Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Markalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Markalidro

Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:ĤaradrioformajCharadriiformes
Familio:SkolopedojScolopacidae
Genro:Calidris
Specio:MarkalidroC. maritima
Calidris maritima
Brünnich,1764
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Naturaarealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Naturaarealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Sinonimoj

    Erolia maritima

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Ovoj deCalidris maritima maritima -MHNT

    LaMarkalidro,Calidris maritima estaskalidro kaj etavadbirdo de la familio deSkolopedoj kaj ordo deĤaradrioformaj birdoj.

    Disvastiĝo

    [redakti |redakti fonton]

    Ties reprodukta medio estas norda tundro de arktaj insuloj deKanado kaj marbordaj regionoj deGronlando, nordokcidentaEŭropo kaj Siberio.

    Ili estas malfruaj migrantoj kaj translokiĝas al senneĝaj rokoj de marbordoj deAtlantiko vintre. Plej granda parte iras ne pli malproksime suden olNorda Karolino enUsono kaj nordaPortugalio en Eŭropo. Ili ne estas tre sociemaj, formante etajn arojn, ofte kunŜtonturnuloj kaj tiam tiu specio estas ne tiom maltimida kaj alproksimigebla.

    Aspekto

    [redakti |redakti fonton]

    Ili estas mezgrandaj kalidroj -20 ĝis 22 cm longaj kun enverguro de inter 40 kaj 44 cm kaj pezo de inter 60 kaj 75 g- pli malpli interGranda kalidro kaj laBunta kalidro. Plenkreskuloj havas mallongajn flavajn krurojn kaj mezmaldikan malhelan bekon kun flava bazo ĉefe en supra mandiblo. La korpo estas malhela supre kun iomaj ruĝecaj aŭ violaj nuancoj somere kaj ĉefe blanka sube. La brusto estas makulita je grizaj sagoformaj strietoj -foje ĝis la ventro- kaj la pugo estas nigra. La gorĝo estas blanka kaj same superokula strio. Vintre estas pli griza sed ne pli hela, kiel aliaj kalidroj, sed eĉ pli malhela; tiam videblas pli kontraste la blankaj gorĝo kaj ĉirkaŭokulaj ringoj kaj dumfluge blankaj strioj en flugiloj kaj blankaj bordoj de nigra pugo.

    Kutimoj

    [redakti |redakti fonton]

    Ili konstruas neston surgrunde aŭ sur rokoj aŭ en malaltaj marĉaj lokoj. La masklo faras kelkajn truojn kaj la ino elektas unu, kovras ĝin per planta materialo kaj tie demetas 3 aŭ 4 brunverdecajn ovojn. Ĉefe la masklo kovas kaj zorgas la idojn, kiuj manĝas ili meme.

    Tiuj birdoj manĝas en rokaj marbordoj kaj ne sur sablo -tio diferencigas ilin de aliaj kalidroj- bekoplukante manĝaĵojn per rigardo. Ili manĝas ĉefeinsektojn kajmoluskojn, ankaŭ iome da planta materialo.

    Vivo

    [redakti |redakti fonton]

    Ili vivas ĝis 8 jaroj.

    La Markalidro estas unu el la specioj protektitaj de laTraktato por la Konservado de afrikaeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).

    Ŝajna kazo de hibridiĝo inter tiu specio kaj laBunta kalidro estis pristudata enAnglio (Millington, 1994).

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    v  d  r
    Birdoj
    Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
     
    Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
    Ordoj de
    Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
    Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
    Bibliotekoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Markalidro&oldid=9027600"
    Kategorio:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp