Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Materikvanto

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.

Lamaterikvanto,n, de specimeno aŭ sistemo estasfizika kvanto kiu estas proporcia al la nombro da elementaj entoj ĉeestantaj. "Elementaj entoj" povas esti atomoj, molekuloj, jonoj, elektronoj, aŭ partikloj, de kiuj la elekto dependas de kunteksto kaj estas mencienda. Anstataŭ materikvanto oni iam skribas jeĥemia kvanto aŭ, malĝuste,nombro da moloj.[1]

LaSI-unuo por materikvanto estas lamolo.

Raciigo

[redakti |redakti fonton]

Kial uzatas materikvanto anstataŭmasovolumeno por priskribi kiom? Ĉar enkemia reakcio, la kemiaĵoj reagasmolekulo-al-molukulo, jono-al-jono ktp. Ĉar diversaj atomoj kaj tial molekuloj havas malsaman mason, 100 gramoj de iu substanco estas malsama nombro da iu alia substanco. Ekzemple, 100 gramoj dakarbono havas pliajn molekulojn ol 100 gramoj deoksigeno.

Vidu:Stekiometrio

Terminologio

[redakti |redakti fonton]

Citante materikvanton, oni devas specifi la rilatan enton (krom se mankas ebleco de dubsenco). Unu molo dekloro povas rilati al kloraj atomoj (kiel ekzemple 58,44 g dakalia klorido) aŭ al kloraj molekuloj (kiel ekzemple 22,711 dm3 da gasa kloro je norma temperaturo kaj premo). La plej simpla metodo eviti dubsencon estas anstataŭigi la terminon "substanco" per la nomo de la ento kaj/aŭ citi laempirian formulon. Ekzemple:

kvanto datriklormetano, CHCl3
kvanto danatrio, Na
kvanto dahidrogeno (atomoj), H
n(C2H4)

Oni povas konsideri tion teĥnika difino de la vorto "kvanto". Tia uzado foje troviĝas en la nomoj de derivitaj kvantoj.

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Por uzi "nombron da moloj" por referi al kvanto de substanco estas same malĝuste kiel uzi "nombro da sekundoj" por referi al tempodaŭro. La materikvanto estas sama sendepende de la unuo uzata por mezuri ĝin.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Materikvanto"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp