Escher tre profunde studis la ecojn de la grafika reproduktado (bildigo) de realaĵoj, precipe la problemojn deperspektivo, inkluzive la diferencojn inter du- kaj tridimensiaj figuroj. Li produktis famajn "neeblajn" desegnaĵojn, kiuj ŝajnas montri realan objekton, kiu tamen en realo tute ne povas ekzisti (ekzemple kvaroblan ŝtuparon, kie oni daŭre iras supren kaj tamen fine alvenas ĉe la komenco). Krome li studis lakovradon de ebenaĵo per identaj aŭ similaj figuroj (kahelaron kajTeselacio). Li ankaŭ ŝatis surprizajn titolojn por siaj bildoj; ekzemplo estas lia bildo "mano kun spegula globo", kiu estas ĝuste tio—sed en la globo kompreneble speguliĝas la artisto, do estasmemportreto.
La usona sciencisto kaj verkistoDouglas Hofstadter dediĉis al Escher grandajn partojn de sia libro "Gödel, Escher,Bach – an eternal golden braid", emfazante lamem-referencecon en liaj bildoj.
Kompreneble la bildoj de Escher estas subkopirajto, do nur en2042 eblos publikigi specimenon en Vikipedio, kvankam alilingvaj vikipedioj jam tion faras.