Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Matabuena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matabuena
municipality of Segovia(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Administrado
Poŝtkodo40163
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro207  (2024)[+]
Loĝdenso10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo41° 6′ N,3° 45′ U(mapo)41.095833333333-3.7572222222222Koordinatoj:41° 6′ N,3° 45′ U(mapo)[+]
Alto1 156 m[+]
Areo21,42 km² (2 142 ha)[+]
HorzonoMezeŭropa tempo[+]
Matabuena (Provinco Segovio)
Matabuena (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Matabuena
Matabuena (Hispanio)
Matabuena (Hispanio)
DEC
Situo de Matabuena

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoMatabuena, Segovia[+]
vdr

Matabuena [mataBŬEna] estasmunicipo en la sudoriento de laprovinco Segovio, en la regionoKastilio-Leono,Hispanio. Ĝi apartenas al la distriktoPartido Judicial de Sepúlveda. La loknomoMatabuena estas komprenebla etimologie kiel Bona Arbaro. Tiukadre menciindas, ke unu el la submunicipoj de Matabuena estas Matamala (Malbona Arbaro). Matabuena enhavas ankaŭ la submunicipojn Cañicosa kaj Matamala.

Matabuena en la provinco Segovio.
Cañicosa.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Ĝia montara municipa teritorio, norde de laSierra de Guadarrama, okupas totalan areon de 21,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de laINE en 2021, ĝi havis 183 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 37 km deSegovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Pedraza, Arcones, Gallegos, Villavieja del Lozoya (Madrid) kaj Gascones (Madrid).

Historio

[redakti |redakti fonton]

Estis prahistoriaj restaĵoj en la Groto de la Fuente Buena. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La loko apartenis al la komarko de laComunidad de Villa y Tierra de Pedraza.

La kerno de Aldeonte estis fondita proksimume en 1650 enhavante tri kvartalojn: nome Santa María del Prado, kie estis ermitejo, La Reguera, kaj la nuna setlejoj kiu restis. Sed krome estis apude aliaj setlejoj kiuj nun estas senhomaj: nome Aldealpozo, Covachuelas kaj Pero Blasco.

Aktualo

[redakti |redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Matabuena&oldid=7563139"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp