Naskiĝinta iun tagon deKristnasko, straton Du Poteau enMontmartre, kvartalo deParizo, Utrillo estas unu el malmultaj famaj pentristoj de Montmartre kiu naskiĝis tie. Li estas la filo deMarie-Clémentine Valadon, kiu ŝanĝis sian antaŭnomon al «Suzanne», kiun ŝi opiniis pli eleganta, kaj de nekonata patro. Ŝi fariĝis modelo dePuvis de Chavannes,Pierre-Auguste Renoir (kiu nomis ŝin «Maria»), deToulouse-Lautrec kaj multaj aliaj montmartraj pentristoj. Observante ilin ŝi lernis pentradon kaj ekfaris siajn unuajn desegnojn (ŝia filo estis unu el ŝiaj preferataj modeloj kiam li akceptis pozi). Ŝi estis prezentita al la majstroEdgar Degas kiu instruis al ŝi kelkajn teĥnikaĵojn, kuraĝigis ŝin pentri kaj estis ŝia unua aĉetanto.
La infaneco de Maurice disvolviĝis ĉe sia avino, al kiu sia patrino konfidis lin. Ekde la aĝo de 18 jaroj, li plurfoje restadis en frenezulejo. Li iom post iom dronis en alkoholo, kiu kaŭzis al li multajn damaĝojn (perforto, demenco). Liaj studoj estis afektitaj pro tio. Tamen, liaj terapioj savis lin kaj eble kontribuis riveli lian genion. Ĉiuokaze, li ricevis kuraĝigojn de sia patrino kiam ŝi pensis malkovri novan talenton en li. Maurice Utrillo tiam renkontis pentristonAlphonse Quizet kaj komencis regule pentri ekde 1910 kaj sukcesis vivteni sin per sia pentrado. Li faris multajn pentraĵojn dum pluraj jardekoj kaj estis multe kopiata (ekzistas amaso da falsaj kaj pridubindaj verkoj).
Ekde la 1920-aj jaroj, li fariĝis famkonata pentristo kaj la franca registaro honorigis lin per kruco deHonora Legio en 1929.
En 1935, li edziĝis alLucie Valore kun kiu li poste loĝis enLe Vésinet. Ŝi ludis rolon en la mastrumado de la financoj de la paro kaj prizorgis Maurice por malhelpi lian refalon en alkoholismo.
Maurice Utrillo plejparte pentris pejzaĝojn, kie ofte aperas homaj konstruaĵoj. Dum lia kariero, li pentris multnombrajn urbajn pejzaĝojn, plejparte vidaĵojn de KvartaloMontmartre. Lia stilo estas tiom specifa, ke estas malfacile klasifiki lin en tiun aŭ alian movadon.
Lamusée Utrillo-Valadon situanta enSannois, urbo deVal-d'Oise, estas la sola en la mondo ekskluzive dediĉita al la pentristo kaj lia patrino,Suzanne Valadon. Ĝi prezentas tridekon da verkoj de la artisto kaj rekonstruon de lia ateliero.
Utrillo, sa vie, son œuvre, Jean Fabris, Claude Wiart, Alain Buquet,Jean-Pierre Thiollet, Jacques Birr, Catherine Banlin-Lacroix, Joseph Foret, Éditions Frédéric Birr, Parizo, 1982
Utrillo Folie ? Jean Fabris, Editions Galerie Pétridès, Parizo 1992.
Suzanne Valadon, Michel Peyramaure, 2 volumoj, Robert Laffont Pocket N°10683-10684