Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Meghna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meghna
rivero
Bazaj informoj
Longeco240 km
Fluo
EnfluejoBengala Golfo
Geografio
LandojBangladeŝo
Regionoj[[]]
Map
vdr

La riveroMeghna (enbengala: মেঘনা নদী) estas unu el la plej gravajriveroj enBangladeŝo,[1] nome unu el la tri kiuj formas laGangan Delton, nome la plej grandadelto en la Tero, kiu elfluas al laGolfo de Bengalo. Kiel parto de la riversistemo Surma-Meghna, Meghna estas formita ene de Bangladeŝo en la Distrikto Kiŝoreganj ĉe la urbo Bhairab Bazar ĉe la kuniĝo de la riveroj Surma kaj Kuŝiĝara, ambaŭ el kiuj originiĝas en la montetaj regionoj de orienta Hindio same kiel la rivero Barak. La rivero Meghna kuniĝas kun sia ĉefa alfluanto, Padma, en la Distrikto Ĉandpur. Aliaj ĉefaj alfluantoj de la Meghna estas Dhaleŝŭari, Gumti, kaj Feni. La rivero Meghna elfluas en la Golfon de Bengalo en la Distrikto Bhola tra kvar ĉefaj elfluejoj, nome Tetulia (Ilŝa), Ŝahbazpur, Hatia, kaj Bamni.

Mapo montranta ĉefajn riverojn en Bangladeŝo inklude Meghna.

Meghna estas la plej larĝa rivero inter tiuj kiuj fluas komplete ene de la limoj de Bangladeŝo. Je iu punkto ĉe Bhola, Meghna estas 12 km larĝa. En sia pli malsupra parto la vojo de tiu rivero estas preskaŭ perfekte rekta.

Koordinatoj:22° 38′ 35″ N90° 48′ 57″ O / 22.64306 °N, 90.81583 °O /22.64306; 90.81583(mapo)

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Masud Hasan Chowdhury (2012). "Meghna River". In Sirajul Islam kaj Ahmed A. Jamal. Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh (dua eld.). Asiatic Society of Bangladesh.[1] Alirita la 5an de februaro 2018.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Meghna&oldid=8709807"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp