Meksikurbo (hispaneCiudad de México (CDMX)), aŭMeksiko, estas laĉefurbo deMeksiko[1],federacia ento de la lando kiu kun la tridek unuŝtatoj kiuj kunformas Meksikon,[2][3][4] estas la plej granda urbo de la lando kaj unu el laplej grandaj urboj de la tuta mondo. Ĝi estas ankaŭ sidejo de la nomitajPoderes de la Unión, tio estas la supremaj instancoj de la tri politikaj povoj de la lando.[5]
Antaŭe, ĝi estis parto de la MeksikaFederacia Distrikto. Ekde januaro 2016, Meksikurbo estas la tridek-dua subŝtato de Meksiko.[6] Antaŭ la alveno de laHispanoj, Meksikurbo estis la ĉefurbo de laAztekoj kaj nomiĝisTenoĉtitlano.
Meksikurbo estas dividita en dek ses teritoriajn areojn. Ĝi estas en laValo de Meksiko je averaĝa alteco de 2240 m supermarnivelo en la regiono centro-suda de la lando, lime norde, okcidente kaj oriente kunŜtato Meksiko kaj sude kunMorelos. Kun 1495 km², ĝi okupas 0.1 % de la nacia teritorio, nome la plej malgranda ento de la lando.
Ties loĝantaro estas preskaŭ tute urba, kun nur 1 % rura. En la censo de 2020, ĝi superis naŭ milionojn de loĝantoj, per 9 209 944, kio estas 7.3 % de la totalo de la lando, nome la dua ento plej loĝata malantaŭ Ŝtato Meksiko. Tamen, se konsideri ankaŭ la totalon de la metropola zono de la Valo de Meksiko[7] temas pri 21 804 515 loĝantoj, kio faras ĝin la urba aglomeraĵo plej granda de lahispanparolanta mondo kajde Ameriko, kaj la naŭa urba aglomeraĵo plej granda kaj loĝata de la mondo.[8] En 2019, laindico de homa disvolvigo estis de 0.837 (konsiderita tre alta), kiel unu el la ses entoj de Meksiko kun IHD en tiu nivelo, kaj la unua laŭ IHD.
Ĝi estas la plej grandaurba areo de Meksiko kaj ties ĉefa politika, ekonomia, socia, akademia, financa, entreprena, turisma, kultural, komunika kaj distra centro. En 2018, ĝi havis MEP de 568 445 000 000 usonaj dolaroj, pli granda ol tiuj de landoj kiel Argentino, Kolombio aŭ Peruo. Katalogita kielmondurbo, ĝi estas ankaŭ unu de la financaj kaj kulturaj centroj plej gravaj de la mondo, per unu de la ekonomioj plej dinamikaj je internacia nivelo, kaj estas, laŭ la grando de MEP, la dekkvina je tutmonda nivelo.[9][10][11][12] En 2018, la ĉefurbo akaparis la 17 % de la totalo de la MEP de la lando, kun averaĝa kresko tiujare de 6.8 % (super la landa averaĝo), kun havigo de 27 % al la ekonomia kresko de la lando en tiu jaro.[13]
Meksikurbo estis scenejo de kelkaj el la historiaj kaj sociaj okazaĵoj plej gravaj de la lando. Ne estasscienca interkonsento pri la dato de la fondo de laurbo, sed tio okazis eble komence de la 14-a jarcento. Informo kolektita en la periodo deNova Hispanio sugestas, ke la fondo estis farita demeŝikoj la 13an de marto 1325, sur insulo de laLago Tekskoko, kun la nomo Kŭaŭhmikstitlan kaj renomitaTenoĉtitlano fare de Akamapiĉtli en 1376 kiel omaĝo al la estro Tenoĉ. Tiu urba kerno iĝis pro la tempopaso la ĉefurbo de laMeŝika imperio. La 13an de Aŭgusto 1521, la meŝikoj estis venkitaj per la kapto de la urbo fare de la hispanoj kaj iliaj indiĝenaj aliancanoj estre de la hispana konkeristoHernán Cortés, okazaĵo kiu markis la komencon de la vicreĝlanda epoko.[17]
En 1535, oni kreis oficiale laVicreĝlandon Nova Hispanio kaj oni establis la novan Meksikurbon sur la antikva Meksiko-Tenoĉtitlano, agnoskita per "cédula real" de 1545, kielMuy Noble, Insigne, Muy Leal e Imperial Ciudad de México fare deKarlo la 1-a de Hispanio.[18] Tiam ĝi estis deklarita ĉefurbo de la Vicreĝlando, kaj funkciis ekde tiam kiel politika, financa kaj administracia centro de la teritorioj de laHispana Imperio en Nordameriko, Centrameriko, Azio kaj Oceanio. La hispana dominado de tiu epoko sur ĉefurbo finiĝis je la fino de laMeksika Milito de Sendependeco en 1821, kun la eniro de la Trigaranta Armeo en la urbo. La statuso de sidejo de la registaro estis ratifita en laActa de Independencia del Imperio Mexicano, kiu nomis ĝin Imperia Ĉefurbo.[19]
En 1823, per la proklamo de la Unua Federacia Respubliko, finiĝis oficiale laUnua Meksika Imperio (1821-1823), kaj la 18an de Novembro 1824 la Kongreso decidis kreiFederacian Distrikton (tio estas, ento diferenca el la aliaj ŝtatoj) por esti hejmo de la tri povoj (plenuma, leĝofara, kaj justica) en teritorio kiu ne apartenu al iu (sub)ŝtato partikulare, por eviti la hegemonion de unu ŝtato super la ceteraj de la federacio. Pere de la klopodoj defrayServando Teresa de Mier kaj de kelkaj aliaj gravuloj kiuj apogis tion, Meksikurbo estis elektita kiel loko por la koncentro de la povoj de la unio.[20]
En 1929, oni nuligis la municipajn rajtojn de la Federacia Distrikto.[21][22] La iompostiomaj modifoj de la statuso de la urbo ekis en 1988 per la formado de popola leĝofara organo per popola balotado (nomeAsamblea de Representantes del Distrito Federal); pluis en 1997 per la elektado de propra plenuma povo (Jefe de Gobierno del D. F.); kaj konkludis en 2016 per la politika reformo kiu redaktis sian propran politikan konstitucion (ekvalidiĝis plene en 2018); tiu politika procezo finiĝis ankaŭ per la havigo de oficiala dokumentocarta magna federal kaj la samajn rajtojn kaj eblojn de ĉiu ŝtato, sed, konsiderante ties kategorion de ĉefurbo de la respubliko, ĝi konservas la nomo de federacia ento; krome jam iĝis nevalidaj la nomojMéxico D. F. kajDistrito Federal por uzi nur la esprimonCiudad de México.[23][24]
En ties teritorio estas tri kulturaj havaĵoj el la 35 lokoj deMonda heredaĵo de Unesko de la lando: nome la Historia Centro,Ŝoĉimilko (formita de historia centro kaj tri zonojchinamperas), la Centra Kampuso de la Universitata Urbo de laUniversidad Nacional Autónoma de México (UNAM) kaj la Dom-Studio de Luis Barragán. La urbo enhavas 151 muzeoojn kiuj metas ĝin kiel la dua urbo kuo plej da muzeoj en la mondo malantaŭ nur de Londono.[25] Krome, en 1968, ĝi estis la unua urbo de Latinameriko kaj hispanparolanta kiu estis hejmo deOlimpiaj ludoj kiel sidejo de laSomera Olimpiko 1968.
Tenoĉtitlano, la antikva urbo, estis urbo sur insuleto en mezo de lago. Tamen, la urbo kreskiĝis sur la lago, kaj la akvo sekiĝis. Tenoĉtitlano jam estis granda urbo, kiam venis la Hispanoj.
Post la komenco de lasendependentisma revolucio en Dolores Hidalgo,Guanajuato, la celo de la insurekciaj trupoj estis la kapto de la ĉefurbo. Tio kondukis ilin al la proksimaĵoj de Meksikurbo.Hidalgo kaj lia armeo alvenos al San Pedro Cuajimalpa tuj post la proklamo de la sendependigo en Dolores. Ili venkis super la hispanmonarkiistoj en la batalo de la Monto de la Krucoj, kaj spite tion, la insurekciantoj decidis reveni al la regionoBaĥio sen kapti la ĉefurbon. Ekde tiam la valo de Meksiko ne plu estis celo milita de la sendependentistoj, kaj tiel la ĉefurbo iĝisbastiono de la hispanmonarkiisma armeo.
Eniro de la Trigaranta Armeo al Meksikurbo la 27an de Septembro 1821.
Ĉirkaŭ 1820, kiam la popola revolucio estis preskaŭ finigita, Meksikurbo estis la hejmo de novaj movadoj kontraŭ la vicreĝlanda registaro. Tiun fojon, la konspirantoj estis la samaj kiuj sukcesis la elpostenigon de Iturrigaray, iama vicreĝo favora al la sendependistoj, kiuj post la aprobo de laKadiza Konstitucio vidis minacataj siajn privilegiojn. Inter ili estisAgustín de Iturbide, kiu faris pakton (Plano de Iguala) kunVicente Guerrero (revoluciestro en la sudo de Meksiko) kaj poste devigisJuan O'Donojú subskribi la Traktatojn de Córdoba kiuj deklaras la sendependecon de Meksiko. La Trigaranta Armeo eniris triumfe en Meksikurbon en la27-a de septembro 1821, kaj posteAgustín de Iturbide estis proklamita imperiestro de laUnua Meksika Imperio, fare de la kongreso, kronita en laKatedralo de Meksikurbo.
En 1968, kadre de aliaj protestoj, la studentoj de nombraj lernejoj iniciatis serion de protestoj kiuj konkludis en laMasakro de Tlatelolko, la 2an de Oktobro, fare de la Meksika Armeo. Tri jarojn poste, nome la 10an de Junio 1971 manifestacio de studentoj de la altlernejoEscuela Normal Superior estis atakitaj deparamilitistoj je la servo de la registaro, en tio kio estis konata kiel Masakro deKristokorpa Ĵaŭdo.
Antaŭ1972, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la Federacia Distrikto, sed tiun jaron, administrativa reformo ŝanĝis ties statuson, fakte malaperigante ĝin. Ĝi estis dividita en kvar distriktojn (delegaciojn), kiuj aldoniĝis al la jam ekzistantaj 12 komunumoj de la subŝtato de Meksikurbo. Tiel, nun, Meksikurbo konsistas el 16 komunumoj. Kaj Meksikurbo, kiel politika kaj administrativa estaĵo, ne plu ekzistas.
La 19an de Septembro 1985, Meksikurbo estis draste damaĝita detertremo de 8,1 gradoj Richter. Ekde tiam, la civila socio ĉefurbo ekhavis pli kaj pli kontrolon de la aferoj kiujn la ŝtato estis abandoninta. Kiel rezulto, en polemikaj federaciaj balotoj de 1988, la ĝistiam reganta partioRevolucia Institucia Partio (PRI) estis venkita amplekse en la Federacia Distrikto fare de laFrente Democrático Nacional (FDN).
Ĝis1997, la urbestro estis nomumita de la prezidanto. Sed tiun jaron, jura reformo ebligis al la loĝantaro elekti sian urbestron. La unua elektita urbestro, nomata guberniestro, estis inĝenieroCuauhtémoc Cárdenas, de laPartio de la Demokratia Revolucio (PRD). De tiam, ĉiuj guberniestroj estis membroj de la PRD (centro-maldekstra). La nuna guberniestro estasClaudia Sheinbaum.
Meksikurbo havas la karakterizajn problemojn de la grandaj urboj: poluado, malsekureco, transporto, manko de akvo, k.t.p. sed ankaŭ la urbegajn karakterizajn malproblemojn: diverseco, pleneco, kulturo, konkuro, k.t.p.
Ĝi estas ene de laBaseno de Meksiko, nome arigo de kvar valoj en la centra parto de la teritorio deMeksiko. Origine granda parto de la teritorio de la aktuala Meksikurbo estis okupita de sistemo de lagoj de la Baseno de Meksiko. Tiu formiĝis antaŭ pli ol unu miliono de jaroj per la apero de la "sierra" montaro Chichinauhtzin, kiu digis la riverojn kiuj fluis suden kaj tio okazigis, ke akvo akumuliĝis formante grandan lagon; poste, la baseno estis artefarite malfermita pere de la konstruado de elirejoj Huehuetoka kaj Noĉistongo, en la ŝtato Meksiko, por devojigi la riveron Kuautitlano kiu estis la fluaĵo kiu okazigis la tiamajninundojn. La decido sekigi la lagaron estis farita dum la vicreĝlanda epoko. Kvankam tiuj vorkoj estis faritaj kiel konsekvenco de la inundo de 1629, ili ne evitis, ke Meksikurbo estu inundita foje inter la 17-a kaj 18-a jarcentoj.
