The page has not been checked
En muziko,melismo(greke: μέλος,melos, "ario, melodio, kanto")estas la garnado demelodia linioper la divido denotdaŭrojen plurajn mallongajnornamojn,kiujn oni kantas kontraŭ sola silabo de la teksto.La silabo tiel dispartiĝas en plurajn tonojnkaj la melodio elstariĝas.
Kontraste al ĝi ĉesilaba kanto(greke: συλλαβή,syllabe, "silabo"),oni kantas ĉiam unu silabon kontraŭ unu noto,kiu povas resti por longaj periodojkaj tiel direktas la atenton al la teksto.
Melismo ludis gravan rolon engregoria ĉantokaj enortodoksa liturgia kantado.Enbaroka muziko ĝi estis ofta speco demuzika ornamado,kajMarc-Antoine Charpentier ĝin abunde utiligisen siaj religiaj verkoj celaj alsankta semajno(répons des ténèbres). Kvankam la terminoestas uzata precipe rilate al eŭropa klasika muziko,uzo de la tekniko estas efektive tre vasta.Ĝi estas grava en pluraj aziaj kantostiloj,ekzemple enAzerbajĝano kajHindio,kaj oni ĝin trovas ankaŭ nuntempe en populara muziko,ekz. en la kantado deStevie Wonder.