Pordego deBab Mansur (Bab signifas PordoModernaUrbodomo de Meknes en la Nova Urbo "Hamría".
Meknes (arabeمكناس, M'knas,franceMeknès,hebreeמקנ,מקנאס) estas urbo de la nordo deMaroko situa ĉe la montaroj de la Mez-Atlaso. La nomo devenas el la tribo fondinta la urbon. Meknes troviĝas meze de verda valo, je ĉirkaŭ 130km deRabat, la ĉefurbo de Maroko kaj je 65 km okcidente deFez. Ĝi estas konektata de la aŭtoŝoseo A2 al tiuj du urboj.
Meknes estas la ĉefurbo de la regiono de Meknes-Tafilalet, kaj estas unu de la kvar imperiaj urboj de Maroko. La urbo situas je 552m super marnivelo.
Meknes estas situa en ebenaĵo deSais, je alto de 552 msmn proksimume, inter la Mez-Atlaso sude kaj la montetoj antaŭrifaj norde.
La rivero Bufekrane kiu trapasas la urbon, separas lamedinon (antikva urbo) de la nova urbo (nomata “Hamria”).
La populacio laŭ la censo de2004 estas de 536 322 loĝantoj. Junuloj sub 25 estas 60 % de la totala populacio. La majoritata lingvo estas laaraba, dum la majoritata lingvo de la vilaĝoj ĉirkaŭaj estasberbera.
Meknes situas en unu de la plej fruktodonaj agrikulturaj kaj produktaj zonoj de Maroko, kio igas ĝin gravan punkton porkomerco,agrikulturo kajmanfarado. Ankaŭ la industria sektoro ludas gravan rolon en la ekonomia de la urbo. La ĉefaj industrioj estas tiuj pri nutrado,tekstilaj kaj produktado decemento kaj aliajn produktojn de konstruado.
La urbo de Meknes estas sude de la maroMediteraneo, tiel ties klimato estas influata de la klimato kontinenta dum somero kaj vintro. Tamen la geografia diverseco de la areo permesas ĝui specifajn klimatajn nuancojn. La klimato estas de la tipo duonkontinenta. Mezaveraĝo de la temperaturo de Meknes estas markata de la distanco de la marbordoj, tiele ĝuas grandan temperatiuran amplekson kiu atingas 25,4 °C. La temperaturo dum la monato aŭgusto (la plej varma) varias inter 29 kaj 38 °C, kaj tiu de la plej malvarma monato varias inter 2 kaj 7 °C. Jare pluvas mezaveraĝ 84 tagoj. La mezaveraĝa pluvokvanto en la regiono estas de 500mm/jare.
La zono de la urbo kaj la ĉirkaŭa teritorio havis gravan vivon dum la epoko de laRomia Imperio ekde la jaro 117 a.K. Iom proksime estis la grava urboVolubilis.
La deveno de la aktuala Meknes estas de la8-a jarcento, kiam tie oni konstruis Kasbahon, aŭ fortikaĵon. Berbera tribo konata kiel Meknassa setlis en tiu zono en la10-a jarcento kaj vilaĝo kreskis ĉirkaŭ lafortikaĵo. Meknes vivis epokon hegemonian kiel imperia ĉefurbo de la sultanoMulej Ismael (1672 -1727). Post lia morto la ĉefurbo estis translokigita al Fez.
Ekde1996,Unesko proklamis la urbon de Meknes kiel parto de laMonda heredaĵo de Unesko, pro ties reprezenta trajtaro de urba kaj arkitektura komplekso de ĉefurbo deMagrebo de la17-a jarcento, kiu kombinas armonie elementojn kaj islamajn kaj eŭropajn.
Muzeo Dar Jamaï: loko pro la altaburĝaro de Maroko, de la fino de la19-a jarcento. Estismuzeo de marokaj arto kaj etnografio ekde1926.
Madrazo Bŭanania: teologia institucio, fondita de la Sultano Abu Hasano Marini (1331 –1351). Komponita de belega korto kaj unuaetagca koridoro al 26 klasejoj de studentoj
Madrazo Filalia: historia konstruaĵo kaj eduka kaj religia. Konstruita en1789 de Mulej Ismael.
Bab Mansur: Pordego konstruita en1732, konsiderata kiel unu el la plej belaj verkoj de Mulej Ismael. La pordo Bab Mansur estas la plej granda de Maroko kaj de Nordafriko.
Palaco Dar El Maĥzen: situa en la urba municipo de Meĉuar Stinia. Estis la oficiala palaco de Mulej Ismael.
Kubat Al Ĥajatin (salono de ambasadoroj): kie la sultano Mulej Ismael ricevis la eksterlandajn ambasadorojn kaj delegitojn.
Bab Laĥmis: granda pordo riĉe dekorita de la17-a jarcento.
Bab Berdain: majesta pordo konstruita de Mulej Ismael en la17-a jarcento.
Fanduk El Hanna: kultura komplekso. Posedaĵo de la Habuoj.
Ksar Mansur: palaco kaj grenujo. Publika.
Haras : konstruita en1914 kiel milita setlejo. En1947 iĝis ĉevalbredejo.
Grenujo kaj stalo: giganta arkitektura komplekso konstruita de Mulej Ismael.
Baseno Agdal: granda akvujo 319 m longa kaj 149 m larĝa. Pli da 2 m profonda. Ĝi estis konstruita de Mulej Ismael por irigacii la ĝardenojn de Meknes.
Malliberejo de Kara: la karcero (subtera grenujo) portas la nomon de Cara: portugala arkitekto kaj prizonulo.
Je 33km nordokcidente de la urbo troviĝas la tre bone konservitajn ruinojn de la romia urbo deVolubilis.
En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kaj poste la japana pentristoHokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, enAzio, kaj poste venas la vico deFidiaso, kaj posteMaria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn deEŭropo. La venonta ĉiĉerono estasAkenatono kiu montras interesaĵojn elAfriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nomeSunĝata Kejta; tiu omaĝas la historian gravon de Meknes:
„
Al la marbordo, transe, alŝvebas jam la flugantoj,