Avenida Madero en la Historia Centro (Cuauhtémoc).
La teritorio de la aktuala Meksikurbo estis historie unu de la plej loĝataj zonoj de la lando. Komence de la epoko de la sendependeco, la urba areo de Meksikurbo estis limigita pli malpli al tio kio estas nun la teritoria distrikto Cuauhtémoc. Komence de la20-a jarcento, kiam Porfirio Díaz regis en Meksiko, laelitoj de la Federacia Distrikto ekmigradis suden kaj okcidenten. Baldaŭvilaĝoj kiel Mixcoac, la Kolonio Del Valle aŭ San Ángel iĝis lokoj de distro kaj ripozo, pere de la alveno de membroj de la altaj klasoj de la urbo. La tendenco de la riĉaj klasoj translokiĝi al la okcidento de la urbo plifortiĝis laŭlonge de la tuta 20-a jarcento. En la terenoj kiu estis elprenita el la lago pere de la sekigo de la baseno, estis konstruitaj novaj loĝejaj areoj, nomitaj kolonioj, cele al hejmigo de la membroj de la mezaj kaj malaltaj klasoj. La unua el tiuj estis la Kolonio Doctores. Sekvis la Kolonio Obrera (de laboristoj) kaj la Kolonio Morelos —destinitaj al popolaj klasoj—, kaj la Kolonio Roma kaj la Kolonio Juárez —okupitaj de laburĝaro porfiria—.
LaPalaco de Belartoj estas la ĉefa kultura centro de la lando, konsiderata unu de la plej gravaj artaj konstruaĵoj enMeksiko.[26]
Estante ĉefurbo de vasta antaŭhispana imperio, ankaŭ de la vicreĝlando plej riĉa ene de laHispana Imperio (kiu regis en ampleksa teritorio en Ameriko kajKaribio), kaj, finfine, la ĉefurbo de la aktuala Meksiko, la urbo disponas de riĉa historio de arta kaj kultura esprimado.
Ekde la antaŭklasika mezamerika periodo, la loĝantoj de los setlejoj ĉirkaŭ la lago Tekskoko produktis multajn artaĵojn kaj metiartoj kompleksaj de tutmonda famo, kelkaj el kiuj estas ekspoziciataj nuntempe en laNacia Muzeo de Antropologio kaj en laMuseo del Templo Mayor. Kvankam multaj verkoj deceramiko kaj deŝtonĉizado estis survivintaj, la plej parto de la indiana ikonaro estis detruita dum laKonkero de Meksiko.
Granda parto de la frua kolonia arto estas derivata de lakodeksoj (aztekaj bildolibroj), cele al rekuperado kaj konservado de ioma ikonaro kaj azteka historio, kaj de aliaj devenoj. Ekde tiam, la arta esprimado en Meksiko estis ĉefe de religia temaro. Ekzemple en laKatedralo de Meksikurbo estas ekspoziciataj verkoj de Juan de Rojas, Juan Correa kaj oleopentraĵo kies aŭtoreco estis atribuita alMurillo. Inter la nereligiaj artaĵoj de tiu periodo menciindas laĉevalrajda statuo deKarlo la 4-a, konata surloke kiel «El caballito» (La ĉevaleto). Tiu statuo, el bronzo, estis verko de Manuel Tolsá kaj estis instalita sur la samnoma placo, nome Placo Tolsá, antaŭ la Palaco de Minado. Ĉe tiu placo estas ankaŭ la Nacia Muzeo de Arto (MUNAL).
En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kaj poste la japana pentristoHokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue enAzio, kaj poste venas la vico deFidiaso, kaj posteMaria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn deEŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unueAkenatono kaj posteSunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unueNezaŭhtezoma kaj posteNeil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la kulturajn atingojn de Meksikurbo:
↑«Artículo 44 de la Constitución Política de los Estados Unidos Mexicanos». Suprema Corte de Justicia de la Nación. 29an de januaro 2016. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021. «Texto vigente a la última reforma publicada en el Diario Oficial de la Federación el 29 de enero de 2016. La reforma a este artículo, así como al 43 y 122 de la misma constitución, y el texto vigente del Art. 1º de la Constitución local, afirman su carácter de entidad federativa, mas no de estado, en virtud de su condición de capital de la república.»
↑«"Es creado el Distrito Federal". En: Doralicia Carmona Dávila, Memoria política de México. Instituto Nacional de Estudios Políticos, A.C.». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.