo. Eblas diri, adapte al la aktualo, ke meretrico estis ia prostitutino «amatora» en kies agado ne nepre ekzistis ekonomia trakto.

Kliento kaj prostituitino en bildo dekilikso deantikva Grekio.

Precize la karakteroamatora de la meretrico permesis laŭ la tempopaso la malfermon debordeloj kie ili proponis sin kiel falsaj meretricoj kiel sinonimo de neprofesiulinoj, kontribue al la konfuzo de la vorto.

Krome, la meretrico havis volontan karacteron kaj, almenaŭ teorie, ili ne vidiĝis pelitaj al laprostituado kiel formo de sklaveco aŭ pro ia kaŭzo malvolonta. Precize, la unuaj meretricoj estis simplaj virinoj kiuj volis lerni pri sekso, estis allogitaj de tiu kaj eniris en temploj por iniciatiĝi. Ankaŭ kelkaj imperiestrinojromiaj estis meretricoj;TeodoraMesalina estis romiaj imperiestrinoj kiuj ne kaŝis sian emon meretriciĝi. Kaze de Mesalina, tiu eniris pli malpli regule en la templo/bordelo sub lapseŭdonimo de Liciska.

La alveno de lakristanismo kaj de ties nova seksa moralo finmetis en la sama konsidero ambaŭ tipojn de virinoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Meretrico&oldid=9173120"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp