The page has not been checked
Martovce,hungareMartos (martoŝ) estas malgrandavilaĝo enSlovakio enregiono Nitra, endistrikto Komárno.
la vilaĝo situas surebenaĵo, laŭ iamariverobranĉo deNitra (rivero), laŭ flankovojoj. La plej proksimajurboj estasHurbanovo 4,Komárno 17 km-ojn for.
Antaŭ lahungarojavaroj loĝis tie. La unua mencio devenis el1438 en formoMarthos, sed apud la vilaĝo iam estis malnova vilaĝo nomataGég, menciita en1075. Verŝajne fine de lamezepoko pro la oftaj inundoj tiu vilaĝo malfondiĝis. Ĉefepiskopejo deEsztergom havis longe kampojn de Martos. Laturkoj ofte suferigis la loĝantojn, krome okazis malamikeco inter katolikoj kaj kalvinanoj. Ekde1754 kalvinanalernejo ekfunkciis.Ĥoleroj okazis en1831 kaj1851. Krom la agrikulturo la fiŝkaptado estis karaktera okupiĝo. Fine de la19-a jarcento la prospera vilaĝo iĝisgrandvilaĝo.
En1910 loĝis 1288 dahomoj, (plejparte hungaroj). La grandvilaĝo ĝis1919 apartenis alKomárom (reĝa departemento), al distriktoUdvard, poste alĈeĥoslovakio. La oficiala nomo ekde1927 iĝisMartoš. En1930 oni nombris 1305 hungarojn kaj 35slovakojn. Inter1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. Launua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu alHungario. Post la2-a mondmilito iom da hungaroj estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajtaj laŭDekretoj de Beneš. La vilaĝnomo ŝanĝiĝis al Martovce. Dum lasocialismokolĥozo funkciis. En2001 loĝis tie 694 hungaroj, 63 slovakoj, po 1germano kajĉeĥo.
Vilaĝservoj estas hungarlingva bazlernejo kajinfanĝardeno.