Kvankam, laŭ laFundamento de Esperanto, la esprimomasturbi sin signifas nurmasturbi sin mem, en la praktiko masturbado (de alia persono) kaj sinmasturbado estas tute aliaj faroj kaj situacioj (nur parte kompareblaj kunmortigo kajsinmortigo). Temas entute pri apartaj manierojseksumi.
Pruvas tion la fakto, ke pormasturbi sin kajmelki sin (pli komun-uza)[1] oni disponas ankaŭ la sinonimononani, retroderivitan elonanismo.
Laŭ kelkaj studoj, la plejmulto de la homoj sin masturbas, precipe dum relativa junaĝo. Tamen, en multaj socioj ekzistastabuo pri ĝi.
La emo al la masturbado kaj ĝia ofteco, intenso esence dependas de laseksa konstitucio de la individuo.
Virina sinmasturbado (desegnaĵo deGustav Klimt el la jaro 1916)
Unu maniero estasfingrumi sin, t.e. meti fingron en lavulvon aŭpiĉon kaj umi per ĝi, eĉ en anuson. Oni povas uzi ankaŭ objektojn, ekzemple lanan ŝtrumpeton,frukton,dildon aŭvibrilon.
Unu maniero estas preni lapenison aŭ kacon per la mano, kvazaŭ formante tubon per la fingroj, kaj poste movi la manon tiel ke, ekzemple, laprepucio alterne nudiĝas kaj kaŝiĝas, ĝisejakulo.
Viro praktikanta anusan masturbadon
Prostata masaĝo estas alia tekniko uzata por seksa stimulo, ofte por atingi orgasmon. La prostato foje estas referita kiel la "maskla G-punkto" aŭ P-punkto.[2] Iuj viroj povas atingi orgasmon per stimulado de la prostatglando, per stimulado de ĝi uzante bone lubrikita fingro aŭdildo enigita tra laanuso en larektumon.
Reciproka masturbado implikas du aŭ pli da homoj kiuj aŭ masturbas samtempe aŭ sekse stimulas unu la alian, kutime per la manoj. Ĝi povas esti praktikita de homoj de ajnaseksa orientiĝo, kaj povas esti parto de alia seksa agado. Ĝi povas esti uzata kiel antaŭludo, aŭ kiel alternativo alseksa penetro.[3]
Se uzata kiel alternativo al vagina penetro, la celo povas esti konservivirgecon aŭ eviti riskon degravedeco.
Ĉar laglano povas pensigi pri (senhara) kapo, kaj ĉar oni uzas kvin fingrojn, en lahispana lingvo oni ŝerce povas nomi ĉi manieron eksciti sin"cinco contra uno","cinco contra el calvo" (resp. "kvin kontraŭ unu", "kvin kontraŭ la kalvulo"); en esperanto oni povus diri"kvin kontraŭKalocsay". Simile, en la angla oni diras"beat the bishop" ("bati la episkopon"), en la rusa"гонять лысого" ("peladi la senharulon").