Malneta versio
MathWorld | ||
---|---|---|
interreta enciklopedio![]() | ||
Komenco | novembro 1999vd | |
Fondinto(j) | Eric W. Weissteinvd | |
Posedata de | Wolfram Researchvd | |
Agokampo | interreta enciklopedio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
MathWorld (angle: matematik-mondo) estasretejo primatematiko, fondita deEric W. Weisstein. Ĝi estas kvazaŭ reta leksikono pri matematiko. Mecenatas ĝinWolfram Research Inc. kaj la projektoNational Science Digital Library de la usona fondaĵoNational Science Foundation.
Weisstein ekde 1995 enretigis siajn notojn pri matematiko sub la titoloEric's Treasure Trove of Mathematics (la matematika trezortrovaĵo de Eric). Ĉirkaŭ 1997 li kontraktis kun eldonejoCRC Press pri libra kaj lumdiska publikigo de la materialo sub la titoloCRC Concise Encyclopedia of Mathematics ("konciza matematika enciklopedio de CRC"). Kiam en 1999 li eklaboris por Wolfram Research Inc., tiu firmao transprenis la retejon kaj renomis ĝinMathWorld. Ĝi garantiis liberan aliron.
En 2000 CRC jurprocese postulis kaj atingis la fermon de la retejo, kiu estis konkurenca al ĝiaj libro kaj disko. Post interkonsento kaj pago de Wolfram Research al CRC la retejo ree estis malfermita kaj denove estas senkoste alirebla.