Masoristoj[1] (ankaŭMasoretoj;hebree: בעלי המסורה =ba'alei hamasorah) estis erudiciuloj kaj kopiistoj hebreaj kiuj seniterrompe de la-2 ĝis la9-a jarcentoj, aparte en la du lastaj, kuniĝis en la urbojTiberiado kajJerusalemo kaj kiel enBabilono por studi kaj sistemigi laTanaĥon kaj la tutan Biblion. Ili procedis celante trovi la originan tekstojn kaj elimini ĉion netian: aldonoj, glosoj, malperfektaĵoj enŝovitaj de kopiistoj kaj akumulitaj laŭlonge de la jarcentoj, kaj tiel ili revizis plurfoje kaj diverse la tutan hebrean Biblion rekuperante, foje, tekstojn ankaŭ el versioj nehebreaj. Tiu tradicia tekstofiksado k kritika aparato de la Biblio nomiĝasMasoro. Tiun taskon, praktike, antaŭe plenumis la “Soferim” de la Templo.
La masoristoj akompanis la tekston kun statistikaj notoj kun la celo faciligi la kontrolon de la kopioj, kiel ekzemple la individuigon de la centraj vortoj de ĉiu libro kaj la nombron de la vortoj de la teksto kaj eĉ de literoj ĉeestaj en la samo.
Krom tio, masoristoj inventis sistemon, kvankam ne unikan, por kromsigni la vortajn konsonantojn per la vokaloj kiuj en la origina hebrea lingvo ne aperis: tiuvokalizo permesis uniformecon en la prononco sed generis ankaŭ kelkajn interpretajn problemojn pro la motivo ke la konsonantoj povas esti akompanataj per vokaloj malsamaj kun modifo de la senco. Ekzemple, la tetragramo י*ה*ו*ה (mi estas kiu estas) (yod) ה (heh) ו (vav) ה (heh) estas vokalizita diversmaniere kun plue la nescio pri la originaj sonoj.[2]
La plej fama el tiuj kodeksoj estas tiu deAaron ben Moses ben Asher de la 9-a jarcento. Famas ankaŭ tiu de Alepo kie ero videblas en la suba bildo.[3]
Sume la laboro de la masoristoj kontribuis, eble laŭ fundamenta maniero, por la savo de la integreco de la teksto laŭlonge de la Mezepoko ĝis la permaĥina preso.