| Melatonino |
 |
Plata kemia strukturo de la Melatonino |
 |
Tridimensia kemia strukturo de la Melatonino |
| Kemia formulo | C13H16N2O2 |
| ATC-numero-kodo | N05CH01[1] |
| CAS-numero-kodo | 73-31-4 |
| ChemSpider kodo | 872 |
| PubChem-kodo | 896 |
| Merck Index | 15,5884 |
| Fizikaj proprecoj |
| Aspekto | blanka solidaĵo |
| Molmaso | 223.283 g·mol−1 |
| Denseco | 1.175g cm−3 |
| Fandpunkto | 117°C |
| Bolpunkto | 512.8°C |
| Acideco (pKa) | 16.51[2] |
| Solvebleco | Akvo:Tute solvebla |
| Mortiga dozo (LD50) | 800 mg/kg (buŝe) |
| GHS etikedigo de kemiaĵoj |
| GHS Damaĝo-piktogramo | |
| GHS Signalvorto | Damaĝo |
| GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302,H312,H332,H360,H361[3] |
| GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201,P202,P261,P264,P270,P271,P280,P281,P301+312,P302+352,P304+312,P304+340,P308+313,P312,P330,P363,P405,P501 |
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25°C kaj 100 kPa) |
Lamelatonino (kemieN-acetil-5-metoksitriptamino) estashormono produktita elserotonino deglando lokata ĉe la bazo decerbo (malantaŭ lahipotalamo), lapineala glando (aŭepifizo). Ĝi havas la funkcion de reguli la ciklondormo-maldormo. Same kiel en homoj, tia hormono estas ankaŭ produktita deanimaloj, deplantoj, kaj eĉ demikroorganismoj[4][5].
Melatonino estas implicita en la mekanismo per kiu iujamfibioj kajreptilioj ŝanĝas la koloron de sia haŭto. Estas pro tio, ke ĝi nomiĝis tiel, ĉar ĝia termino originas de la greka radiko μέλας (melas), kiu signifas "nigra", kaj sekve oni malkovris rilatante al ĝi biologian rolon[6][7].Jam en 1917, McCord kaj Allen rimarkis (J Exptl Zool, 1917), ke la ekstrakto de la pinealaj glandoj el bovinoj heligas la haŭton de ranoj[8].La profesoro pridermatologio Aaron B. Lerner kaj liaj kolegoj deUniversitato Yale en la espero, ke la substanco el la pineala glando estu utila por kuracihaŭtmalsanojn, izolis la hormonon de la urino de bovino.[9], kaj nomis ĝinmelatonino en1958[10].
Meze de la sepdekaj jaroj Lynchet al. demonstris[11], ke la produktado de melatonino el la pineala glando sekvas la homancirkadianan ritmon.La eltrovo de la antioksidantaj proprecoj de melatonino estas dum1993[12],[13].La unuan patenton por ĝia uzo laŭ malaltaj dozoj en la traktado de sendormeco ricevis Richard Wurtman de laMIT en1995[14]. Samtempe, melatonino aperis ofte en la gazetaro, kaj pri aliaj sektoroj kiel ebla kuracado por diversaj malsanoj[15].
Melatonino partoprenas en laterapio detumoroj per lametodo de la profesoro Di Bella[16].
Melatonino estas konsiderata debiokemiistoj kajkronobiologistoj kiel ĉefa hormono, ĉar ĝi fakte regulas la sekreciojn de la plimulto de homaj hormonoj proricevantoj en aliaj organoj (ekzemple, per ago ĉe lahipofizo kaj lahipotalamo).
Verdire, melatonino ne estas hormono, ĉar kontraŭe al aliaj hormonoj kaj aliaj sekreciaj organoj :
- ĝi estas ankaŭ sekreciita de aliaj organoj (tielehipofizo,tiroido,surrenaj glandoj,gonadoj), kaj ne nur de pineala glando;
- kiam vi forigas la pinealan glandon, melatonino ne malaperas, kontraue al tio, kio okazas se vi forigas la ĉi-suprajn menciitajn endokrinajn glandojn;
- ne eblas tute forigi melatoninon el organismo;
- trodozo instigas preskaŭ neniun kromefikon.
Melatonino estas sintezita kaj sekreciita dum la nokto per lapineala glando, nelonge post la komenciĝo demallumo, lia nivelo en lasango supreniras rapide kaj atingas maksimumon inter la 2-a kaj 4-a horo je la mateno, kaj poste malpliiĝas laŭgrade je la alproksimiĝo de mateno[17]. Melatonino siavice influas la produktadon degonadotropaj hormonoj difinante tiamaniere tagan ritmon de seksa funkcio.La ekspozicio al lumo malhelpas la produktadon de melatonino, kies dozo en la korpo sekve dependas.
