Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Medalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Averso de medalo distribuita de la familio de Cecilia Gonzaga al siaj politikaj aliancanoj, nome komuna praktiko en larenesanca Eŭropo. Dezajnita dePisanello en 1447.
Reverso de la sama medalo, tiu kopio kun pendotruo aldonita poste (ene de kreska luno en la desegno).

Medalo, aŭ medaljono, estas, strikte parole, malgranda, plata, kaj ronda (aŭ, foje, ovalforma) peco elmetalo kiu estisskulptita, muldita, gisita,premita, stampita, aŭ iamaniere markita kun insigno,portreto, aŭ alia arta figuro. Medalo povas esti aljuĝita al persono aŭ organizo kiel formo de rekono por sporta, militista, scienca, akademia, aŭ diversaj aliaj atingoj. Armeaj premioj kaj ornamaĵoj estas pli precizaj esprimoj por certaj specoj de ŝtatornamado. Medaloj ankaŭ povas esti kreitaj por vendo kaj rememori precizajn individuojn aŭ okazaĵojn, aŭ kiel verkoj dearta esprimo en sia propra konto. En la pasinteco, medaloj menditaj de individuo, tipe kun lia portreto, estis ofte utiligitaj kiel formo dediplomatia aŭ persona donaco, kun neniu senco esti premio pro la konduto de la ricevanto.

Artisto kiu kreas medalojn aŭ medaljonojn estas nomita "medalisto". Ekzistas ankaŭ religiecaj medaloj kiuj povas esti portataj pro religiaj kialoj. Medaloj longe estis popularaj kolekteblaj eroj aŭ kiel diverseco deeksonumio aŭ demilitaria. Medaloj ankaŭ povas esti produktitaj en rektangula formo, kvankam tiuj pli ĝuste estus priskribitaj kielplateto, kaj oficialaj premioj kiel ekzemple armeaj ornamadoj ofte estas en formoj kiel ekzemple krucoj aŭ steloj, sed daŭre estas loze nomitaj "medaloj", kiel en la stelforma usonaMedalo de Honoro.

Portretaj medaloj estas kreitaj honore al specifa personeco. Tiu estis kutima farado en la antaŭfotografia periodo.

En la bonorda uzo de la esprimo, medaljonoj estas pli grandaj, komencante je eble kvarcoloj laŭlarĝe, kaj estas kutime tro grandaj por esti portitaj tre komforte, kvankam en parollingva uzo, "medaljono" foje kutimas nedece rilati al medalo utiligita kiel lajuvelo de kolĉeno (kiel en la medaljona vira modstilo de la1960-aj jaroj kaj1970-aj jaroj), aŭ por aliaj specoj de medaloj. Medaljonoj ankaŭ povas esti nomitaj "tablomedaloj" ĉar ili estas tro grandaj por esti portitaj kaj povas nur esti elmontritaj sur muro, tabloplato, skribotablo, aŭ kabineto.

LaŭFrancisko Azorínmedalo estasMetala disketo surhavanta ambaŭflanke bildon, surskribaĵon, stampita por memorigilo de granda faro, de fama homo.[1] Li indikasetimologion el la latinaclinicus. Kaj li aldonas la terminonmedalia, elmetalum (metalo).[2]

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

Unue atestite en laangla en 1578, la vorto medalo estas derivita de la mezafrancamédaille, siavice deitalamedaglia, kaj finfine de la post-klasikalatinamedalia, kun la signifo monero kun valoro de duonadenaro. La vortomedaljono (unue atestita en la angla en 1658) havas la saman finfinan derivaĵon, sed siaflanke tra la italamedagliono, kun la signifo "granda medalo". Ekzistas du teorioj por la etimologio de la vortomedalia: la unua estas ke la latinamedalia mem estas derivita de la adjektivomedialis signifanta "mediala" aŭ "meza";[3] la dua estas ke tiumedaglia venas de lavulgara latinametallea (moneta), kun la signifo "metalo (monero)" kaj tio de latinametallum,[4] kiu estas la latinigo de la greka μέταλλον (metalon), "mino".[5][6][7][8]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 136.
  2. Azorín, samloke.
  3. Oxford English Dictionary, s.v. "medal";Merriam-Webster's Collegiate Dictionary, s.v. "medal".
  4. metallum, Charlton T. Lewis, Charles Short,A Latin Dictionary, on Perseus
  5. μέταλλον, Henry George Liddell, Robert Scott,A Greek-English Lexicon, on Perseus
  6. The New American Webster Handy College Dictionary, p. 450, Signet, 2006,on Google books
  7. Heinemann English Dictionary, p. 623,
  8. medal, Online Etymology Dictionary

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  • Osborne, Harold (eld),The Oxford Companion to the Decorative Arts, 1975, OUP,ISBN 0-19-866113-4
  • Stephen K. Scher, et al. "Medal." In Grove Art Online. Oxford Art Online,Subscription required, (alirita la 28a de Julio, 2010).
  • Weiss, B. "Collection of Historical and Commemorative Medals".[1]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Medalo&oldid=8026679"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp