Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Meir Kahane

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Meir Kahane
Persona informo
Rabbi Meir Kahane
הרב מאיר דוד כהנא
Naskiĝo1-an de aŭgusto1932 (1932-08-01)
en Broklino, Nov-Jorkio
Morto5-an de novembro1990 (1990-11-05) (58-jaraĝa)
en Manhatano, Nov-Jorkio
Mortis prohommortigoRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perpafvundoRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortigita deEl Sayyid Nosairvd
TomboHar HaMenuchotRedakti la valoron en Wikidatavd
Religiojudismoortodoksa judismovd
Lingvojanglahebreavd
ŜtatanecoUsono
IsraeloRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materNov-Jorka Leĝa Lernejo
Yeshivah of Flatbush(en)Traduki
Mir yeshiva (Brooklyn)(en)Traduki
Universitato de Novjorko
Marsha Stern Talmudical Academy(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioKaĥRedakti la valoron en Wikidatavd
MemorigiloMeir Kahane
Familio
GefratojNachman Kahana(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojBinyamin Ze'ev Kahane(en)Traduki, Baruch Kahane(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopolitikisto
rabeno
ĵurnalistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enJerusalemovd
Verkado
VerkojUncomfortable Questions for Comfortable Jews ❦
They Must Govd
 
Postenoj
Postenojjeŝivestro(1986–1990)
membro de Kneset(1984–1988)Redakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Meir Kahane (ankaŭ konata kielMichael King,David Sinai kajHajim Jeruŝalmi) estisUsonaJudaortodoksarabeno, politika aktivisto kaj verkisto, kiu fariĝis membro de la israela parlamento. Li estis kontroversa figuro, kaj li estas memorata pro liaj ekstremismaj posicioj, ligitaj al la plej ekstremareligia dekstro deIsraelo. Li kredis ke la tuta regiono kiu inkluzivas Israelon,Cisjordanion kajGazan estis donacita al la judoj de Dio, kaj do Israelo devus komplete aneksi la tiel-nomatajn Okupitajn Teritoriojn. Li alvenis ĝis la punkto proponi, ke oni forĉasu ĉiujnarabojn de Israelo. Li ankaŭ kredis ke Israelo devus esti regata laŭ la biblia hebrea leĝo, do esence ĝi devus fariĝiteokratio. Liajn poziciojn subtenis nur tre malgranda minoritato de israelanoj, dum plejmulto da ili konsideris liajn ideojn ŝokaj kaj ekstremaj. Kahane estis murdita de membro deAlkaido la5-an de novembro 1990, enNov-Jorko.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Kahane naskiĝis en 1932 enBrooklyn, en ortodoksa familio. Lia patro naskiĝis enSafed, enPalestino. Kiel junulo, Meir fariĝisrabeno kaj ankaŭ studis leĝon en la universitato. Li ankaŭ fariĝis politika aktivulo, organizante manifestacioj kontraŭ labritaj agoj en Palestino, kaj poste kontraŭ la fakto ke laSoveta Unio ne permesis al la judoj elmigri al Israelo.

En 1968, li fondis laJewish Defense League (Ligo de Juda defendo), organizon, kies celo estis batali kontraŭ iu ajn minaco kontraŭ la juda komunumo. Tamen, la organizo estas konsiderata ekstremisma de la plejmulto deusonaj judoj. La nova organizo tuj komencis fari perfortajn agojn kontraŭ aliaj organizoj kaj individuoj, kaj lapolico komencis meti Kahane sub premon. Rezulte en1971 Kahane migris al Israelo, kie li fondis la partionKach, kaj en1980 li estis metita en la malliberejon por ses monatoj, verŝajne ĉar membroj de lia organizo planis iun kontraŭleĝan agon. En1984, Kahane estis elektita al la israela parlamento,Knesset. La supera kortumo provis malpermesi al li kandidatiĝi pro liajrasismaj ideoj, sed malsukcesis. En la parlamento, Kahane proponis, ke oni senigu je la israela civitaneco nejudojn kaj ke oni malpermesu seksajn rilatojn inter judoj kaj nejudoj. Li trovis neniujn subtenantojn por ĉi tiuj ekstremaj proponoj, nek inter la politikistoj nek inter aliaj rabenoj. En la postaj elektoj, oni efektive malpermesis al li kandidatiĝi.

En1990, li estis murdita dum li faris paroladon en Nov-Jorko. La murdisto estis egiptano nomitaEl Sayyid Nossair, kiu poste estis nekredeble absolvita de la akuzo de murdo en kortumo ĉar neniu fakte vidis lin pafi. Post tri jaroj, Nossair estis arestita pro lia partopreno en la terorisma atenco kontraŭ laĜemelaj Turoj en Nov-Jorko, kaj evidentiĝis ke li estis membro de Al-Kaida.

Post la morto de Kahane

[redakti |redakti fonton]

En 1994, la subtenanto de KahaneBaruch Goldstein faris masakron enmoskeo enHebron, mortigante dekojn da preĝantaj araboj. Post ĉi tiu terorisma ago, la partio Kach estis deklarata kontraŭleĝa.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Meir_Kahane&oldid=9179569"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp