Marshall David SAHLINS (/ˈsɑːlɪnz/ SAH-linz;27-an de decembro1930 kaj mortis la5-a de aprilo2020) estis usonaantropologo plej bone konata pro sia etnografia laboro enPacifiko kaj pro siaj kontribuoj al laantropologia teorio. Li estas nune Emerita Distinga Helpoprofesoro Charles F. Grey de Antropologio kaj Sociaj Sciencoj en laUniversitato de Ĉikago.[1]
En la1960-aj jaroj li iĝis politike aktiva, kaj dum la protestoj kontraŭ laVjetnama Milito, Sahlins stampis la terminon por la imagopova formo de protesto nuntempe nomita la "teach-in" (malferma diskuto) kiu prenis inspiron el la sid-protestoj pioniraj dum laCivilrajta Movado.[2] En 1968, Sahlins subskribis la plendan manifeston kontraŭ impostado "Writers and Editors War Tax Protest", kiu celis malakcepton de impostopagado proteste kontraŭ la Vjetnama Milito.[3] Fine de la 1960-aj jaroj, li ankaŭ pasigis du jarojn en Parizo, kie li kontaktiĝis kun la franca intelekta vivo (kaj partikulare kun la verko deClaude Lévi-Strauss) kaj lastudentaj protestoj de Majo 1968.