Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Medicina fakultato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Medicina altlernejo, se tute memstarainstitucio, aŭMedicina fakultato enuniversitato kovranta ĉiujn fakojn de scienco, estastriaranga eduka institucio, profesiaaltlernejo, kiu instruasmedicinon kaj donas profesian diplomon alkuracistoj. Tiaj medicinajdiplomoj inkluzivas laBakalaŭron demedicino aŭ deĥirurgio (MBBS, MBChB, MBBCh, BMBS),Magistro de medicino (MM, MMed),Doktoro de medicino (MD, Dr. med.), aŭ Doktoro priOsteopatia medicino (DO). Multaj medicinaj fakultatoj ofertas pliajn diplomojn, kiel ekzempleDoktoro de filozofio (Ph.D. de lalatinaPhilosophiae Doctor),magistro de scienco (MSc) aŭ alia post-duaranga edukado.

Medicinaj fakultatoj ankaŭ povas fari medicinan esploradon kaj funkciigi instru-hospitalojn. Ĉie en la mondo, kriterioj, strukturo, instrumetodologio kaj naturo de medicinaj programoj ofertitaj ĉe medicinaj fakultatoj varias konsiderinde. Medicinaj fakultatoj ofte estas tre konkurencaj, uzante normigitajn alirekzamenojn, same kiel konsiderado de la notoj en antaŭajmezlernejaj finekzamenoj, por malvastigi la elektokriteriojn por kandidatoj.

En la plej multaj landoj, la studado de medicino estas kompletigita kiel bakalaŭra grado ne postulante antaŭkondiĉajn bakalaŭrajn kurslaboraĵojn. Tamen, kreskanta nombro da lokoj aperas por diplomiĝintaj partoprenantoj, kiuj kompletigis bakalaŭran gradon inkluzive de kelkaj devigaj kursoj. En Usono kaj Kanado, preskaŭ ĉiuj medicinaj gradoj estas duarangaj gradoj, kaj postulas plurajn jarojn da antaŭa studado je la universitata nivelo.

Noto: En tradukado el naciaj lingvoj konsiderindas, ke la konceptoj pri supera edukado ankoraŭ konsiderinde malsamas inter unuopaj landoj. Tial aparte necesas gardi tutmondan perspektikon. La unua versio de tiu ĉi teksto ekestis principe apogite de la komenco de la koncerna anglalingva tekstomedical school en versio de la 26-a de aprilo 2025, sed tiu teksto en nacilingva formo ankaŭ ne havas vere tutmondan perspektivon kaj pli-malpli nur taŭgas kiel enkonduko.

Esperantlingvaj tekstoj jam ekzistas pri la sekvaj institucioj:

Vikidatumoj proponas interalie la sekvajn esperantlinĝajn titolojn por estontaj artikoloj, sen ke tiaj artikoloj jam kreiĝis:

Sed tio nur signifas ke en tiuj vikidatumeroj iu uzanto jam notis esperantlingvan titolon, kaj krome ne indikas apartan elekton.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri eduko
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prieduko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Medicina_fakultato&oldid=9087792"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp