Parto de serio pri |
Scienco |
---|
|
|
|
|
|
|
Filozofio kaj historio de scienco |
|
|
|
Meĥaniko aŭmekaniko estas la parto defiziko pritraktanta laekvilibron, movadon defizikaj korpoj kaj lafortojn, kiuj efikas sur la korpoj, kaj ties aplikado al maŝinoj kaj aparatoj. La termino "fizika korpo" (aŭ, se ne estas ambigue, simple "korpo") povas signifi grandan sortimenton de fizikaj objektoj, ekzemple:partikloj,balistikaj objektoj,kosmaj flugaparatoj,astroj,simplaj maŝinoj, eroj desolidoj,likvoj aŭgasoj ktp.
Meĥaniko eble estas laprimara kaj originala fako defiziko. Ĝi entenas grandan parton de scio pri la natura mondo. Ĝi ankaŭ konstituas la centran parton deteĥnologio kajinĝenierado. La plej gravaj divizioj de meĥaniko estas interklasika meĥaniko,kvantuma meĥaniko, kajrelativeca meĥaniko. Historie klasika meĥaniko venis unue, dum kvantuma meĥaniko kaj relativeca meĥaniko estas pli novaj. Kvantuma meĥaniko kaj relativeca meĥaniko malkovriĝis frue en la 20-a jarcento. Pro lamatematika precizeco de prognozoj bazitaj sur klasika meĥaniko, ĝi estas rigardata kiel modelo por aliajekzaktaj sciencoj.
Kvantuma meĥaniko havas pli grandan amplekson ol klasika meĥaniko; kaj oni povas vidi ĝin entenanta klasikan meĥanikon de la vidpunkto de la grandeco de korpoj. Ne estas kontraŭdiroj; ĉar en la limo de mezgrandaj korpoj la prognozoj de kvantuma meĥaniko alproksimiĝas al tiuj de klasika meĥaniko.
Iel analoge,Ejnŝtejnateorio de la relativeco etendis la amplekson de meĥaniko, kaj klasika kaj kvantuma. Refoje ne estas kontraŭdiroj tie ĉi. Samkiel oni povas diri, ke kvantuma meĥaniko kovras grandajn kaj malgrandajn partiklojn. Oni povas diri, ke relativeco kovras "rapidajn" kaj "malrapidajn" korpojn. Por malrapidaj partikloj estas pli simple uzi klasikan meĥanikon. La esplorado de la kazo de malgrandaj rapidaj korpoj ankoraŭ ne estas kompleta kaj plu daŭras. La matematikaj priskriboj en kvantuma meĥaniko kaj relativeca meĥaniko ne kongruas. Por kombini ilin oni devas trovi novan priskribon kiu facile funkcias kun malgrandaj rapidaj korpoj. Ĉiutaga observanto ne bezonas tiun ĉi ekstreman priskribon por ĉiutagaj aferoj.
Aliaj distingaĵoj inter la subfakoj de meĥaniko koncernas la naturon de la korpoj. Oni traktas partiklojn kiel mankantan internan strukturon. Do oni traktas ilin kiel matematikajn punktojn de klasika meĥaniko. Rigidaj korpoj havas etendon, sed konservas simplecon proksiman al tiu de partikloj, aldonante nur kelkajngradojn de libereco, kiaj orientado en spaco. Alie korpoj povas esti duon-rigidaj, t.e.elastaj, aŭ ne-rigidaj, t.e.fluidaj. Tiuj ĉi fakoj havas klasikajn kaj kvantumajn subfakojn. Aliaj havas ankaŭ relativecajn subfakojn. Ekzemple, la movado de spacveturilo priskribiĝas per klasika meĥaniko rilate al siaorbito kajorientado (t.e. perrotacio rilate alfiksitaj steloj), dumatoma nukleo priskribiĝas per kvantuma meĥaniko en analogaj situacioj.