Max Reinhardt | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro1873 (1873-09-09) en Baden |
Morto | 30-an de oktobro1943 (1943-10-30) (70-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Apopleksio![]() |
Tombo | Westchester Hills Cemetery(en)![]() ![]() |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Salcburgo |
Ŝtataneco | Usono(1940–) Aŭstrio ![]() |
Memorigilo![]() | |
Familio | |
Patro | Wilhelm Goldmann(en)![]() ![]() |
Edz(in)o | Helene Thimig(en)![]() ![]() |
Infanoj | Wolfgang Reinhardt(en)![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro teatra aktoro teatra reĝisoro universitata instruisto aktoro reĝisoro ![]() |
Max REINHARDT (origineMaximilian Goldmann; naskiĝinta la9-an de septembro1873 enBaden (Malsupra Aŭstrujo); mortinta la31-an de oktobro1943 enNovjorko) estisaŭstra teatra kaj kinareĝisoro, intendanto,teatra produktisto kaj fondinto. Per sia enscenigo deJedermann la 22-an de aŭgusto 1920 li fondis lafestivalon de Salcburgo.
La gepatroj de Reinhardt estis Wilhelm kaj Rosa Goldmann, denaska Wengraf. En 1904 la nomo de la tuta familio estis ŝanĝita deGoldmann alReinhardt. Max Goldmann komenciĝis per profesilernado kiel bankisto, sed sekvis paralele ankaŭ jam aktorinstruon kaj unuan fojon prezentis en 1890 ĉe privata teatroj en Vieno. Jam tiam li alprenis la artistonomon Reinhardt. Ekde 1902 ĝis la komenco de lanazia regado en 1933 Max Reinhardt laboris kiel reĝisoro ĉe diversaj teatroj kaj fondis mem teatrojn. En la jaro 1901 li estis kunfondinto de la literatura kabaretoSchall und Rauch en Berlino, la posta Malgranda TeatroUnter den Linden, kies direktadon li transprenis por 1902 ĝis 1905 same kiel tiu de la Nova Teatro, la posta Teatro ĉeSchiffbauerdamm. Max Reinhardt fondis en 1905 la Teatro-Lernejo je Berlino. Ekde 1905 ĝis 1930 li direktis la Germanan Teatron en Berlino kaj fondis la Ĉambroteatron en la flanka domo. Li loĝis dek jarojn en la Magnus-Domo. En 1929 li instigis la fondon de la teatrolernejoMax-Reinhardt-seminario en Vieno, kiu ricevis lian nomon kaj iĝis unu el la plej renomaj aktoraj kaj reĝisoraj altlernejoj de Eŭropo.
Reinhardt estis en unua geedzeco edzo de aktorino Else Heims (1878–1958), kun kiu li havis du filojn, Wolfgang Reinhardt (1908–1979) kaj Gottfried Reinhardt (1913–1994). Ambaŭ fariĝis produktistoj je la kinofilmo enHolivudo. En dua geedzeco li estis edzo de aktorino Helene Thimig (1889–1974) el la fama viena aktordinastio. Ŝia patro Hugo Thimig (1854–1944) estis aktoro kaj pretertempe direktisto de la vienaBurgoteatrejo. Ankaŭ ŝiaj fratoj Hermann Thimig (1890–1982) kaj Hans Thimig (1900–1991) laboris dumvive kiel aktoroj kaj reĝisoroj.
La 31-an de oktobro 1943 Max Reinhardt mortis en sia novjorka hotelo sekve de plurajapopleksioj, kaŭzitaj de hundomordo. Reinhardt estas entombigita en Novjorko.
Per fortikaj enscenigoj kaj celata kunagado descenaranĝaĵo, lingvo, muziko kaj danco Reinhardt malfermis al la germanlingva teatro novan dimension. En 1911 li efektivigis en Cirko Schumann la unuan prezentadon deJedermann deHugo von Hofmannsthal kaj la unuan prezentadon deDer Rosenkavalier deRichard Strauss, por kiu li ricevis dungitecon ĉe laSemper-Opero jeDresdeno. Ankaŭ en 1911, la 23-an de deceembro, Reinhardt enscenigisDas Mirakel de Karl Gustav Vollmoeller en laOlympia Hall jeLondono. Per la nomitaj enscenigoj li atingis tutmonde grandan intereson, je kio lia mondvasta famo aparte en Eŭropo kajUsono estas dekuktebla de la mirakloenscenigo de Karl Gustav Vollmoeller. Reinhardt fariĝis per la enscenigo deDer Rosenkavalier ankaŭ frua pioniro de la moderna muzikteatro, postulante de kantistoj aktorajn povojn. Inter 1915 kaj 1918 li krome direktis la Berlina Popolteatro.