En organismo de homo melatonino sinteziĝas elaminoacidotriptofano. Unue sinteziĝas en du etapojserotonino el triptofano, poste el serotonino en du etapoj melatonino. Melatonino rapide hidroliziĝas en hepato (tempo deduondegradado estas 45 minutoj). La ĉefametabolito estas 6-hidroksimelatonin-sulfato, kies enhavo enurino ebligas nerekte difini la produktadon de melatonino en organismo.
Melatonino apartenas al tiuj maloftaj hormonoj, kiuj havasricevantojn kaj sur eksteramembrano deĉelo, kaj enkerno. Ĉe mamuloj ekzistas du ricevantoj: MTNR1A (MT1) estas esprimita en ĉelkernoj dehipotalamo kaj MTNR1B (MT2) estas esprimita en kelkaj aliaj areoj de lacerbo,retino, kaj en lapulmoj. Ĉebirdoj,amfibioj kajfiŝoj ekzistas tria tipo de ricevanto MTNR1C (MT3). Nedelonge malkovritaj kernaj ricevantoj de melatonino apartenas al familio PZR/ROR de ricevantoj. Verŝajne tiuj ricevantoj lanĉas la imunostimulantan kaj kontraŭtumoran agadon de melatonino.
- ↑ATC-kodo[1]
- ↑Uppsala Universitet
- ↑Pubchem
- ↑Caniato R, Filippini R, Piovan A, Puricelli L, Borsarini A, Cappelletti EM (2003). Melatonin in plants, Advances in Experimental Medicine and Biology (Editoro, Adv. Exp. Med. Biol.) Vol. 527. (angle)
- ↑Paredes SD, Korkmaz A, Manchester LC, Tan DX, Reiter RJ (2009). Phytomelatonin: a review (Editoro, J. Exp. Bot.) Vol. 60 (N-ro 1). (angle)
- ↑Ana Maria Caliman Filadelfi (1996). Comparative aspects of the pineal/melatonin system of poikilothermic vertebrates (Komparo de pineala/melatonina sistemo devertebruloj) (Editoro, Journal of Pineal Research) Vol. 20 (N-ro 4). (angle)
- ↑. Melatonin, Melatonin Receptors and Melanophores: A Moving Story (Editoro, Pigment Cell Research) Vol.17 (N-ro 5) (2004). (angle)
- ↑Paul M. Coates (2005). Encyclopedia of dietary supplements (Enciklopedio pri dietaj suplementoj) (Editoro, CRC Press).ISBN 9780824755041. (angle)
- ↑Hing-Sing Yu (1993). Melatonin: Biosynthesis, Physiological Effects, and Clinical Applications (Melatonino:biosintezo, fiziologaj efikoj, kaj klinikaj aplikoj) (Editoro, CRC Press).ISBN 9780849369001.
- ↑A.B. Lerner (1960). Isolation of melatonin and 5-methoxyindole-3-acetic acid from bovine pineal glands (Izolo de melatonino el bovina pineala glando) (angla) (Editoro, The Journal of biological chemistry). (angle)
- ↑. Daily rhythm in human urinary melatonin (Taga ritmo de melatonino en homa urino) (Editoro, Science) Vol. 187 (N-ro 4172) (1975). (angle)
- ↑D. X. Tan (1993). Melatonin: a potent, endogenous hydroxyl radical scavenger (Melatonino: potenca kaj endogena puriganto) (Editoro, Endocrine J) Vol. 1.
- ↑Korkmaz A, Reiter RJ, Topal T, Manchester LC, Oter S, Tan DX. Melatonino : antioksidanto uzata por klinikaj provoj (Editoro, Mol. Med.) Vol. 15. (angle)
- ↑. html Metodoj por estigi dormon uzante melatoninon[rompita ligilo] US-a patento # 5449683
- ↑Estas tre malmultaj pruvoj dum mallonga tempo pritokseco aŭ nedezireblaj efikoj rilate al homoj. Dum la pasintaj jaroj, la eksterordinara bruado pri "miraklaj potencoj" de melatonino malfaciligis la akcepton de ĝiaj faktaj pozitivaj efikoj, kiam oni uzis ĝin laŭ tro altaj dozoj, sen kontrolado per fakulo . Melatonin: Characteristics, Concerns, and Prospects (Melatonino: karakterizaĵoj, zorgoj, perspektivoj) (Editoro, Journal of Biological Rhythms) (N-ro 4) (2005).(angle)
- ↑Di Bella G (2010). La Di Bella Metodo (DBM) (Editoro, Neuro Endocrinol Lett). (itale)
- ↑Rythmes biologiques: synchronisation et désynchronisation (Variado de produkto de melatonino kaj dekortizolo laŭ la horo de la tago) (france)
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloMelatoninaitale.