Estas ses konstituciaj funkciuloj elektitaj por kvar jaroj: Ŝtatestro, Vic-ŝtatestro, Sekretario de la Regno, Prokuroro,Trezoristo kaj Sindiko Ĝenerala, Revizoro
Parlamento:Senato: 40 membroj elektitaj ĉiun duan jaron.Ĉambro de Reprezentantoj: 160 membroj elektitaj ĉiun duan jaron.
Ĉefa Kortumo:Supera Juĝa Kortumo: Ĉefa Juĝisto kaj kvin Adjunktaj Juĝistoj. Ĉiuj asignitaj de la ŝtatestro.
Kun sendependeco venis postmilitaj problemoj de registara, socia, kaj ekonomia progreso sen, por la unua fojo, la gvidado de la brita parlamento. Post kelkaj jaroj da malakordo sub malkontentiga Ekzekutiva Konsilio, kiu ne reprezentis la homojn, Konstitucia Kongreso verkis konstitucion (plejparte el la laboro deJohn Adams) kaj la homoj ratifikis ĝin la15an de junio1780. La ideo deKonstitucia Kongreso originis de Masaĉuseco, kiu insistis, ke estu aparte ratifikita de la homoj ĉiu originala artikolo de la konstitucio kaj ĉiu postaamendo. La Konstitucio de Masaĉuseco estas la plej aĝa ankoraŭ validakonstitucio en la mondo.