MediaVikio (angle MediaWiki) estasprogramaro por skribi kaj legivikiojn eninterreto. LafondaĵoWikimedia konservas ĝin sub laPublika Permesilo de GNU.Vikipedio estas potencata de ĝi. MediaWiki ankaŭ estas la nomo de la retejo uzata por evoluigi la programaron.
MediaWiki uzas la interrilatan datumbankonMySQL. Ekde la versio 1.5 ĝi enhavas eksperimentan subtenon dePostgreSQL.
La programo estas skribata perPHP kaj estas instalebla sub diversaj sistemoj. Krome necesas servilo, kiu subtenas PHP. Al la subtenantaj serviloj apartenasApache kajIIS.
MediaWiki evoluis el Wiki-motoro, kiun la germana biologoMagnus Manske kreis por la interreta enciklopedio Vikipedio, kiam la antaŭe uzita "UseModWiki"-motoro montriĝis ne plu adaptebla.
La25-an de januaro2002 estis uzata unuafoje la unua versio, tiam nomita "2-a fazo". Post reverkado, plejparte perLee Daniel Crocker, estis instalita sur la Vikipedia servilo en Junio 2002 plibonigita versio de la oficiale ankoraŭ sennoma programaro.
Dum la sekvaj jaroj evoluis MediaWiki al sukcesa libera programaro-projekto, en kiu partoprenis en la jaro2005 pli ol 60 programistoj kaj helpantoj. Ne nur Vikipedio kaj MediaWiki-projektoj, sed ankaŭ multaj organizoj, entreprenoj kaj institucioj uzas hodiaŭ MediaWiki-on.
La aktuala stabila versio estas 1.18.2 ekde la marto 2012.
Por la programo haveblas en la interreto diversaj etendiloj, kiuj povas doni al la programo pliajn kapablojn. Kelkaj etendiloj bezonas eĉ aldonan tabelon en la datumbanko.
- MediaWiki hejmpaĝo
- Projektpaĝo ĉeSourceForgeangle
- MediaWiki-uzantogvidilo (angle, katalune, germane, france, itale, japane, pole, ruse, ĉine)
- FAQ - Oftaj demandoj (angle, germane, france, japane, ĉine)
- Instalo-klarigojgermane
- Viki-oj per MediaWiki-softvaroangle
- Viki-manioArkivigite je 2006-02-07 per la retarkivoWayback Machine,Martin SzugatArkivigite je 2007-02-19 per la retarkivoWayback Machine,Der EntwicklerArkivigite je 2006-01-11 per la retarkivoWayback Machine1.2006Arkivigite je 2006-01-28 per la retarkivoWayback Machine: Klarigoj por instalo de MediaWiki sur Sourceforge.net-projektpaĝo (reta artikolo)
- Kelkaj ttt-ejoj, kiuj uzas MediaWiki-on