Matsudaira Nobuyasu | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo1559 (1559-04-13) en Okazaki Castle |
Morto | 5-an de oktobro1579 (1579-10-05) (20-jaraĝa) |
Mortokialo | Pikado![]() |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Tokugava-ŝogunregistaro Aŝikaga-ŝogunregistaro Japanio ![]() |
Familio | |
Patro | Tokugawa Ieyasu![]() |
Patrino | Tsukiyama-dono(en)![]() ![]() |
Frat(in)oj | Kame-hime(en)![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Edz(in)o | Toku-hime(en)![]() ![]() |
Infanoj | Toku-hime(en)![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | samurajo![]() |
MATSUDAIRA Jirō-Saburō Nobuyasu (japane: 松平 次郎三郎 信康; naskiĝis la13-an de aprilo1559; mortis la5-an de oktobro1579) estis la plej aĝa filo deTokugawa Ieyasu. Oni nomis lin ankaŭ "Okazaki Saburō" (岡崎 三郎), ĉar li iĝis la estro deOkazaki-kastelo(岡崎城) en1570. Ĉar li estis filo deTokugawa Ieyasu, oni foje nomas lin ankaŭTokugawa Nobuyasu (徳川 信康).
Kiel infano, Nobuyasu estis sendita al la ĉefurbo de laImagawa-klano,Sumpu, situanta en la provincoSuruga (nuntempaŜizuoka (prefektujo)) kiel garantiulo. Poste li estis nomumita estro deOkazaki-kastelo en la provincoMikawa (nuntempaAiĉi (prefektujo)), la naskiĝloko de lia patro. Li partoprenis labatalon de Nagashino en1575.
Kelkajn jarojn poste li estis suspektita pri perfido farOda Nobunaga kaj estis enkarcerigita en Ohama, poste en Futamata, antaŭ ol ricevi ordon de sia patro memmortigi sin perseppuku en1579.Tokugawa Ieyasu faris tion laŭ volo deOda Nobunaga, malgraŭ ke ties filinoTokuhime (1559-1636) estis edzino de Nobuyasu.