Medino situas en la centro de la ĉefinsulo de la malta arkipelo sur brako de laDingli-Altebenaĵo sur alteco de 185 ms.m., tio estas la dua plej alta punkto de la lando. De Medino oni havas ĉirkaŭvidon tra la tuta lando.
La urbocentro de Medino estas senaŭtomobila. Nur la loĝantoj de la urbo mem kun speciala permeso rajtas aŭtomobile veturi en la urbon. En la urbo cirkulas multnombrajĉevalkaleŝoj, per kiuj la turistoj povas vizitadi ĝin. La urbo atingeblas ekde Buġibba, La Valeto aŭ la flughaveno per aŭtbusoj, kiuj haltas sur la placo antaŭ la ĉefa urboportalo en la najbara urbo Rabat.
La estiĝo de la urbo datiĝas el labronza epoko, kiam lafenicianoj sur la loko de la hodiaŭa urbo konstruis unuan fortikaĵon. Sub la fenicianoj la loko nomiĝisMalet, kio signifis rifuĝejo. Dum laromia epoko la nomo transformiĝis alMelita. La romianoj konstruis fortan muron ĉirkaŭ la urbo. En tiu tempo en la urbo vivis pli ol 1000 homoj. Kiam en la jaro 870 la araboj konkeris Malton, la urbo ricevis sian hodiaŭan nomonMdina, kio signifas per muro ĉirkaŭita urbo. La normanoj en la 12-a jarcento ankoraŭ foje plifortigis la murojn de Medino, tiel ke ĝi en la jaro 1422 sukcese kontraŭstaris turkan atakon kaj ricevis tiam la honoran titolon "Città Notabile" (rimarkinda urbo). Kiam laJohanitoj en la jaro1530 ricevis Malton, ili unue deklaris Medinon kiel ĝian ĉefurbon. Kiam ili konstatis, ke necesas havi la sidejon apud la marbordo, Malto devis cedi tiun statuson al la urboBirgu, ĝis finfine en la jaro1571La Valeto fariĝis definitive la ĉefurbo. En la jaro1693tertremo detruis lakatedralon. Sub la gvido de la arkitektoLorenzo Gafà estis konstruita tiam la nova hodiaŭaKatedralo de Sankta Paŭlo, kiu estis konsekrita la jaron1702.