Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Meppen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meppen
Blazono
Meppen (Germanio)
Meppen (Germanio)
DEC

Map

Flago
memstara komunumo de Malsupra Saksio • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia landoMalsupra Saksio
DistriktoDistrikto Emsland
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo05931
Poŝtkodo49716
Aŭtomobila kodoEL
Oficiala Municipokodo03454035
Subdivido13 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
KomunumestroJan Erik Bohling
Partio de komunumestroCDU
Adreso de la administrejoMarkt 43
Demografio
Loĝantaro36117 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo52° 41′ N,7° 17′ O(mapo)52.690647.29097Koordinatoj:52° 41′ N,7° 17′ O(mapo)
Alto super lamarnivelo14 m
Areo188 km²
Oficiala retejohttps://www.meppen.de/
vdr

La urboMeppen situas en la nordokcidento deGermanio, en la pleja okcidento federacia landoMalsupra Saksio. Proksimas la riveroEmso kaj la limo alNederlando. Okcidenta najbaro estas la nederlanda urboEmmen.

Meppen estas la administra centro de ladistrikto Emsland. Fine de decembro 2022 la urbo havis 36117 loĝantojn sur areo de188,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de192 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kunStavern,Klein Berßen,Haselünne,Geeste,Twist kajHaren. En Meppen la riveroHase enfluas en laEmson - rekte ĉe la kunfluejo situas historia ventomuelejo bildigita sube.

Partnera urbo

[redakti |redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • Ĉirkaŭ la jaroj 1461/62 estis starigita la katolika kirkoPropsteikirche (dediĉita je la sanktulo Vito), kiel trinava ala preĝejo de gotika stilo. Dum en la ĉirkaŭaj loĝlokoj nur ekzistis lignaj kirkoj, ĉi-tie jam en la 9-a jarcento troviĝis simpla ŝtona antaŭa kirko. Ĝi estis ampleksigita en la 11-a jarcento, kaj interalie tiam ekestis la terno de la nuna kirka turo. En la 13-a jarcento aldoniĝis interalie la norda kirka portalo, kiu same enplektiĝis en la konstruaĵon de 1461/62 (foton vidu sube).
  • La konstruaĵoResidenz ("rezidejo"), nuna administra kaj estrara sidejo de la urba Windhorst-gimnazio, konstruiĝis inter la jaroj 1726 kaj 1729. Inter la jaroj 1743 kaj 1743 en baroka stilo aldoniĝis impona gimnazia kirko, tutproksime de la rezidejo (foton ankaŭ pri ĝi vidu sube).
la historia urbodomo
  • La urbodomo, nun simbolo de la urbo, konstruiĝis en 1408 eldolmenoj. Inter la jaroj 1601 ĝis 1605 ĝi estis signife ampleksigita kaj altigita je plia etaĝo el brikoj. Por pligrandigi la areon de la supraj etaĝoj, la konstruaĵo estis pliampleksigita je teretaĝa malferma arka halo. La ŝtupagablo tre memorigas pri modeloj el la urboMonastero (ekzemple la monasteraj konstruaĵojRothenburg 44 el 1583 kajKrameramtshaus el 1589). Komence de la 19-a jarcento la urbodomo ŝajne estis sufiĉe malstabila, ĉar la arkitektoJosef Niehaus estis petata pri plano de ties renovigo. Li interalie rekomendis malinstali la malstabilan urbodoman turon kaj forpreni dekoraĵojn de la fasado, sed lia rekomendo komence ne realiĝis. En 1885 tamen iuj fasadaj dekoraĵoj estis forprenitaj, kaj la tegmento de la nur en 1611 aldonita ŝtupara turo same forpreniĝis. En 1909 la fasado kaj turo estis rekonstruitaj en la nun ankoraŭ aktuala formo. Interne de la konstruaĵo interalie videblassabloŝtonakameno el la jaro 1605.
  • LaarsenaloZeughaus konstruiĝis en 1752 en la loko de la antaŭa burgoPaulsburg konstruita en 1374. La konstruaĵo servu kiel deponejo por armiloj, uniformoj kaj pliaj armeaj iloj. Ekde la 19-a jarcento la konstruaĵo uzatas private, nun konsistas el loĝejoj, sed esence konserviĝis en origina stato.
  • La akvomuelejoHerrenmühle konstruiĝis en la 16-a jarcento. Ĝi nuntempe uzatas por kulturaj eventoj.
  • Loĝaj konstruaĵoj: Kontraste al la urboLingen nur malmultajn kilometrojn sude, la urbocentro de Meppen nuntempe havas nur relative malmultajn historie konservitajn konstruaĵojn. La plej multaj konstruaĵoj estas brikaj domoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Unu el la esceptoj estas la konstruaĵoArenbergische Rentei, nun uzata kiel urba muzeo. La duetaĝaklasikisma domo stariĝis en 1805, origine kiel privata loĝdomo. Kvar jarojn poste laŭ la planoj de la sama arkitektoAugust Reinking ekestis la domoHeyl'sches Haus je la adresoEmsstraße 3. Dum la fakta loĝdomo en 1977 estis forprenita favore al moderna banka konstruaĵo, la flanka salona konstruaĵo kun sia arkitekture rimarkinda interno povis esti konservita kaj renovigita. Apud la eksterproporcie granda moderna bankejo ĝi tamen ekstere nun elvokas iom kompatindan impreson. La en 1816 konstruita domo de la kuracistoNikolaus Vagedes proksime de la historia urbodomo nun estas sidejo de la urba administrantaro.

Inter la malmultaj konservitaj trabfakaj konstruaĵoj estas la domojKuhstraße 24 kajIm Sack 12. La unua esence konstruiĝis en la 16-a jarcento kaj do estas inter la plej aĝaj loĝdomoj de la urbo. La dua nur ekestis en 1797 kaj interalie disponas pri impona fasadocentra pordego.

  • La kanala kluzoKoppelschleuse, konstruita inter la jaroj 1826 kaj 1830, konserviĝis en sia origina stato kiel parto de laEmso-Hase-kanalo.
  • La ventomuelejoHöltingmühle probable konstruiĝis en 1639 en la komunumoBockhorn en ladistrikto Frislando. La historia muelejo estis aĉetita fare de civitana asocio kaj okaze de la 600-ajra urbojubileo en 1959/1960 estis rekonstruita sur laterlango inter laDortmund-Emso-kanalo okcidente kaj la riveroHase oriente. Interne de la muelejo nun situas kafejo, kiu funkcias dum la someraj monatoj. En la muelejo krome ankaŭ okazas nuptaj ceremonioj (bildo de la muelejo sube).
  • La eksa ekstera digo de la urba fortikaĵo grandparte konserviĝis kaj nun estas parko parte ĉirkaŭanta la urbocentron.
  • preĝejo de Sankta Vito
    preĝejo de Sankta Vito
  • la baroka gimnazia preĝejo
    la baroka gimnazia preĝejo
  • muelejo Hölting
    muelejo Hölting
  • la urba muzeo
    la urba muzeo

Kulturo

[redakti |redakti fonton]

Teatro

[redakti |redakti fonton]

Inter septembro kaj aprilo kultura klubo nomataTheatergemeinde Meppen ("teatra komunumo Meppen") ofertas varian teatran programon. La sursceniĝoj okazas en la en 1959 finkonstruita teatrejo kaj koncertejo de la urbo Meppen (germaneTheater- und Konzertsaal der Stadt Meppen), kiun ankaŭ la urba Windthorst-gimnazio uzas kiel kunvenejo.

De majo ĝis septembro la Emslanda Subĉiela Teatro Meppen (Emsländische Freilichtbühne Meppen) ofertas ĉiujare porfamilianmuzikalon kaj vesperan porplenkreskulan teatraĵon. La pli ol 30 000 vizitantoj spektas ampleksajn surscenigojn de en iuj produktaĵoj 100 aktoroj.

Muzeoj

[redakti |redakti fonton]
  • Urba muzeo situas en la historia konstruaĵoRentei, en baroka stilo konstruita laŭ planoj de la arkitektoAugust Reinking (foton vidu galerie supre)
  • Ekspoziciejo priarkeologio deEmslando (germaneAusstellungszentrum für die Archäologie des Emslandes) situas ĉe la kanalakluzoKoppelschleuse.
  • Artaj ekspozicioj okazas en arta centro same ĉe la kanalakluzoKoppelschleuse.

Loka gazeto

[redakti |redakti fonton]

En la urbo publikiĝas la loka gazetoMeppener Tagespost, sub tegmenta eldonejo de la regiona gazetoNeue Osnabrücker Zeitung.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
urbaj kaj neurbaj komunumoj en ladistrikto Emsland
blazono de la distrikto Emsland
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Meppen&oldid=8965118"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp