Arta bildo de Mars Pathfinder sur Marso.Misia emblemo deMars Pathfinder
LaMars Pathfinder (Marsesplorilo) estis usonarobota kosmoveturilo kiu havis la mision studiMarson el ties surfaco, sendita de laNASA en 1996; ĝi estis la unua kosmosondilo kiu sukcese surmarsiĝis sur la planedo ekde la programoViking en 1976.[1]
Ĝi estis komponita delander (surterigilo), formale nomitaCarl Sagan Memorial Station, kaj en ties internorover (esplorveturilo), nomitaSojourner honore al la aktivulino por la civilaj rajtoj Sojourner Truth, havante pezon de nur 10,6 kg; ĝi iĝis la unuarover kiu funkciis ekster la sistemo Tero-Luno.[2]
ĜFui estis elsendita la 4an de decembro 1996 fare de NASA perraketo Delta II el Cabo Cañaveral, unu monaton post la elsendo de laMars Global Surveyor. Ĝi surteriĝis (surmarsiĝis) la 4an de julio1997 surAres Vallis — Marsa valo —, en regiono nomitaChryse Planitia en la ortanguloOxia Palus. La surterigilo malfermiĝis, liberigante la esplorveturilon, kiu realigis multajn eksperimentojn sur la marsa surfaco. La misio portis serion de sciencaj instrumentoj por analizi la marsan atmosferon, laklimaton, lageologion kaj la komponon de ties rokoj kajgrundo.[3]
Tiu misio estis la unua de serio de misioj al Marso kiu inkludis esplorveturilon, kaj estis la unua esplorveturilo kiu surmarsiĝis sukcese ekde kiam la du Viking surmarsiĝis sur la ruĝa planedo en 1976. Kvankam Sovetunio sendis sukcese esplorveturilojn al laLuno kiel parto de la programo Lunoĥod en la 1970-aj jaroj, la klopodoj uzi ilin en la programoj de Marso malsukcesis iliaflanke.[1][2]
Sojourner studas la rokon «Ĝogi».
Krom la sciencaj celoj, la misio Mars Pathfinder estis «konceptopruvo» por diversaj teknologioj, kiel la ekkontakto kun la marsa grundo perata de giganta sistemo de aersakoj por mildigi la frapon aŭ la aŭtomata prevento de baroj, ambaŭ plenumitaj poste fare de la misioMars Exploration Rover. La Mars Pathfinder famis ankaŭ pro malmultekosteco rilate al aliaj robotaj kosmomisioj al Marso. Origine, la misio estis planita kiel la unua de la programo de laMars Environmental Survey.
Ĝi estis la dua projekto de la programoDiscovery de la NASA, kiu promocias la uzadon de malmultekostaj kosmoŝipoj kaj oftecon de elsendoj laŭ la moto «pli malmultekoste, pli rapide kaj pli bone» subtenita de la tiama administristo, Daniel Goldin. La misio estis regata de laJet Propulsion Laboratory (JPL), nome divizio de laKalifornia Instituto de Teknologio (Caltech), responsa pri la esplorprogramo al Marso fare de la NASA. La administracianto de la projekto estis Tony Spear de la JPL.